Hejma kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg"Kato" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kato (apartigilo).

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kato
Bildoj de katoj
Bildoj de katoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Felisoj Felis
Specio: F. silvestris
Subspecio: F.s. catus
Felis silvestris catus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Konserva statuso: Malsovaĝigita
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Hejma kato (latine Felis silvestris catus, iam ankaŭ: Felis catus[1]) estas jam de inter 3.500 kaj 8.000 jaroj hejma besto. De siaj antaŭuloj ĝi heredis eminentan aŭd- kaj vidkapablon, kaj korpon perfekte akomoditan por ĉasado. Ankoraŭ antaŭ nelonge la kato estis neforpripensebla parto de ĉiu provinca domo. Sed kun evoluo de civilizo la provinca medio senĉese malplimultiĝas kaj la kato perdas sian postenon de utila hejma besto. En urboj ĝi fariĝas nebonvenigata problemo pro siaj reprodukta kapablo kaj pro ebla danĝero de kontaĝo de toksinoplasmozo kaj diversaj parazitoj. Aliflanke, dank' al relativa nepretendema zorgeco kaj kapablo aldoni al loĝejo emocian varmon de hejmo ĝi estas senĉese pli multe ŝatata hejma besto.

Aldomigado de kato[redakti | redakti fonton]

Arbara kato
Hela kato
Diino Bastet
Katino kun katidoj en ĝardeno (Ĉinio, el la 12-a jarcento)

Antaŭuloj de katoj[redakti | redakti fonton]

La familio de felisedoj apartenas al mamuloj. La unuaj mamuloj evoluis el reptilioj antaŭ proksimume 200 milionoj da jaroj. Kiam dinosaŭroj estis formortintaj antaŭ proksimume 65 milionoj da jaroj, la mamuloj komencis akiri dominan postenon, kiun ili konservis ĝis hodiaŭ. Evoluis kelke da karnomanĝuloj, al kiu apartenas ankaŭ genro de Miacis. Tio estis rabobestoj, kies grandeco estis proksimuma de mustelo al lupo. En periodo de terciaro, do antaŭ 60 – 35 milionoj da jaroj unuopuloj el la genro Miacis disvastiĝis el Norda Ameriko tra Beringa Markolo ĝis la tuta Eŭropo kaj Azio. Iom post iom evoluis el ili antaŭuloj de hodiaŭaj karnovoraj genroj, inkluzive de katoj. La unuaj felisedoj aperis en eoceno antaŭ proksimume 40 milionoj da jaroj. Diference de aliaj specioj la felisedoj evoluis rapide kaj jam en plua periodo, en oligoceno, ili estis similaj al hodiaŭaj katoj.

Hodiaŭ ni distingas tri speciojn de katoj: Panthera, Felis kaj Acinonyx. Panthera estas katoj grandaj kaj ili havas sur la suba parto de lango malgrandan ansan cervikon, kiu libere moviĝas kaj ebligas al la kato dank‘ al ĝi elbuŝigi fortajn sonojn. Felis estas katoj malgrandaj, ili havas firman ansan cervikon, ili do ne povas elbuŝigi fortajn sonojn. En genron de Acinonyx apartenas sole gepardo, ĉar ĝi havas ungegojn, kiujn ĝi ne povas tute entirigi.

Kunvivo de kato kun homo[redakti | redakti fonton]

Kiel el sovaĝa rabobesto fariĝis hejma kato[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj konataj pruvoj pri interrilato inter homo kaj kato devenas el periodo antaŭ 4500 jaroj. La aldomigo okazis en valo de Nilo en Egiptio. Temas pri bildoj de katoj pentritaj sur muroj de kriptoj, statuetoj de katoj kaj mumiigitaj katoj. Diference de plimulto de ceteraj hejmaj bestoj la kato verŝajne elektis homon kaj ne male. Homo nome allogis musojn kaj ratojn pro sia deponado de nutraĵoj kaj la katoj vivtenas sin ĝuste per tiuj ĉi ronĝuloj.

Tiuj ĉi katoj apartenis al la specio de afrika kato (latine Felis silvestris lybica) kaj ili fariĝis antaŭuloj de hodiaŭaj hejmaj rasoj. Tio estas kato vivanta en stepoj de Afriko kaj Arabio. Ĝi havas grandajn orelojn, ĝi estas svelta kaj longkrura. Estas verŝajne, ke sovaĝa kato ne estis unusola antaŭulo de hodiaŭaj katoj.

Aldomigitaj estis ankaŭ evidente arbaraj katoj (Felis silvestris silvestris) kaj stepaj katoj (Felis silvestris ornata). Hejmlando de la kato arbara estas Eŭropo, Malgrand-Azio kaj Irano. Tio estas relative grandega kato kun mallongaj oreloj kaj dika, bone hararigita vosto. La stepa kato denove devenas el antaŭa kaj Mez-Azio kaj ĝi estas pli dika ol la afrika kato.

Antikvo[redakti | redakti fonton]

La antikvaj egiptoj adoris kaj estimis ilin kiel diaron. Ili kredis, ke ili havas influon ŝirmi homon antaŭ ĉio malbona. Ĉeesto de la kato en hejmo signifis en la antikva Egiptio benon, bonan sanon por ĉiuj kaj longan vivon. Kiam en ilia domo mortis kato, domloĝantoj razis sian brovon malĝojante post ĝi. La plej sanktaj egiptaj katoj estis nigraj, ili gardis templojn al pastroj kaj al dioj. Ties mortigon oni punis per morto. Trovejoj de balzamitaj kataj korpoj kaj kataj amuletoj en kriptoj de regintoj (ekz. ĉe faraono TutanĥamonoRamseso la 2-a) estas pruvo de preskaŭ kulta adorado de katoj en Egiptio. La katoj havis propran diinonBastet, kiu estis krom alia ankaŭ diino de la eliranta suno, Luno, fekundeco, malavareco, sekseco, danco ktp. Egiptoj bildigis ĝin kiel malgrandan katon kun maldekstra kapo aŭ kiel virinan korpon kun kata kapo priskribante al ĝi kelkajn katajn ecojn – sed tio venis nur kun evoluo, ties devena funkcio estis ŝirmo de menenfera sepultejo. Egiptoj adoris ĝin jam ekde la plej malnovaj epokoj. En la jaro 500 antaŭ Kristo la kata kulto atingis sian zeniton.

Tiutempe grekoj kaj romanoj konsideris katon kiel aparta hejma besto kaj por kaptado de musoj ili preferis mustelojn (latine Mustela putorius furo). Pli malfrue la greka diino Artemisa, romia diino Diana kaj skandinava diino Freja ricevis certan similecon kun la kato. Ili estis patroninoj de fekundeco kaj nasko, kiam la katoj tiel zorgeme zorgas pri siaj idoj. Por kapableco de la kato ŝanĝi la formon de pupiloj oni alskribis al la diinoj ankaŭ patronecon super lunaj fazoj.

Validis severa malpermeso eksporti la katojn el Egiptio. Feniciaj maristoj tial kontrabandis la katojn en Italion, Galion kaj Brition. Sed en Eŭropon, precipe en Grekion la aldomigitaj katoj pli signife venis tra komercvojoj el Okcidenta Azio. La unuaj pruvoj pri disvastigo de la katoj en Eŭropo ni trovas sur vazoj el la 5-a kaj 4-a jarcentoj antaŭ Kristo. Pri pli ampleksa disvastigo de la katoj tra Eŭropo ekzorgis denove fenicianoj dum granda transloĝiĝo de la nacioj, kiam la katoj venis sur romiaj batalŝipoj ĝis Mez-Eŭropo. Surprizon inter felinologia publiko faris arkeologiaj trovaĵoj el ĉirkaŭaĵo de Amsterdamo, kie oni trovis korprestaĵojn el proksimume el la jaro 2000 a. K.

Ĉinion kaj de tie pli malfrue ankaŭ Japanion la katoj venis el Barato. La katoj estis en tiuj ĉi regionoj gravaj partoj de religiaj ceremonioj kaj en Ĉinio ilia tasko estis ŝirmi valorajn kokonojn de silkoraŭpo kaj en temploj denove malnovajn manuskriptojn antaŭ ratoj kaj musoj. Ĉinoj kredis, ke nur homo kaj kato havas animon. La kato alportis al ĉinoj longan vivon kaj feliĉon, ĝi estis simbolo de feliĉaj, riĉaj homoj. Sed kun pereo de la malnova ĉina kulturo perdis sian postenon kaj ili fariĝis bestoj destinitaj sur paton.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La katoj venis en Eŭropon ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. Unue ili navigaciis sur feniciaj komercŝipoj el Egiptio ĝis Grekio kaj pli malfrue ĝis Italio. Dum regado de romia imperiestro Aŭgusto siriaj monaĥoj alportis kelke da katoj ankaŭ en Romon, kie ili fariĝis ornamo de salonoj de riĉaj homoj. Sed baldaŭ romianoj malkovris kapablecon de la katoj ĉasi musojn kaj romiaj legianoj do kunprenis ilin en militiroj norden. Kaj tiel ankaŭ katoj konkeris komune kun romianoj Anglion. La katoj akiris grandan ŝatatecon ĉe skotoj. En la 10-a jarcento la katoj estis indaj je posedaĵo kaj ili estis tiom valoraj, ke en la jaro 936 estis eldonita malpermeso mortigi ilin (puno pro mortigo de kato dependis de ties aĝo kaj prezo). Ili vivis en burgoj kaj ŝirmis grenejojn kontraŭ ronĝuloj. En Anglio, Skotlando, Irlando kaj Kimrio la kato ĝis hodiaŭ alportas feliĉon. Similan pripensadon havis ankaŭ ĝermanoj, kies diino Freya, edzino de dio de suno Balduro, havis veturilon tirita per katoj. Sed akceptinte kristanismon en la 4-a jarcento la dioj devis rezigni kaj kun ili ankaŭ la katoj. Pri Freya oni forgesis rapide, sed la katoj dank‘ al siaj ĉasistaj kapablecoj trovis ankoraŭ por kelke da jarcentoj sian validigon. Sed ĉiuj iliaj bonaj faroj fine en periodo de malhela mezepoko venĝis al ili.

