Uretro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uretro
La uretro elportas urinon de la urina veziko ekster la korpo. Ĉi tiu bildo montras (a) inan uretron kaj (b) viran uretron.
organa tipo • klaso de anatomia ento
latine virina: urethra feminina
vira: urethra masculina
de Gray subject #256 1234
sistemo urina
prekurzoro Uringenera sinuso
MeSH urethra
vdr
Situo de la uretro (en la bildo latine "urethra") kaj de pliaj organoj de la urina sistemo de vira homo

La uretro (latine urethra) laŭ PIV estas kanalo, per kiu la urino elfluas eksteren el la urina veziko.

La uretro fontas en la suba fino de la urina veziko. Ĉe viraj mamuloj ĝi finiĝas sur la penisa glano, ĉe virinaj en la vulvo. La uretro ĉe ambaŭ biologiaj seksoj servas al la eltransporto de la urino, ĉe viraj tamen ankaŭ por la elgvido de la spermo. Laŭ la embria evoluo la uretro ekestas el la ventra parto de la "sinuso urina-genera" (latine sinus urogenitalis).

Inflamon de la uretra mukozo oni nomas uretrito.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La vira uretro[redakti | redakti fonton]

La uretro de vira homo

Ĉe viraj plenkreskaj homoj la uretro (latine urethra masculina) longas proksimume 25 centimetroj. Ĉe ĉiuj viraj mamuloj ĝi gvidiĝas tra la prostato kaj finiĝas sur la penisa glano. Ĉe multaj mamuloj ĝi sur la glano konsistigas kroman haŭtan plilongigon, kiu aparte longas ĉe la ŝafoj.

La vira uretro (urethra masculina) dividiĝas en la sekvajn partojn:

  • pars praeprostatica (de la urina veziko ĝis la prostato, 1–1,5 cm): ĝi ĉirkaŭvolvatas de la sfinktera muskolo "musculus sphincter urethrae internus".
  • pars prostatica (parto prostata, 3–4 cm)
  • pars membranacea (parto pelvofunda, 1 cm): en tiu parto ĝi ĉirkaŭvolvatas de la muskolo "musculus urethralis".
  • pars spongiosa (laŭvorte "parto sponga", en la uretra ŝvelkorpo de la peniso, proksimume 20 cm): Mallonge antaŭ la fino la uretro vastiĝas al "fosaĵo" (fossa navicularis urethrae) kaj plejfine malvastiĝas ĉe la elvenejo al fendo (ostium urethrae externum).

La vira uretro de bestoj dividiĝas en la sekvajn partojn:

  • pars pelvina ("parto pelva") kun
    • pars preprostatica (parto antaŭ la prostato)
    • pars prostatica ("parto prostata")
    • pars postprostatica kun la uretra muskolo (musculus urethralis)
  • isthmus urethrae (malvastaĵo antaŭ la eniro en la penison)
  • pars penina ("parto penisa")

Ĉe la viraj homoj la uretro havas tri malvastaĵojn kaj tri vastaĵojn:

  • 1-a malvastaĵo: ostium urethrae internum (fundo de la urina veziko)
  • 1-a vastaĵo: pars prostatica
  • 2-a malvastaĵo: pars membranacea
  • 2-a vastaĵo: ampulla urethrae
  • 3-a vastaĵo: fossa navicularis
  • 3-a malvastaĵo: ostium urethrae externum (penisa glano)

La virina uretro[redakti | redakti fonton]

La uretro de virina homo (latine urethra feminina) havas longon de proksimume 2,5 ĝis 4 cm. Ĝi finiĝas ĉe la limo inter antaŭvagino kaj vagino. Ĉe virinaj parhufuloj en la areo de la elvenejo estas aldona mukoza kavo, kiu malfaciligas la enŝovon de medicina katetero.

La seksaj diferencoj de la anatomio pri la utero, aparte ĝia malsama longeco havas medicinajn konsekvencojn: la pli mallonga uretro de virinaj individuoj signifas, ke la danĝero de inflamo de la urina veziko kaj de senvola ellaso de urino signife pli grandas. En la kazo de senvola urinado eblas la enmeto de uretraj ŝtopiloj, kio plej malfacile imageblus ĉe vira individuo. Ĉe viraj individuoj la uretra longo kiu malfaciligas la enŝovon de medicina katetero kaj favorigas la fiksiĝojn de renaj ŝtonoj.

La kontrolo pri ellaso de urino signife dependas de la transverse striata muskolo uretra (musculus urethralis).