Hejma hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hundo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kaniso Canis
vdr

Hejma hundo estas aldomigita subspecio de lupo.

Deveno kaj la aldomigo de hundo[redakti | redakti fonton]

Ĝis antaŭ nelonge la deveno de hundo estis disputebla - oni konsideris ĝin kiel idon de ia ano de la familio de kanisedoj, sovaĝa hundo, aldomigita lupo aŭ aldomigita ŝakalo. La plej kutima estis ĉiam supozo, ke la aldomigo okazis en Mez-Oriento antaŭ kelke da miloj da jaroj el lupo. Tiu ĉi supozo estiĝis surbaze de tio, ke plimulto de brutaro estis aldomigitaj ĝuste en Mez-Oriento. Surbaze de novaj esploroj de mitoĥondria DNA de diversaj eŭropaj, aziaj, sed ankaŭ de 37 mumiigitaj hundoj el regiono de Meksiko, Peruo kaj Bolivio, kiuj konserviĝis ankoraŭ antaŭ malkovro de Ameriko de Kristoforo Kolumbo, pruvis teamo de esploristoj el Svedio, ke eŭraziaj kaj amerikaj hundoj havas komunan devenon, en kiu partoprenis antaŭulo de lupo. La aldomigo de la hundo okazis proksimume antaŭ 15000 jaroj, do en paleolito. (Fonto: ĵurnalo Science World Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine).

Lupo
Ora ŝakalo

Surbaze de multnombraj arkeologiaj trovitaĵoj el diversaj anguloj de la mondo la hundo estas konsiderata ne nur kiel la unua aldomigita besto, sed ankaŭ kiel la unua besto, kiun homo celite bredis. El ostaraj trovitaĵoj de kelkaj specioj de hundoj estis derivitaj kaj ĝis hodiaŭ estas derivataj hodiaŭaj rasoj. Kiel la plej maljuna praraso estis markita la t.n. marĉa hundo (latine Canis familiaris palustris Rütimeyer), de kiu ĝis hodiaŭ estas derivataj multnobraj rasoj de terhundoj, germana pinĉero, ŝpicoj. Grupo de nordiaj, al lupoj similaj hundoj kaj paŝtistaj hundoj estas derivitaj de hundo, kies ostaro estis malkovrita en elfositaĵoj apud Ladoga lago, kaj kiu ricevis nomon Canis familiaris Inostranzewi. Grupo de dogaj hundoj estas derivata ankoraŭ ankaŭ hodiaŭ de antaŭulo nomita Canis familiaris decumanus. El tempo antaŭ 4000 ĝis 5000 jaroj antaŭ Kristo devenas bronza hundo (latine Canis familiaris matris optimae), el kiu estas devenontaj paŝtistaj hundoj. La plej maljuna hundo devas esti Canis familiaris intermedius, el kiu oni kutimas derivi hodiaŭajn pudelojn kaj leporhundojn.

Laŭ teorio de Gregory Acland, bestokuracisto el Universitato de Cornell en Itako en Usono ne homo aldonigis la hundon, sed male, la hundo mem faris la unuan paŝon kaj komencis kunvivadon kun homo, ĉar ĝi nutris sin per liaj forfalaĵoj. Rekompence ĝi gardis "siajn" homojn antaŭ malamikoj kaj helpis ilin dum ĉasado.

Hundo en historio[redakti | redakti fonton]

Hundo en historio

La hundo apartenas ne nur al la plej maljunaj, sed ankaŭ al la plej ĉielagaj hejmaj bestoj. El ĉiuj hejmaj bestoj ĝi ekzistas en la plej granda rasa variablo. Oni taksas, ke oni kultivis ĝis hodiaŭ pli ol 400 diversaj rasoj. Tiun ĉi variablon eblas alskribi al la fakto, ke oni eluzas la hundon dum diversaj taskoj: la hundo ŝirmas gregon, persekutas kaj snufas bestojn, alportas ĉasakiraĵon, tiras malpezajn ŝarĝojn, serĉas kaj savas homojn aŭ gardas ilian posedaĵon. Laŭ medio, en kiu ĝi vivas kaj laboras konkreta raso la hundo devas montri certajn postulatajn fizikajn kaj karakterajn ecojn. Ĉasisto en azia stepo bezonas hundon rapida kaj ĉasanta per vidkapablo, dume ĉasisto en densaj arbaroj de Mez-Eŭropo eluzos pli prefere hundon persisteman, kun la eminenta flaro kaj kapablan elsnufi bestaron. Danke al selektado oni do kultivis rasojn, kiuj taŭgis al certa celo.