La kato kaj sorĉado[redakti | redakti fonton]

Ĉio, kion oni admiris en la katoj (elastaj movoj, individualeco, sopiron pri libereco) fariĝis al ili en la malfrua mezepoko fatala. La mezepoka inkvizicio proklamis la katojn kiel obseditaj per malbonaj spiritoj, ĉar ili havas en la okuloj gehenan fajron, per kiu ĝi estas kunigita kun diablo. La kato estis oficiale proklamita kiel aliancano de sorĉistinoj kaj rekta partoprenanto de nigra magio. Oni komencis timi la katojn kaj oni brulmortigis ilin komune kun iliaj posedantinoj. Oni nome kredis, ke la dudekjara kato ŝanĝiĝos en sorĉistinon kaj la centjara sorĉistino denove en la katon. Dum sorĉistina sabato onidire sorĉistinoj rajdis sur grandegaj katoj. En la tago de festotago de sankta Johano la inkvizicio aranĝis grandiozajn spektaklojn, kie ili dumvive brulmortigadis la katojn, precipe la nigrajn antaŭ pordegoj de preĝejoj. Papo Gregorio la 9-a proklamis, ke nur ekleziaj apostatoj bredas la nigrajn katojn kaj li markis ilin kiel "kreituloj de diablo".

Malgraŭ tio precipe en malriĉaj tavoloj, sed ankaŭ ĉe nobelaro kaj pastraro estis troveblaj ŝatantoj de katoj. Popolmedicino alskribis al la kato kuracigajn efikojn kaj preskaŭ ĉian kataĵon oni uzis por kuracado de diversaj malsanoj.

La kato en nova mondo[redakti | redakti fonton]

Spite al la persekutado de katoj en la kulmina mezepoko maristoj uzis la katojn por ĉasado de musoj en siaj ŝipoj, por ke ili tiel ŝirmu siajn rezervojn de nutraĵo kontraŭ ronĝuloj. Tiel la katoj iom post iom aldomiĝis ankaŭ en Norda Ameriko, Aŭstralio kaj sur Nov-Zelando. En Amerikon onidire alveturis ĝin Kristoforo Kolumbo mem. La skribdokumento pri trovo de la katoj en Ameriko devenas el la jaro 1626.

Novepoko[redakti | redakti fonton]

Kata vizaĝo.

Kun veno de la novepoko la situacio turniĝis. En periodo de baroko la katoj fariĝis ornamoj de salonoj. Sed iom post iom ĝi fariĝis tro "ordinara" kaj oni komencis kun ties kultivado. En la 17-a jarcento en Eŭropon venis informo pri la kultivitaj katoj bredataj en nordorienta persa provinco Ĥorasano. De komence ĉiuj longharaj katoj estis nomataj ankaraj laŭ ĉefurbo de Turkio.

En la 20-a jarcento la kato fariĝis interesa por medicino kaj sciencistoj esploris ĝin el diversaj aspektoj (fiziologio, psikologio, genetiko). En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis etologia esploro kiel pri sovaĝaj tiel pri hejmaj katoj. Ekde la 90-aj jaroj la kato apartenas inter la plej disvastigitaj hejma bestoj en la mondo. Sed subinflue de la historia evoluo homoj en multaj landoj havas disunuiĝintan rilaton al la katoj. Multe da homoj estas ekzemple konvinkitaj, ke se nigra kato transkuros antaŭ ili la vojon, tio alportos al ili malfeliĉon.

Sistema bredado de katoj ekzistas en Eŭropo proksimume 150 jaroj. La unua ekspozicio de katoj en la mondo okazis en Londono en la jaro 1871. Estis en ĝi videblaj ankaŭ kelkajn siamajn katojn, kiuj estis tiutempe alveturigitaj en Eŭropon. Bredantoj kaj ŝatantoj de katoj komencis unuiĝi en diversajn societojn, por ke ili interŝanĝu spertojn, aranĝu ekspoziciojn, eldonu genealogiojn, registru raslibrojn kaj destinu signojn de la rasoj. Hodiaŭ ekzistas la tuta vico de organizaĵoj de bredantoj de katoj. En Eŭropo estas la plej konata FIFe (Fédération Internationale Féline).

Anatomio de kato[redakti | redakti fonton]

La hejma kato apartenas per sia zoologia envicigo inter malgrandajn felisedojn. Ĝi havas plilongigitan korpon, sur proporcie malaltaj kruroj, kun mallonga kolo kaj larĝa, proporcie mallonga kapo, mezlonga vosto kaj mallonga, rekta kaj aliga hararo. Ĉe la kultivitaj rasoj de la katoj estas poste intence kultivitaj kelkaj diferencaj korpformoj kaj signoj.

La kato estas predanto. Ties korpo estas akomodiĝinta por ĉasado. La perfekte evoluiĝintaj sensaj organoj ebligas al ĝi registri ĉasaĵon je pli granda distanco kaj lerte kapti ĝin. La korpo de la kato estas plena de forto, eleganta kaj ĝi kapablas evoluigi grandan rapidecon kaj alte salti. Ĝi havas akrajn dentojn kaj ungegojn, la kaptitan ĉasakiraĵon ĝi kapablas rapide mortigi.

Skeleto kaj dentaro[redakti | redakti fonton]

Skeleto de kato

Pri la fleksebleco, rapideco kaj moviĝemo de la kato zorgas 244 ostoj kaj 512 muskoloj. La spinon kreas 7 kolaj, 13 torakaj, 7 lumbaj vertebroj, la sakra osto (3 vertebroj kunkreskitaj) kaj 20 ĝis 26 vertebroj de la vosto. Ĉe la senvostaj katoj la vertebroj de la vosto mankas aŭ estas evoluintaj sole la unuaj kvar. La vertebroj de la spino estas kunigitaj tiel, ke la kato fakte kapablas fleksiĝi preskaŭ je 180 gradoj.

Sur la torak-kruroj la kato havas po kvin kaj sur la pelvaj po kvar entiriĝeblaj ungegoj. La kato surtretas sur la subajn areojn de la fingroj, kiuj havas elastajn poŝetojn. Tiuj ebligas al la kato elegantan kaj ĉefe silentan iradon. La katoj akrigas la ungegojn sur la antaŭaj piedoj per regula gratado, ĉefe je lignaj objektoj, en la naturo tio estas arboj. La ungegojn sur la malantaŭaj piedoj la kato mallongigas per mordado.

La skeleto de la kato konsistas el ostoj de la kranio, la spino, la ripoj kun la sternumo kaj el la ostoj de la ekstremaĵoj. Ĝi fakte indikas la formon de la korpo de la besto ŝirmante la internajn, por la vivo gravajn organojn kontraŭ eksteraj influoj. Ties konsisto ebligas al la muskoloj kaj al la ligamentoj ekonomie eluzi la forton je la movo. La levilsimila konsisto de la pelvaj ekstremaĵoj kaj la fortaj dorsaj muskoloj donas al la kato eblecon tuj evoluigi rapidecon aŭ salton. Sed tiu ĉi rapideco estas mallongtempa, pli longe daŭranta alta faro ne estas por la kato fiziologie ebla.

La kranio de la kato estas mezlonga, kun bone evoluinta cerbejo kaj forta mandiblo. En la makzelo la kato havas 16 kaj en la mandiblo 14 daŭrajn dentojn. Regula kunmordo estas tenajla, tio signifas, ke tranĉareoj de incizivoj de la mandiblo tuŝas sin je tranĉareoj de incizivoj de la makzelo, samkiel pecoj de tenajlo. Dum ŝovado de reguleco de kunmordo ĉe kultivitaj rasoj de la katoj la tolero estas permesita en la kunmordo de la incizivoj ĝis 2 mm. Se distanco de la tranĉareoj de la incizivoj estas pli granda ol 2 mm kaj la incizivoj de la mandiblo estas antaŭ la incizivoj de la makzelo, ni markas tion kiel antaŭmordo kaj male tio estas submordo. Ambaŭ tiuj statoj estas difekto, kiu povas esti herede kondiĉa kaj en la bredado ĝi estas nepostulata.

La dentaro el la laktodentoj de la kato havas 26 dentojn. La katidoj naskiĝas sendentaj kaj iliaj laktodentoj tratranĉas sin en la aĝo de 10 ĝis 30 tagoj. Interŝanĝo de la laktodentoj por la dentoj daŭraj komenciĝas post la tria monato kaj finiĝas proksimume en la sesa monato. La daŭra dentaro de la kato havas 30 dentojn.

Sensorganoj[redakti | redakti fonton]

Palpaj akceptiloj sur la piedoj
La kata flarsento estas pli evoluiĝinta ol la flarsento de homo

La sensorganoj estas komplika aparato, kiu servas al reguliga sistemo de la organismo. La sensorganoj akceptas iniciatojn el la ekstera medio kaj en formo de nervaj iniciatoj ili transdonas ilin en la cerbon kaj la mjelon, kiuj prilaboras ilin. Laŭ speco kaj intenseco de la iniciato la organismo reagas. La plej bone evoluiĝinta senso de la hejma kato estas sendube vidkapablo, kiel la plejmalmulte evoluiĝinta sensorgano oni konsideras ĝian gustkapablon.

Vidkapablo[redakti | redakti fonton]

La okulo de kato havas tre similan konsiston kiel la homa okulo. Sed diference de la homo la kata okulo havas kelke da gravaj modifikojn, kiuj ebligas al la kato percepti objektojn alie ol al ni. Ĝi ekzemple ne povas movi per la okuloj tiel kiel la homo (vidkampo de la kato estas proksimume 205 gradoj, dume ĉe homo tio estas preskaŭ 220 gradoj). Sed diference de tio ĝi havas pli konkavan korneon ol homo, kio rebrilas de kvalito de vidado kaj ĝi estas ankaŭ pli kapablas turni la kapon. Oni tradicias, ke la kato vidas same bone dumtage samkiel dumnokte. Sed tio ne estas vero. En absoluta mallumo ĝi vidas neniel pli bone ol homo, sed ĝi kapablas tre bone vidi ankaŭ dum duonlumo. Ĝi estas dankema por tio al specialaj ĉeloj troviĝantaj sur la angia tavolo malantaŭ la retino (la t.n. tapetum lucidum), kiuj estas kapablaj rebrili eĉ minimuman kvanton de lumo. Tiu ĉi eco de la kata okulo montriĝas per ties karakteriza oraverda brilado en mallumo. Plua kaŭzo, kial la kato vidas eminente, estas kapablo de la pupilo karakterize ŝanĝi sian grandecon. Dum intensiva lumo la pupilo havas kravaĵsimilan formon kaj dum duonlumo la pupilo kovras preskaŭ la tutan areon de la iriso. Tio ebligas maksimuman eniron de lumradioj en la okulon. La kato havas diference de la homo ankaŭ la t.n. trian palpebron, kiu humiligas la okulon kaj la kato ne devas senĉese palpebrumi.

Aŭdkapablo[redakti | redakti fonton]

La aŭdkapablo estas post la vidkapablo plua bone evoluiĝinta kata senso. La orelo konsistas el la ekstera orelo, la ekstera sondukto, la meza orelo kun aŭdaj ostetoj kaj el la interna orelo, en kiu estas metita ankaŭ statokinetika akceptilo (vidu Senson por ekvilibro). La movon de la ekstera orelo sekurigas 27 diversaj muskoloj kaj la kato tiel povas turni la orelon direkte al fonto de la sono sen tio, por ke ĝi devu turni la kapon. La kato aŭdas sonojn ekde 30 ĝis 45 kHz, kelkaj fontoj indikas eĉ 65 kHz. La diferenco inter la kata kaj la homa oreloj estas rimarkebla precipe dum pli altaj tonoj: la homo ekaŭdos maksimume tonon kun frekvenco 20 kHz. Sed la blankaj katoj kun bluaj okuloj estadas ofte surdaj. Kulpaj estas genaj predisponoj, kiuj aperas en kombino de la blanka hararo kun bluaj okuloj.

Palpkapablo[redakti | redakti fonton]

La palpkapablo estas ĉe la kato alte evoluiĝinta senso. Perigas ĝin akceptiloj metitaj en profunda tavolo de haŭto. Plej multe da akceptiloj troviĝas en la piedoj, kiuj la kato uzas por pripalpi nekonatajn objektojn. La kataj akceptiloj por varmo eltenos pli altan temperaturon ol akceptiloj de la homo. Gravaj palporganoj de la kato estas palpviloj, popole nomataj lipharoj. Ili troviĝas ne nur sur la vizaĝo de la kato, sed ankaŭ sur la antaŭaj piedoj. Tiuj ĉi viloj estas ekipitaj per sentemaj nervoj. Ili estas sentemaj ne nur je tuŝo, sed ankaŭ je vibradoj aŭ eĉ je ŝanĝoj en premo de aero kaj ŝanĝoj de temperaturo. La kato estas dankema al ili ankaŭ por ĝis nun neklarigita kapablo prognozi tertremon, eksplodon de vulkanotornadon.

Flarsento[redakti | redakti fonton]

Ĉasante la kato ne fidas al la flarsento en tia mezuro kiel hundo, sed kun siaj 200 milionoj da flarsentaj akceptiloj troviĝantaj sur flarsenta mukozo ĝi havas pli bone evoluiĝintan flarsenton ol la homo. Tiu ĉi senso havas ankaŭ gravan signifon en socia sfero de la kata konduto. La unua proksima kontakto inter du katoj estas reciproka priflarado. Sur flankoj de la kapo, sur la mentono, la lipoj kaj la vosto la kato havas odorglandojn. Per frotiĝado je objektoj, kreskaĵoj, arboj ĝi markas sian teritorion. La homo ne sentas tiujn ĉi odorspurojn, diference de la odorspuroj, kiujn postlasas virkato helpe de siaj anusglandoj. Krom la flarado la kato kapablas snufi. La snufado estas percepto rilatanta al la flarsento kaj gustosenso. Ĝi havas signifon por nutraĵaj kaj seksaj perceptoj. Tiun ĉi percepton la kato povas uzi dank‘ al la t.n. organo de Jacobson. La snufanta kato aspektas strange – ĝi havas la malfermitan buŝegon kaj la lipojn kuntiriĝintaj malantaŭen. Plej ofte eblas la snufantan katon observi dum oestro. La plej agrablan bonodoron por la katoj eldonas kreskaĵo nomata nepeto (Nepeta cataria). Ĝi enhavas oleon, kiu estas perkemie parenca kun materio, enhavita en maskla urino kaj tial ĝi allogas virkatojn, kiuj ĝojkuŝas en la kreskaĵo entiriĝante kvazaŭ en ekstazo. Por virkatoj havas similan efikon valeriano.

Senso por ekvilibro[redakti | redakti fonton]

Kato sur arbo

La katoj havas pli grandan senson por ekvilibro ol la homoj, ĉar ili estas kapablaj pli rapide prilabori venantajn impulsojn kaj ekreagi. Por konservi la ekvilibron la kato uzas voston, kiu servas al ĝi simile kiel al la homo iranta sur ŝnurego ties bastono. La kato havas en la orelo la t.n. statokinetikan akceptilon, kiu donas al la cerbo informojn pri la pozicio de la korpo de la kato. Tial la kato kapablas falante el alteco en plimulto da kazoj ĝisfali sur ĉiujn kvar piedojn. Tiun ĉi senson havas evoluiĝinta jam novnaskitaj katidoj. Sed ĉar por plena eluzo de la organo la kato bezonas la vidkapablon, la bezonataj refleksoj plene evoluos nur post la malfermo de la okuloj.

Gustosenso[redakti | redakti fonton]

Gustosenso estas onidire plej malforte evoluiĝinta senso de la kato. Sed plimulto da bredantoj de katoj argumentus kun tiu ĉi opinio, ĉar la kato havas ofte tre elekteman langeton kaj ĝi distingas sian ŝatatan manĝaĵon. Oni diras, ke la kato ne havas akceptilojn por dolĉa gusto kaj tial ĝi ne kapablas percepti ĝin.

Internaj organoj[redakti | redakti fonton]

Spirorganoj[redakti | redakti fonton]

La spirorganoj de la kato servas ne nur por spirado, sed ankaŭ kiel grava termoreguliga aparato. Spirante la sango fluanta en angioj de la spirorganoj malvarmiĝas. La kato en ĉambro havas frekvencon de spirado 30 ĝis 50 enspiroj dum minuto. Dum peno, varmo kaj malsano la frekvenco plialtiĝas.

Sangocirkula sistemo[redakti | redakti fonton]

La koro de la kato estas kvarkamera kaj ties frekvenco de la pulso moviĝas inter 100 ĝis 140 pulsoj dum minuto. La sango de la kato havas kompare kun la homa pli altan koagulecon. Ĝi enhavas pli da ruĝaj korpuskloj kaj blankaj korpuskloj. La oksigenigita sango fluas tra arterioj en diversajn partojn de la korpo. La deoksigenigitan sangon kondukas vejnoj reen al la koro. La sango oksigenigas en la pulmoj. 15 ĝis 20 % de sanga kapacito la kato bezonas por la oksigenigo de la cerbo. Okaze, ke la kato devas forkuri, preskaŭ 90 % de sango oksigenigas la internajn organojn kaj la sango destinita por la oksigenigo de la cerbo estas uzita por la oksigenigo de la muskoloj.

Digestaj organoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la digesta sistemo estas buŝego. Krom la dentoj en la buŝego troviĝas la muskola lango. Ties surfaco estas kruda, ĉar troviĝas sur ĝi kvanto da krudaj papiloj, per kiuj nutraĵo estas ŝovata direkte en faringon. La lango servas al la kato ankaŭ al purigado de la hararo. Rilate al ties kruda surfaco ĝi funkcias kvazaŭ broso. La digesta sistemo de la kato estas akomodiĝinta por digestado de viando kaj tial intesto ĉe la kato estas pli mallonga ol ĉe ĉiovoraj animaloj. La stomako de kato havas formon de litero U kaj en plena stato ĝi estas granda proksimume kiel homa pugno. En la stomako kreiĝas stomakacidoj, kiuj tuj koaguliĝos lakton. Tio estas poste por la kato malfacile digestebla, tial estas bone doni al la kato trinki akvon. Digestitaj nutraĵoj ensorbiĝas en la maldika intesto, longa ĉirkaŭ 1 ĝis 1,5 m. En la dika intesto el restaĵoj de la nutraĵo ensorbiĝas akvo kaj tra rektumo unufoje ĝis dufoje potage eliminas duonmola ekskremento.

Urinaj organoj[redakti | redakti fonton]

La urinajn organojn kreas du renoj, urinduktoj, urinveziko kaj uretro. La renoj havas funkcion de filtrila ekipaĵo, tra kiu el la organismo eliĝas malpuraĵoj de metabolo. La sana kato urinas kutime 2 ĝis 3 foje dum la tago. Kutima kvanto de urino estas 100 ĝis 200 mililitroj tage. Virkato havas longan kaj mallarĝan uretron, kio iam kaŭzas problemojn dum urinado.

Seksaj organoj[redakti | redakti fonton]

Seksajn organojn ĉe virkato kreas testikoj kaŝitaj en skroto. Iam aperas difekto, dum kiu unu aŭ ambaŭ testikoj ne malsupreniros dum evoluado el abdomena kavaĵo. Tiu ĉi difekto nomiĝas kriptorĥideco. Ĝi ne kondukas al sterileco de la virkato, sed temas pri hereda malsano kaj tia virkato devas esti eliminita el bredado.

Seksajn organojn de katino kreas ovarioj kaŝitaj en abdomena kavaĵo. La kata utero havas formon de litero Y. Evoluo de fetoj okazas en relative longaj anguloj de la utero.

Glandoj kun la interna sekreciado[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi glandoj estas parto de reguliga mekanismo de metabolo, kresko, seksaj funkcioj kaj aliaj korpaj funkcioj de la kato. Ili sekrecias hormonojn en la sangon. Inter glandojn kun la interna sekreciado apartenas hipofizo, tiroido, surrenaj glandoj, pankreato, ovarioj kaj testikoj.

Cerbo[redakti | redakti fonton]

La kata cerbo pezas ĉirkaŭ 26 ĝis 32 g kaj ĝi kreas proksimume 1% de la pezo de la kato. La frunta lobo direktas movaparaton, la parieta lobo kaj la okcipita lobo direktas sensorganojn taksante la akceptitajn informojn el tiuj ĉi organoj. Pri la konduto kaj la memoro respondecas la temporalaj loboj. La cerebelo direktas motormoviĝon.

Hararo[redakti | redakti fonton]

La hararo ŝirmas la katon antaŭ malfavoro de la ekstera medio – ne nur antaŭ malvarmo kaj varmo, sed ankaŭ kontraŭ humideco. La hararo de libere vivantaj katoj estas perfekte akomodiĝinta al la eksteraj kondiĉoj. Somere estas la hararo pli maldensa, vintre tre densa, do ĝi ŝirmas la katon ankaŭ antaŭ frosto. Tial la katoj en nordiaj landoj kapablas vivi tutjare ekstere. Sufiĉas, se ili havas je dispozicio sekan, postventan trankvilejon.

La hararo de kato konsistas el du specoj de hararo, nome subhararo kaj kovrigaj viloj. La densecon de la hararo destinas medio, en kiu la kato vivas. La katoj vivantaj en loĝejo havas malpli densan hararon ol la katoj vivantaj libere. La funkcieco (ŝirmo kontraŭ la ekstera medio) kaj fajneco de la hararo sekurigas grasaj glandoj, kiuj grasigas ĝin.

Ni distingas 15 bazajn kolorojn de la hararo de katoj. Ekde nigra, tra ĉokolada, blua, lila, krema, ruĝa, nigratestuda, bluatestuda, cinama ĝis blanka. La hararo diferencas sin ne nur per koloroj, sed ankaŭ per desegnaĵoj – marmora, tigra, punkta. La vilo ne bezonas esti unukolora. Ĝi povas esti cirkligita aŭ havi alian koloron sur finaĵo, la koloro povas esti kombinita kun arĝentaora.

La hejmaj katoj troviĝas fakte en kiaj ajn koloraj kombinoj. En Eŭropo oni trovas en strato plimulte grize makulajn, unukolorajn aŭ diverse makulajn. En Azio kaj Afriko oni trovas pli prefere hejmajn katojn kun siamaj signoj (la blankaj katoj kun signoj sur la ekstremaĵoj, la vizaĝo, la oreloj kaj la vosto en diversaj koloroj).

Fiziologiaj signoj[redakti | redakti fonton]

Fiziologiaj signoj
Nomo Valoroj
Korpa temperaturo 38-39 celsiusaj gradoj
Pulso 100-120 batoj/minuto
Spirfrekvenco 20-40 enspiroj/minuto
Korpa pezo 2-10 kg depende laŭ raso kaj sekso
Seksa ciklo hipooestra preskaŭ hiperoestra, provokita ovulado
Longeco de oestro 3-7 tagoj
Maturiĝado en la 6-a – la 10-a monato de la vivo
Longeco de gravedeco 58-70 tagoj
Nombro de idoj 3-8 katidoj
Naska pezo 80-120 g
Nombro de dentoj laktodentoj 26, permanentaj dentoj 30
Volumeno de sango 60-70 ml/kg de la pezo

La interna korpa temperaturo de la hejma kato estas 38,0 – 39,5 °C kaj oni mezuras ĝin en la rektumo per kuracista aŭ veterinara termometro. Katidoj kaj junaj bestoj havas temperaturon prefere pli altan, plenkreskaj kastritoj prefere pli malatan.

Spirfrekvenco de la sana nelaca kato en trankvilo dum kutima ĉambra temperaturo moviĝas inter 20 kaj 30 spiroj dum minuto.

Nombro de korbatoj estas du la samaj kondiĉoj same kiel ĉe la spirado 110 ĝis 130 batoj dum minuto. Plimulto de katoj sekse plenmaturiĝas en la 7-a ĝis la 9-a monato, sed ĉe kelkaj unuopuloj povas veni seksa plenmaturiĝo jam post la sesa monato, do estas necese de tiu ĉi aĝo bredi la katinojn aparte de virkatoj, por ke okazu nedezirata kopulado. Korpe la katoj plenmaturiĝas multe pli malfrue kaj ĝenerale oni konsideras konvenan tempon por kopulado post la 18-a monato de la aĝo.

Multiĝado[redakti | redakti fonton]

Kato nutranta siajn 4 katidojn
5-tagaj katidoj

Oestro daŭras ĉe la katinoj kutime 7 tagoj, sed ties longeco ĉe unuopaj bestoj estas tre varia kaj ĝi povas moviĝi de 3 ĝis 15 tagoj. Regula oestro de la hejmaj katoj okazas printempe kaj aŭtune, sed ĉe la kultivitaj rasoj de katoj ĝi povas montriĝi en kia ajn jarsezono kaj ripeti post tri semajnoj. La oestro estas akompanata per karakteriza konduto de bestoj. La katino fariĝas maltrankvila, ŝi plilongiĝas, fleksigas la dorson, priviŝas sin je la kruroj de bredanto, neregule kaj malmulte ŝi voras kaj ŝi klopodas eliri el loĝejo en proksimecon de virkato. Post pli forta kareso sur la dorso plimulto da oestrantaj katoj ekokupos kopulacian starigon tiel, ke ĝi havas la antaŭajn ekstremaĵojn streĉitaj antaŭen, per la torako ĝi tuŝas sin je la tero, la fleksigitajn malantaŭajn ekstremaĵojn ĝi havas ŝovitaj sub la ventron kaj la voston kunvolvita supren aŭ flanken. Ankaŭ virkatoj montras en la periodo de la oestro de katinoj plialtigitan maltrankvilon, ili pli fiodoras, ili pli ofte urinas kaj plimulte ili postlasas urinvizitsignojn ankaŭ sur muroj aŭ meblaro en la loĝejo, ĉar ili klopodas marki sian teritorion.

La libere vivataj katoj signalas la oestron per la urino kaj insistema vokado, per kiu ili alvokos plurajn amindumantojn. Simile kiel kato vivanta interne, ankaŭ ekstere vivanta kato viŝas sin je objektoj ruliĝante sur la tero. Kiam la virkato alproksimiĝos al la katino en tiu ĉi fazo, la katino lin per spitado kaj tipa movo de la antaŭaj piedoj forpelos lin. La virkataj amindumantoj ĵetas unu al la alia minacigajn rigardojn elbuŝigante laŭtan kriadon. Ili ĉirkaŭiradas unu la alian per rampemaj movoj kaj ofte ili interbatalas. Tial estas mortofteco de la nekastritaj virkatoj neproporcie pli granda ol ĉe la kastritaj.

Kiam la katino estas preparita por kopulado, ŝi donos signon al la virkato per tio, ke ŝi ekokupos la kopuladstarigon (vidu pli supre), La tuta kopuladagado daŭras nur kelke da sekundoj kaj ĝi finas per perforta forŝovo de la virkato far la katino. La oestranta katino povas kopulacii kun pluraj virkatoj. La oestro finiĝas per gravedeco.

La gravedeco de la katino daŭras proksimume 9 semajnoj kaj laŭ lastaj esploroj ĝi estas indikata kiel normala en intervalo ekde 56 ĝis 68 tagoj, dum kio la eŭropaj hejmaj katinoj havas kutime la gravedecon sur pli malalta limo, la katinoj de la kultivitaj rasoj ĉe valoro ĉirkaŭ 63 ĝis 65 tagoj. La gravedaj katinoj estadas pli trankvilaj kaj ili pli voras. En la dua triono de la gravedeco estas ĉe plimulto de katinoj videbla la pligrandiĝinta ventro kaj plenigado de flankoj. Same laktoglandoj estadas pligrandiĝintaj kaj sangiĝintaj. En la lasta triono de la gravedeco estas, ĉefe ĉe pli granda nombro de idoj, okulfrape pligrandiĝinta la ventra volumeno, la katino pli voras, ŝi estas pli trankvila kaj ŝi pli ripozas. En la abdomena kavaĵo eblas palptrovi utero kun fetoj. En lastaj tagoj antaŭ la nasko poste okazas pli karaktera pligrandiĝo de laktoglandoj, liberiĝo de la pelvo kaj ŝveliĝo de vulvo. ĉe siamaj katinoj kaj iam ankaŭ ĉe aliaj kultivitaj rasoj, se la graveda katino portas sole unu aŭ du katidojn, eĉ ne en la lasta triono de la gravedeco povas esti la eksteraj ŝanĝoj rimarkeblaj kaj destini de la gravedeco sen rentgena esploro estas iam tre malfacila. La nasko ĉe la libere bredataj hejmaj katinoj okazas proporcie rapide, ĝi estas finita dum 15 ĝis 20 minutoj kaj ne estas bezona dum ĝi la homa mano. Kutime naskiĝas 4 ĝis 6, sed iam ankaŭ 10 idoj. Ĉe la katinoj de kultivitaj rasoj estas kutime nombro de la idoj pli malalta, la nasko okazas pli longe kaj estas plimulte bezona dum ĝi asistado de bredanto.

Evoluo de katidoj post la naskiĝo[redakti | redakti fonton]

La katidoj naskiĝas kun hararo, sed blindaj kaj surdaj. Ili pezas proksimume 100 gramojn. Helpe de la palpkapablo kaj flarsenso ili trovos cicon de sia patrino. La unua lakto, kiun la katidoj ektrinkos, estas maldensa, sed plena de antimaterioj kaj imunaj materioj, kiujn enhavas ŝia organismo. La katidoj subtenas produktadon de la lakto per masaĝado de ĉirkaŭaĵo de la cicoj kaj per ŝpinado. La katidoj kutimas ekŝati unu cicon, al kiu ili revenas. La katidoj trinkas plurfoje dumtage ĝis kiam ili ne ekdormos. La katino masaĝas per la lango iliajn rektuman kaj generilan aperturojn, per kio ŝi subtenas eliminado de urino kaj ekskremento, ĉar la katidoj mem ankoraŭ ne kapablas elimini. Dum la unuaj tagoj post la naskiĝo la katino preskaŭ ne malproksimiĝas de la katidoj. Nutraĵo, akvo kaj kata necesejo tial estus troviĝantaj en ŝia senpera proksimeco.

6 semajna katido

Dusemajnaj katidoj malfermas la okulojn, ili atenteme aŭskultas disvolvante siajn sensojn. Ili pezas ĉirkaŭ 200 gramoj. En tiu ĉi periodo ili komencas percepti siajn gefratojn kaj la proksiman ĉirkaŭaĵon, en kiu ili troviĝas. Ili lernas moviĝi kaj ekde la tria semajno eblas rimarki la unuajn katajn ludojn, dum kiuj ili lernas kuri, salti, rampi, ĉasi kaj ili ekkonas pli vastan ĉirkaŭaĵon. Fine de monato de la vivo ili pezas ĉirkaŭ 300 gramoj kaj ili komenciĝas purigi sin mem. En tiu ĉi periodo eblas komenci alnutri ilin per firma nutraĵo (se la nasko estas tro granda aŭ ili perdis la patrinon kaj bredanto mem nutras la katidojn). La katidoj estas puremaj bestoj kaj jam en tiu ĉi periodo eblas lernigi ilin iri sur katan necesejon. Periodo inter la kvina ĝis la sepa semajno estas grava por socialigo de la katidoj. La katidoj kreas por si interrilaton al propra specio kaj ankaŭ al specioj, kun kiuj ili interkontaktiĝos en tiu ĉi periodo. La katidoj, kiuj ne havis eblecon interrilati kun homo, evitos al homoj dum la tuta vivo kaj neniam plu estos el ili tiaj karesalpremiĝantaj katoj ol katoj, kiuj havis eblecon de socialigo je homo. En la aĝo de 10 semajnoj la katidoj jam estas pli gardemaj rilate al novaj objektoj kaj ili havas pli evoluiĝintajn karakterojn.

Ekde la dua, en la libera naturo nur ekde la kvara monato, komenciĝas por la katidoj disĉiplaj jaroj. Ili sekvas la patrinon en ŝia ĉiutaga agado lernate mestare purigi sin, ĉasi ks. E tiu ĉi periodo la katidoj estas tre ludemaj kaj ili surrampos sur ĉio, ili ĉasas moviĝantajn objektojn kaj gefratojn, ili akrigas siajn ungegojn je objektoj (en okazo, ke ili ne havas eblecon akrigi la ungegojn sur konvena akrigilo, ili uzos rezervan solvon – meblojn). Ili lernas ankaŭ socian konduton enkadre de la specio. La trimonataj katidoj manĝas jam ekskluzive firman nutraĵon kaj ili ne trinkas patrinan lakton. Ĉirkaŭ la kvina monato permanentaj dentoj anstataŭigas la laktodentojn. En la sesa monato la katidoj estas sendependaj de la patrino.

Seksa maturiĝado[redakti | redakti fonton]

Ses monata katino.

La kato sekse maturiĝas inter la 6-a kaj la 8-a monato de sia vivo. Sed la tutan korpan evoluon finas pli malfrue (ĉirkaŭ unu jaro). Dank‘ al la seksa maturiĝado montriĝos seksaj diferencoj inter virkato kaj katino. La virkato estadas pli granda ol la katino, li havas pli larĝan kolon kaj dank‘ al pli grandaj glandoj ankaŭ pli grandan kapon. La katinoj estadas malpli grandaj kaj pli sveltaj kun kapo en formo de triangulo (sed dependas de raso).

Sed diferencoj inter la virkato kaj la katino estas videblaj en la konduto. La virkato estas teritorie orientita markante sian teritorion per urino kaj frotado je objektoj (arboj, ŝtonoj, arbustoj…). Ili elpelas entrudulojn el la teritorio. Diference de la katinoj ili kutimas vagabondi kaj iam ili pasigas ĉasante kaj serĉante oestrantan katinon kelke da tagoj ekster la hejmo. Reveninte ili serĉas nutraĵon kaj trankvilan lokon por dormi.

El ludoj je batalo ĉe virkatoj fariĝas vera batalo, en kiu masklo pruvas, ke li estas kapabla mezuri la fortojn kontraŭ alia masklo. Inter la 10-a kaj la 14-a monato la virkato forlasas grupon. Restas sole kastritaj virkatoj, kiuj enviciĝas en funkciantan grupon.

Teritorio de virkato estas proksimume trioble pli granda ol teritorio de katino. La grandeco de la teritorio de la kato dependas de kvanto de nutraĵo, kiu troviĝas en la teritorio. El tiu ĉi vidpunkto katino estas pli konvena hejma dorlotanto ol virkato. Sed katino pli malbone toleras ŝanĝon de medio ol virkato kaj plimulte ŝi ne ŝatas vojaĝi. Sed ludante ŝi ne kutimas esti tiel agresiema kiel virkato.

Kun kreskanta aĝo la kato trankviliĝas, ne eldonas tiom da energio, ĝi ludas malpli multe. Katinoj vivantaj en hejmo estas pli karesema. La virkato kutimas esti pli nefidema rilate al fremdaj homoj kaj oni tradicias, ke li estas pli karesema.

Aĝo de kato[redakti | redakti fonton]

Oni tradicias, ke rekalkuli la aĝon de la kato je niaj homaj jaroj estas simpla. Sufiĉas onidire obligi jarojn de ĝia restado sur tero per numero 7. Sed la fakto estas alia. Ritmo de la maturiĝado de kato pasas alie ol ĉe homo. En suba tabelo estas indikita rekalkulo de la proksimuma aĝo de kato je aĝo homa.

Rekalkuliga tabelo de jaroj de la kato je jaroj de la homo
Kato Homo Kato Homo Kato Homo Kato Homo
1 monato 6 monatoj 8 monatoj 16 jaroj 7 jaroj 45 jaroj 14 jaroj 72 jaroj
2 monatoj 10 monatoj 1 jaro 18 jaroj 8 jaroj 50 jaroj 15 jaroj 74 jaroj
3 monatoj 2 jaroj 2 jaroj 25 jaroj 9 jaroj 55 jaroj 16 jaroj 76 jaroj
4 monatoj 5 jaroj 3 jaroj 30 jaroj 10 jaroj 60 jaroj 17 jaroj 78 jaroj
5 monatoj 8 jaroj 4 jaroj 35 jaroj 11 jaroj 62 jaroj 18 jaroj 80 jaroj
6 monatoj 14 jaroj 5 jaroj 40 jaroj 12 jaroj 65 jaroj 19 jaroj 82 jaroj
7 monatoj 15 jaroj 6 jaroj 43 jaroj 13 jaroj 68 jaroj 20 jaroj 84 jaroj

La katoj vivantaj ekstere mezproksime ĝisvivas 7 ĝis 8 jaroj. Ĉe la katoj bredataj hejme estas mezproksima longeco de la vivo 15 ĝis 20 jaroj. Al la aĝo influas kelke da faktoroj – la sekso de la kato, viva reĝimo, kutimoj ks. Laŭ statistikoj la kastritaj bestoj ĝisvivas pli altan aĝon ol la nekastritaj. Bestoj vivantaj en loĝejoj povas ĝisvivi tre altan aĝon. Inter bredantoj estas konataj kazoj de ekstreme maljunaj katoj.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

3 taga katido

Malgrandaj katidoj evoluas tre rapide. Vere maturiĝinta por la tuta memstariĝo kaj transdono al nova posedanto ili estas en aĝo de 10 ĝis 12 semajnoj. Ekde la naskiĝo ĝis tiu ĉi aĝo fariĝos el la sendefenda novnaskita katido besteto kapabla memstare akcepti ĉiujn specojn de nutraĵo kaj ĝi havas enfiksitajn higienajn kutimojn. Ankaŭ ĝi estas alkutimiĝinta al homo kreinte rilaton al aliaj katoj, eventuale al aliaj bestoj. Ĉirkaŭ la 3-a monato de la aĝo de katido la antaŭe zorgema katino ĉesas zorgi pri la katidoj devigante ilin al memstareco. Sekvas periodo de rapida kresko. La malgranda katido estas scivolema, ĝi rapide lernas. Finkreas kolorigo de la hararo kaj en tiu ĉi periodo povas okazi dumtempa perdo de harmonio de la korpa konstruo de la katido. Ĉirkaŭ la 5-a monato la katido ŝanĝas la dentojn, plimulte neokulfrape kaj sen pli grandaj malfacilaĵoj. La infaneco finas per finigo de la seksa maturiĝo. Ĉe la katino ĝi montros per la unua oestro kaj la virkato komencas marki sian teritorion. Post la ŝtorma periodo de la junaĝo karakterizanta sin per rapida evoluo sekvas produktiva aĝo de la kato, kiu estas el la homa vidpunkto karakteriza per pli malrapida maljuniĝado.

Maljunaĝo[redakti | redakti fonton]

La katoj komencas malrapide maljuniĝi post la 10-a jaro de la vivo. Se la kato ne suferas pro ia malsano, la maljuneco ekstreme ne montriĝas ĉe ĝi. Pli malfrue komenciĝas aperi problemoj kun la dentaro. En pli granda mezuro aperas tartro, malfortiĝas la vidkapablo, aŭdkapablo kaj flarsenso. La katoj malrapide perdas forton kaj ili pli multe dormetas. La maljunaj katoj estadas sentemaj je ŝanĝo de medio kaj aliaj stresoj.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Priskribi la karakteron de kato ne estas facila. Ekzistas la katoj temperamentaj, flegmaj, kolerikaj, kuraĝaj kaj ankaŭ timemaj, kapricaj kaj amikemaj. Sed la kato ne estas solula besto kaj ĝi bezonas ligi sociajn interrilatojn kun sia ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ inter la katoj ekzistas solulaj unuopuloj, sed la kato estas socia besto, kio estas jam antaŭ longe pruvita. Ĉe la libere vivantaj katoj ekzistas komplika socia strukturo kaj okazas diversspecaj sociaj interagadoj.

Socia konduto[redakti | redakti fonton]

Katoj pasigas per dormo plimulton de tago

La kato estas individuisto. Ĝi mem decidiĝas, en kies societo ĝi pasigos tempon. Estas malfacile destini ĝiajn limojn aŭ limigi ĝin en io. Diference de la felisedoj la hejma kato lernis krei socian ligojn kun sia ĉirkaŭaĵo, danke al kelke da jarcentoj de kunvivado kun la homo. La katoj vivantaj duonlibere kreas pli malgrandajn grupojn konsistantajn el parencaj femaloj, iliaj idoj kaj el unu, eventuale du, solaj virkatoj – temas do pri matriarkeco.

La virkatoj, kiam ili atingos la seksan plenmaturiĝon, kutimas malaperi el la socio, sed la katinoj restas en teritorio de sia patrino kaj ili disvastigas la grupon. Ili edukas komune la idojn kaj elpelas entrudulojn, sed ili estas pli toleremaj al plenkreskaj virkatoj, malgraŭ tio tiuj estas pli agresiemaj kaj pli grandaj. Krom tio ili ne prezentas por la katinoj konkurencon kaj ili estas konvenaj kunuloj por kopulado. La katoj de unu socio dividiĝas je nutraĵo, kiun donos al ili homo, sed ili ĉasas simple solaj. Ili algrimpos sur herbejo, kampo aŭ en arbaro al sia predo kaj saltinte ili ĉasos ĝin kaj mortigos. La plenkreskantaj katoj kutimas ludi kun sia predo (se ili havas alian fonton de nutraĵo).

La katoj estas trankvilaj bestoj, kiuj pasigos per dormo plimulton de tago. Ili moviĝas silente kaj oni multfoje ne scias pri ili. Memkompreneble, ke katidoj estas sovaĝaj kaj ludemaj. Sed superinte la tempon de plenkreskado ili trankviliĝos. La libere vivantaj katoj koncentras sian energion por ĉasado kaj eventualajn batalojn. Sed la kato vivanta en kaptiteco ne havas eblecon por ĉasado kaj tiel ĝi devas sian amasigitan energion malŝargi alie – per ludado kun sia posedanto kaj per grimpado sur grimpilo aŭ sur alia konvena loko. Hejma dorlotanto kutime kreos firman kaj teneran interrilaton al sia posedanto.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La kontenta kato
La miaŭanta kato
La oscedanta kato

La katoj simile kiel la homoj ne komunikas sole helpe de sonoj, sed ankaŭ per starigo de la korpo kaj la vosto aŭ per mimiko aŭ gestoj. Stariĝo de la oreloj aŭ larĝiĝo aŭ mallarĝiĝo de la pupiloj ankaŭ signas la animan humoron de la kato. Neanstataŭigebla komunika rimedo estas ankaŭ odoroj produktitaj de glandoj, kiujn la katoj postlasas sur homoj, kreskaĵoj kaj objektoj per frotado, gratado kaj disŝprucigado de urino.

Gestoj kaj mimiko[redakti | redakti fonton]

Per la parolo de korpo la katoj esprimas precipe sentojn kiel estas timo, ĝojo kaj agresiemo. Ĝenerale la kato klopodas optike pligrandigi sin, se ĝi estas agresoro aŭ se ĝi ĝojas. Por tio servas al ĝi la hararo, kiu ĝi estas kapabla hirtigi kaj per tio atingi la deziratan efekton. Plua fidinda montrilo de la humoro de kato estas ĝia vosto. La kato, kiu ĝojas pro io, havas la kapon levita kaj ankaŭ la voston. La dorso estadas ĉiokaze ĝibigita kaj la kato priviŝas sin je la kruroj de sia mastro. Se la kato havas ludeman humoron, la vosto havas formon de demandsigno, ĝi saltetas ĉasante objektojn konvenaj por ĉasado. La kato, kiu timas, klopodas optike malgrandigi sin tiel, ke ĝi kaŭriĝos la krurojn kaj la orelojn ĝi mallevos direkte flanken. Se la kato volas timigi alian katon, ĝi levos la malantaŭan parton de la korpo, starigos la voston kaj per ties pinto ĝi movas tien kaj reen ambaŭflanken. Kulmine ekscitita kato, do la kato en preteco kaj decidiĝanta al faro, havas streĉitajn ĉiujn ekstremaĵojn, hirtitan hararon, ĝi havas starigitan voston kaj ĝi estas ĝibiĝinta.

Kun starigo de la korpo koneksas ankaŭ starigo de la oreloj, palpviloj, la okuloj kaj ankaŭ la frunto. La kontenta kato havas rektigitajn orelojn, liberigitajn palpvilojn kaj la grandeco de pupiloj respondecas al ĉimomenta lumigo. La kolerigita kato havas la orelojn detiritaj malantaŭen, la lipharojn male rektigitaj antaŭen, la mallarĝigitajn pupilojn kaj la malserenigitan nazon. La timigita kato havas la orelojn mallevitaj flanken kaj plilarĝigitajn pupilojn.

La katoj ĝenerale klopodas eviti al konfliktaj situacioj kaj se la situacio permesas tion, prefere ili nerimarkeble forrampas. En plimulto da kazoj la katoj klarigos la situacion perrigarde kaj per la parolo de korpo. La katoj ankaŭ specife montras sian rilaton al homo. Ĝojon, fidon, amikecon, inklinon ili montras tiel, ke ili dormas kiel eble plej proksime al homo, ili priviŝas je li, ili serĉas ties proksimecon, prilekas lin, ŝpinas ks.

Voĉaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

Fakuloj indikas ĉirkaŭ 16 diversaj sonoj, kiujn la kato elbuŝigas. Kelkaj sonsignaloj mallarĝe koneksas kun ĉimomenta situacio, en kiu la kato troviĝas (ekz. kraĉospirado, katoblekado, miaŭado, ŝpinado, vokado de kato en oestro).

Ĉiujn sonojn eblas dividi en tri grupojn laŭ maniero, per kiu la kato elbuŝigas ilin. Ni markas ilin kiel katoblekado, vokaloj kaj akutaj sonoj. La kato katoblekas kun la fermita buŝego. Al la katoblekado ni vicigas sonojn kiel estas ŝpinado kaj sonoj, kiujn la kato elbuŝigas por bonvenigado. Al la vokaloj apartenas sonoj, kiujn la kato elbuŝigas per iom post ioma fermigado de la buŝego. Tiuj ĉi sonoj estas tre individuaj kaj ili estas ĉe ĉiu kato diferencaj. La akutajn sonojn la kato elbuŝigas per larĝe malfermita buŝego kaj unuopajn sonsignalojn ĝi modulas per ŝanĝo de formo de buŝa kavo. Tiel ĉi estiĝas diversaj sonoj – ekde katoblekado, tra siblado kaj kraĉospirado ĝis akutaj sonoj. Temas pri sonoj, kiujn la katoj uzas precipe dum komunikado kun aliaj katoj.

Ronronado, Ŝpinado[redakti | redakti fonton]

La ronronado estas tipa sono de la kato, kiu estas mallarĝe kunigita kun imago de la kato. Tio estas sono, kiun ĉiu posedanto de kato tre ĝoje aŭdas, ĉar ronronado estas ĝenerale konsiderata kiel montro de kontenteco plaĉe efikanta ĉe homoj. Sed, fakte, la katoj ne ronronas nur kiam ili estas kontentaj, sed ankaŭ kiam ili estas vunditaj aŭ suferas pro doloroj aŭ eĉ se ili estas malfortiĝintaj aŭ mortantaj.

Ekzistas pluraj teorioj klopodantaj klarigi tiun ĉi aperaĵon. La ronronado aperas jam ĉe etaj katidoj, kio verŝajne montras al la katino, ke la katidoj bonfartas. La patrino ree ronronas verŝajne por plialtigi la senton de sekureco de siaj katidoj. La katoj kapablas ronroni tre longe, sen ŝanĝo en laŭteco aŭ ritmo, kaj estas interese, ke ĝi kapablas senĉese ronroni dum la en- kaj elspirado. Tiu ĉi kapablo montriĝas ekskluzive ĉe la hejmaj katoj, la felisedoj kiel ekzemple tigro kapablas ŝpini ekskluzive dum sia elspirado.

Fakuloj plej ofte klarigas tiun ĉi aferon tiel, ke ĝi estiĝas per vibrado de falsaj voĉkordoj, kio estas membranoj troviĝantaj malantaŭ ĝustaj voĉkordoj en laringo. Alia teorio denove asertas, ke la ronronado estiĝas per faze ŝovitaj kunpremoj de la laringo kaj la diafragmo. La ronronadon oni klarigas ankaŭ per turbulenco en sangcirkulado de ĉefa kava vejno, tra kiu la sango revenas al la koro.

La bredado de katoj[redakti | redakti fonton]

Sub nocio la bredado de katoj ni ne komprenas nur ilian kultivadon, sed ankaŭ ilian kunvivon kun homo en hejmo, nome aŭ sen ebleco de kurado, kun kurado (do duonlibere) aŭ libere. La katoj, simile kiel homo, estas personecoj kun propraj bezonoj, kiuj estas respektendaj. Se ni decidiĝos bredi la katon, ni morale devligos nin zorgi pri la besto por proksimume 15 ĝis 20 jaroj, por kio ĝi donos al vi sian akompanon, amon kaj sindonecon. La zorgado pri la kato ne estas nur nutrigado kaj interŝanĝado de substernaĵo, sed ankaŭ veterinara zorgo kaj tempo, kiu estas dediĉenda al ĝi, ĉar la kato estas estulo socia.

La bredado de katoj sen ebleco de kurado[redakti | redakti fonton]

Abisenaj katoj. Precipe pursangaj katoj estas bredataj sen ebleco de kurado.

La kato bredata sen ebleco de kurado ĝisvivas kutime pli longan aĝon ol katoj bredataj duonlibere aŭ libere, ĉar estas minimuma ebleco de kontaĝo per danĝeraj malsanoj kaj ankaŭ traŭmata vundo. Sed tiu ĉi kato ne havas eblecon zorgi pri la nutraĵo per ĉasado kaj pasigi la vivon kun aliaj katoj. Estas bezone sekurigi al ĝi rezervan agadon en formo de ludoj (kaptado de ludilo, grimpado en altecojn, akrigado de ungegoj – akrigilo/ripozilo). Plej konvene kaj por bredanto ankaŭ parte plej komforte estas bredi almenaŭ du katojn. Tiuj kapablas komune ludi kaj pasigi la tempon, en kiu la soliĝinta kato enuus. La kato estas aktiva ĉefe nokte kaj tial tiutempe ĝi instinkte serĉas predon, kiun ĝi povus kapti. Se tio ne estas alia kato aŭ amiko por ludado, ĝi ĉasos tion, kio montros al ĝi – tio povas esti viaj piedoj aŭ forgesita kovrilo.

Plua problemo dum la bredado de katoj sen ebleco de kurado estas nutraĵo. Tiu ĉi kato ne havas eblecon de kurado kaj pli grandan movaktivecon kaj tial povas aperi ĉe ĝi trodikiĝo, precipe kiam ĝi estas pli aĝa aŭ ĉe kastritoj. La kato apartenas ĉefe inter karnomanĝuloj, tial ĝuste karno devus krei ĉefan parto de ĝia menuo. Sed kiel aldonmanĝo oni donas al la kato ankaŭ diversajn speciojn de legomo kaj fruktoj. La kato devas havi aliron al freŝa akvo kaj ankaŭ al herbo, kiu helpas ĝin vomi la t.n bezoarojn, kiuj estiĝas en la stomako pro engluto de viloj dum la purigado.

Bredante plurajn katojn en hejmo estas ankaŭ bezone sekurigi plurajn katajn necesejojn (por ĉiu kato unu). En necesejon oni metas la t.n. substernaĵo. Iam oni uzis sablon, hodiaŭ ekzistas diversaj specoj de substernaĵoj.

La katoj bredataj en kaptiteco povas supervivi ankaŭ sen ebleco de kurado plenvaloran katan vivon. La katoj ŝtas altecojn kaj elrigardonel fenestro, kio estas bone eluzebla dum lokigado de kata arbo (akrigilo/ripozilo). Amuziga estas observi katojn dum grimpado sur tia ĉi arbo kaj kataj ludoj sur ĝi. La kato alkutimiĝinta sian arbon ne havas tendencojn grati meblojn, grimpi sur kurtenoj aŭ neniigi divanojn. Sur la arbo ĝi ankaŭ tre bone ekzercos sian ĉasistan instinkton, se estas sur ĝi pendigitaj diversaj specoj de ludiloj.

La duonlibera kaj la libera bredadoj de katoj[redakti | redakti fonton]

La libere bredataj katoj
La libere bredataj katoj ĉasas musojn

Precipe en vilaĝoj estis kaj en pli granda mezuro ankoraŭ ankaŭ hodiaŭ estas kutimo bredi la katojn duonlibere aŭ libere. Temas pri bredado, kiam la kato povas libere iradi eksteren, sed ĝi revenas al bredanto kutime por manĝaĵo kaj ĉe la duonlibera bredado ankaŭ por kareso aŭ loko por dormado. Tiel ĉi bredataj katoj ne kutimas ĝivivi altan aĝon. En hodiaŭa tempo ili mortas plej ofte sub radoj de aŭtoj, sed ankaŭ pro venenigo aŭ pro sekvoj de diversaj specoj de torturado.

La kato kun ebleco de la libera bredado vivas plenvaloran katan vivon. Ĝi vivtenas sin per tio, kion ĝi ĉasos – plejparte temas pri ronĝuloj kaj insekto. La urbaj katoj ankaŭ vivtenas sin per forfalaĵoj kaj restaĵoj el tablo, per kiuj kelkaj homoj nutrigas ilin. Ne temas pri ekvilibrigita nutrado. Ankaŭ tial estas kelkaj libere vivantaj katoj maldikaj, kun nekvalita hararo. Plua kaŭzo estas diversaj parazitoj, internaj kaj eksteraj, per kiuj estas tiaj ĉi katoj atakitaj. La seksa vivo de katoj ankaŭ kontribuas al elĉerpiĝo de organismo kaj do al pli frua morto.

La libera bredado de katoj estas ligata ankaŭ kun kelkaj problemoj. Temas ĉefe pri ilia, kompare kun aliaj mamuloj, rapida tromultiĝado. La katino kapablas naski tri ĝis kvarfoje pojare mezproksime po kvar idoj. Tiuj sekse maturiĝos jam en la aĝo ĉirkaŭ ses monatoj. Tiel ĉi povas havi teorie unu geopo post kvin jaroj kelke da miloj idoj en okazo, ke ĉiuj idoj supervivos havante siajn idojn. Sed ne ĉiuj katidoj ĝisvivos sekse maturan vivon. Plua problemo estas ankaŭ ebla transsalto de malsanoj je homo (toksoplasmoso, furiozo).

Edukado[redakti | redakti fonton]

Kato lernigita uzi necesejon

La kato estas estulo individua kaj memstara. Dum la edukado de kato ne eblas trakti kiel ekzemple dum edukado de hundo. Malgraŭ tio estas bezone ekde la unua tago vidigi al la kato, kio estas permesita kaj ĉefe per severeco. Diference de la hundo, la kato libere ne vivas en aro kaj ĝi ne konas nociojn aŭtoritato aŭ gvideco, ĝi neniam respektos ordonojn nur tial, ke donis ilin gvidanto. La katoj estas sentemaj je akutaj sonoj, do se la kato faras nedeziratan agadon, kutime sufiĉas eksibli, simile kiel faras tion plenkreska kato, kiam ĝi volas timigi malamikon. Se tiu ĉi metodo ne helpos, oni uzas ankaŭ io da akvo el disŝprucigilo por katoj. Vulgara traktado kaj batado povas ne revanŝi – la kato perdos fidon kaj ĝi povas eĉ okazi timema. Krom tio povas okazi grava vundo kaj iam preskaŭ morto de la besto.

Kastrado[redakti | redakti fonton]

Ovariektomio[redakti | redakti fonton]

Ovariektomio estas kastrado de katinoj. Temas pri kirurgia forigo de ovarioj, ovoduktoj kaj utero. La operacion oni faras per anestezo kaj la katino resaniĝas post ĝi kelke da tagoj. La kastrado estas neredonema interveno, post kiu la katino jam neniam plu havos katidojn. Estas konvene fari la operacion ĉe nebredataj katinoj. Per la operacio foriĝos malagrablaj akompanaj signoj de la katina oestro, la katino fariĝos pli trankvila, ĝi ne havas problemon kun akceptado de nutraĵo (dum la oestro la kato povas ne akcepti nutraĵon kaj okaze, ke la katino ne gravediĝos, la oestro povas ripetiĝi ĉiujn tri semajnojn, eĉ pli ofte). Ĉe duonlibere kaj libere bredataj katinoj la kastrado estas unusola ebla maniero, kiel malebligi nekontrolatan reprodukton de la kata populacio. Kastrinte forfalas ebleco de malsaniĝo de la seksaj organoj (uterito) kaj la esploroj montras, ke karakterize reduktiĝas ebleco de estiĝo de kancero de laktoglando.

Ekzistas alternativa solvo al kastrado kaj tiu estas steriligo. Ĝi konsistas en subligado de la ovario de katino, per kio oni malebligos al ovoloj, por ke ili venu kaj eksidu en la utero. Sed la steriligo ne forigos akompanajn montrojn de oestro.

Orkidektomio[redakti | redakti fonton]

Orkidektomio estas kastrado de virkatoj. Temas pri kirurgia interveno, dum kiu oni forigos testikojn, paratestikojn kaj parton de spermoduktoj. Tiu ĉi interveno devus fari nur tiam, kiam la virkato estas plenkreska, do plej baldaŭ en la aĝo de unu jaro. Pli frua kastrado povas konduki al kreado de urinŝtonoj, kiam la uretro ne havis tempon por sufiĉe evolui kaj plilarĝiĝi. Ankaŭ povas okazi halto de estiĝo de sekundaraj signoj, kiuj pervide diferencigas katinon de virkato (pli granda kresko, la t.n. virkata kapo). En intertempa periodo, kiam la virkato komencas marki sian teritorion ne estante sufiĉe maljuna por la interveno, eblas uzi medikamenton, kiu dampas seksinstinkton kaj do ankaŭ la markadon de teritorio. La kastrado forigas nedeziratajn montrojn de maskloj kiel estas vagabondado, elserĉado de oestrantaj femaloj, markado de teritorio kaj ankaŭ ĝi reguligas intensan fiodoron de maskla urino. Kastritoj ne perdas specifajn ecojn de virkatoj, sed ili estas pli trankvilaj kaj pli prefere ili reteniĝas hejme ne havante bezonon batali je teritorio aŭ je katino.

Rilate al relativa simpleco de la interveno ĉe virkatoj ne kutimas aperi komplikaĵoj kaj la virkato estas ĝis 24 horoj en la devena korpstato. Ĝis du monatoj post la interveno la masklo estas ankoraŭ kapabla fekundigi idaron, ĉar kastrante ne estas forigitaj ĉiuj spermoj el la organismo.

Ekzistas kelke da superstiĉoj rilatantaj al la kastrado de katrinoj kaj virkatoj. Oni diras, ke la kato maldiligentiĝos kaj dikiĝos kaj ke ĝi ĉesos kapti musojn. Ambaŭ superstiĉoj ne baziĝas je vero. Okaze, ke la kato komencos dikiĝi, sufiĉas ŝanĝi manieron de nutrado, eventuale malaltigi ties porciojn.

Kultivado de katoj[redakti | redakti fonton]

Danke al kultivado (rasigado, bredado) estiĝis granda nombro de diversaj specioj de katoj, kiuj diferenciĝas unu de la alia ne nur per la koloro de hararo, ties kvalito, sed ankaŭ ties konstruo de la korpo, karakteraj trajtoj aŭ per la grandeco kaj la koloro de olkuloj. Per kultivado estiĝas ankaŭ nun novaj rasoj.

La celata bredado postulas konojn pri donita raso, t.e. agnoskita bazo far organizaĵo FIFe, eventuale far aliaj organizaĵoj, en kiuj estas donita raso agnoskita, sed ankaŭ konoj el genetiko kaj en nelasta vico estas bezone esti membro de ia klubo aŭ asocio de bredantoj, kiu ankaŭ reguligas per siaj direktivoj regulojn de la bredado de katoj kun dokumento pri la deveno.

En la bredon hodiaŭ estas allasitaj sole unuopuloj respondencaj al valida modeloj. Tion, ĉu unuopulo respondecas al la modelo aŭ ne, destinos en ekskurso de katoj arbitranto. Ĉiu baza organizaĵo en sia bredistaj direktivoj donas al bredanto certajn rajtojn kaj devojn, ĝi specifas principojn de rasigo de donita raso, kiujn bredanto devas konservi kaj ankaŭ ĝi destinas kondiĉojn, dum kiuj eblas unuopulon bredigi (kiom da kiaj ekspozicioj kun kiaj markoj devas unuopulo pertopreni, kia devas esti ties sanstato, aĝo ks.). Pri konservado de validaj preskriboj inspektas konsilanto de bredo (spertulo, kiu donas bezonatajn dokumentojn, okaze de bezono elektas konvenajn unuopulojn por bredado, helpas bredantojn kaj kontrolas ilian bredistan agadon).

Kiel eble plej ofte oni parolas pri la t.n. torturado far bredado, kiam oni trokultivas ĉe bestoj kelkajn fiziologiajn signojn tiamezure, ke tiuj malebligas al bestoj normalan vivon. Temas ekzemple pri persaj kaj ekzotaj katoj, kiuj havas pro misformitaj nazo kaj buŝego spirproblemojn, ofte aperas ĉe ili haŭtmalsanoj kaj ili estas inklinaj je danĝera malsaniĝo de renoj, la t.n. PKD (Polycystic Kidney Disease).

Genetiko de katoj[redakti | redakti fonton]

La blanka katido kun diverskoloraj okuloj.

Bredantoj de katoj bezonas havi por sia agado almenaŭ bazan konon de leĝoj de heredeco. Tiujn ĉi konojn li eluzos dum destinado de „rezultoj“ de sia bredo, do li scias anticipe destini, kiaj unuopuloj povas el kuniĝo de donitaj unuopuloj povas estiĝi. Bredantojn plej multe interesiĝas kolorigo de la hararo de katoj, sed la genetiko estas grava ankaŭ pro anticipado de diversaj konataj heredaj malsanoj.

La kolorigo de hararo de katoj estiĝas pro refrakto de lumo de malgrandaj pigmentaj eroj, kiuj troviĝas en viloj. Tiuj ĉi pigmentaj eroj nomiĝas melaninoj. Ili povas havi diversan grandecon kaj formon, esti grupiĝintaj aŭ libere sterniĝintaj sur la tuta longeco de vilo. Ni distingas ĉe katoj du bazajn melaninojn – kolorigantajn la hararon en ruĝan koloron kaj kolorigantajn la hararon en nigran koloron.

Per kultivado estiĝis granda kvanto de mutacioj, dum kiuj melaninoj ŝanĝas ne nur sian formon, sed ankaŭ lokigon aŭ kreadon de miksitaj koloroj. La nigra koloro poste aspektas kiel ĉokoladacinama koloroj. Pro efiko de direktanta geno el la nigra estiĝas blua koloro (ekz. ĉe kartuzaj katoj, el la ĉokolada koloro lila koloro, el la cinama koloro hela koloro kaj el la ruĝa koloro krema koloro. En la jaro 1974 sciencistoj malkovris pluan direktantan genon, genan modifigilon. Tiu ĉi ŝanĝas la bluan, la lilan kaj la helan kolorojn je karamela koloro kaj la kreman koloron je persika koloro.

Problemaron de koloroj komplikas ankaŭ la blanka koloro, kiun direktas kelke da genoj. La hararo de blankaj katoj enhavas nenian pigmenton. Ĉe la blankaj katoj precipe kun bluaj okuloj aperas surdeco kaj seriozaj bredantoj lasas siajn bestojn testi per aŭdiometra testo ĉe veterinaro.

La koloro de hararo ligas ankaŭ al sekso (ekzemple ruĝa koloro aŭ testuda kolorigo).

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Neinfektaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Neinfektaj malsanoj estas tiaj malsanoj, kiuj estiĝas pro agado de ekstera medio aŭ nutraĵo je la organismo, eventuale kaŭzas ilin invado de mikroorganismoj. Inter neinfektajn malsanojn ni envicigas ankaŭ naskaj difektoj kaj perturboj. Ili ne estas kontaĝaj.

Inter la plej oftaj neinfektaj malsanoj de la katoj apartenas:

El genetikaj malsanoj de la katoj plej ofte aperas la jenaj:

  • aĥondroplazio – mallongiĝo de ekstremaĵoj (melaj kruroj)
  • ataksio – perturbo de koordino de movo
  • atrofio de retino
  • senharareco (krom senhararaj rasoj)
  • ektrosindaktilio – kunkresko de fingroj, eventuale pluaj ostoj de ekstremaĵoj
  • hemofilio – perturbo de koaguliĝo de sango
  • surdeco – ĝi troviĝas ofte ĉe blankaj katoj kun bluaj okuloj
  • hidrocefalo – afekcio, karakterizata de pligrandigo, pro drenblokado, de la kvanto de cerbospina livo en la cerbaj ventrikloj aŭ inter la meningoj
  • kriptorĥismo – reteno de unu aŭ ambaŭ testikoj en abdomena kavo
  • stumpa aŭ mankanta vosto
  • polidaktilio kaj oligodaktilio – supernombra aŭ malaltigita nombro de fingroj
  • porfirio – perturbo de metabolismo
  • nana kresko
  • leporlipo
  • rompaĵo sur la vosto

Infektaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Infektajn malsanojn kaŭzas mikroorganismoj aŭ virusoj kaj ili venas en la organismon de la besto per transsalto el unu besto sur la alia. Kelkokaze povas temi pri zoonozo, do malsaniĝo, per kiu estas kontaĝebla homo.

Inter la plej oftaj infektaj malsanoj ĉe la katoj apartenas:

Parazitozoj[redakti | redakti fonton]

  • Boreliozo – perceptemaj estas ĉiuj mamuloj. Transportas ĝin iksodoj kaj kuloj. La malsano montriĝas per febro, malvigleco kaj per malfacila movado, doloreco de artikoj. Per adekvata kuracado venos resaniĝo. Vakcino kontraŭ boreliozo por katoj dum ne ekzistas. Prevento estas aplikado per ŝirma ŝpruco por katoj, kiuj malebligos alsuĉon de iksodoj.
  • Dermatofitozo – haŭta tinio – perceptemaj estas ĉiuj mamuloj, kontaĝo okazas per rekta kontakto en kontaĝita medio. Ĉe homo kaj ankaŭ ĉe bestoj ĝi montriĝas per haŭtaj ŝanĝoj. Prevento estas higieno.
  • Ekinokokozo – definitiva gastiganto de parazito estas kato kaj hundo. Dum nesufiĉa higieno povas kontaĝi ankaŭ homo (el ekskremento). Prevento estas forvermigo de kato.
  • Furiozmalsano – perceptemaj estas ĉiuj mamuloj. Kontaĝo okazas pro mordo de besto kontaĝita de furiozmalsano finante per pereo de la besto. Prevento estas ĉiujara vakcinado.
  • Giardiozo – perceptemaj estas ĉiuj mamuloj kaj multe da birdoj. Kontaĝo okazas el infekta ekskremento, ĉe homo tio montriĝas per diareo. Prevento estas higieno. Ĉe katoj tio montriĝas malofte.
  • Kampilobakteriozo – perceptemaj estas ĉiuj mamuloj kaj birdoj. Homo kontaĝos el infekta ekskremento kaj tio montriĝas ĉe homo per stomak- kaj intestproblemoj. Prevento estas higieno. Katoj kontaĝas malofte.
  • Migranta larvo – homo ne estas definitiva gastiganto de kataj askaridoj, kontaĝo estas pli prefere malofta per uzo de ovoj de askaridoj de sur la tero. Ĝi montriĝas laŭ lokiĝo kaj ujiĝo de migranta larvo en homa korpo. Prevento estas higieno kaj forvermigado de katoj.
  • Puloj – perceptemaj estas ĉiuj mamuloj. Ĉe homo tio montriĝas per jukado, erupcio. Prevento estas konservado de pureco kaj forpuligado de katoj.
  • Salmonelozo – perceptemaj estas ĉiuj mamuloj, birdoj kaj reptilioj. Kontaĝo okazas el infekta ekskremento kaj ĉe homo ĝi montriĝas per digestaj problemoj, prevento estas higieno.
  • Skabio – kata skabio ne estas tipa por aliaj mamuloj, sed ĉe homo ĝi povas evoluigi lokan haŭta reagon. Kontaĝo okazas en malpura medio, escepte per rekta kontakto kun trafita kato. Prevento estas higieno kaj kuracado de malsana kato.
  • Toksinoplasmozo – perceptemaj estas fakte ĉiuj unuopuloj. Kontakto okazas per uzo de varme neprilaborita viando, eventuale povas transporti ĝin katoj per ekskremento. Ĉe homo ĝi montriĝas per malvigleco, febro, inflamo de muskoloj, pulmito, gangliito kaj ĉe gravedaj virinoj ĝi kaŭzas aborton eventuale naskajn defektojn. Ĉe katoj ĝi ne kutimas aperi. Prevento estas higieno.
  • Tuberkulozo – kato kontaĝos de malsana homo estante poste indikatoro de infekto.

Katoj kaj famaj personoj[redakti | redakti fonton]

La usona verkisto Ernest Hemingway bredis ok katojn, Mark Twain onidire havis dek naŭ da ili kaj la franca kardinalo Richelieu dek kvar. Dum la dua mondmilito, kiam germanoj bombardis Londonon, ĉefministro Churchill lasis krom informoj el batalfronto kaj armeaj depeŝoj mesaĝi al si ankaŭ informojn pri tio, ĉu lia rustkolora virkato Jock estas en ordo.

Fizikisto Isaac Newton meritis pri invento de la t.n. "kataj pordetoj", kiam li kiel bredanto de katoj rimarkis, ke fermita pordo limigas la katojn en moviĝado.

Persaj katoj fariĝis tre ŝatataj en Granda Britio ankaŭ dank‘ al reĝino Viktoria, kiu bredis kaj adoris ilin.

La angla reĝo Henriko la 3-a ekvidinte la katojn svenis. La romia imperiestro Julius Caesar kaj franco Voltaire ne toleris la katojn kaj la muzika komponisto Johannes Brahms ĉasis ilin el sia fenestro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Pollard: Enciklopedio de kato (slovake Encyklopédia mačiek). Eldonejo Slovart 2004, ISBN 80-7145-851-1
  • Esther Verhoef-Verhallen: Granda enciklopedio de katoj (ĉeĥe: Velká encyklopedie koček). Eldonejo Rebo, ISBN 80-7234-158-8.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Animaloj Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Animaloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kat-amantoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Mondaj organizaĵoj de katoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.