Anatomio de hundo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anatomio de hundo.
Kranio de hundo
Nazo de hundo

La korpo de hundo konsistas el kelke da sistemoj de organoj, el kiuj ĉiu plenumas certajn funkciojn. La akso de la ostaro de hundo estas spino, sur kies flankoj troviĝas ripoj kaj ekstremaĵoj kaj al kiu estas alligita la kranio. Al la kranio estas alligita makzelo, kiu depende de hunda raso ebligas fortan ekmordon. Sur la makzelo kaj en mandiblo estas elkreskintaj dentoj. Sur la ostaro estas alfiksitaj unuopaj muskoloj de la hundo. Tiuj ebligas ĝiajn movon, spirado.

Muskolsistemon kovras haŭto. Tiu konsistas el du tavoloj - endodermo (la interna sistemo) kaj epidermo (la ekstera sistemo). La epidermo ne estas ĉe la hundo tiel dika kiel ĉe homo, ĉar ĝi ne plenumas ŝirman funkcion en tia amplekso, kiel tio estas ĉe homoj. La ŝirman funkcion transprenas hararo. Depende de la hundraso, kelkaj hundoj havas la hararon kunmetita el du specioj: subkreskaĵo kaj kovriga hararo. La radiketoj de viloj de la kovriga hararo estas kunigitaj kun malgranda muskolo, kiu laŭbezone hirtigos - la hundo tiel laŭvide pligrandiĝos kaj la hararo de hundo danke al tio plenumas krom la ŝirma funkcio ankaŭ funkcion komunikan.

La hundo havas sur la tuta korpo lokigitaj apokrinajn ŝvitglandojn, kiuj produktas ekskluzive sekretojn similaj al la homa ŝvito. Sed tiu ĉi ŝvito ne havas kiel ĉe homoj termoreguligan funkcion, sed ili sekurigas al la hundo unikan odoron, danke al kiu ĝi diferenciĝas de siaj samspecioj. La termoreguligo ĉe la hundo okazas helpe de ŝvitglandoj lokigitaj sur la plandoj de hundo kaj ankaŭ helpe de la hararo, kiu havas termoizolajn ecojn kaj malebligas trovarmiĝon de la organismo.

La plej rimarkinda hunda senso estas evidente flarsenso. Danke al ĝi la hundo orientiĝas en spaco, ĝi ĉasas bestojn kaj konstatas pri la ĉirkaŭa mondo gravajn informojn. Perdo de la flarsenso signifas por la hundo eble tion, kio perdo de vidkapablo ĉe homo. La hundo, kiu ne havas eblon percepti flariniciatojn en sufiĉa mezuro, vivas per mizera anima vivo. La plej grava flarsenta organo de la hundo estas cerbo. La hundo identigas en ĝi odorojn akceptitaj de la nazo.

Plua bone evoluiĝinta senso ĉe la hundoj estas aŭdkapablo. La hunda aŭdkapablo estas pli sentema ol aŭdkapablo ĉe homoj. Krom tio la orelo de hundo estas priregata de dek sep muskoloj, kiuj ebligas movi per ĝiaj oreloj en diversajn direktojn, danke al kio la hundo kapablas pli bone lokalizi la fonton de sono.

Seksa vivo de hundo[redakti | redakti fonton]

Hundido de labradora retrivo

La seksa vivo de hundo gvidas al konservado de ĝia specio per tio, ke ĝi ebligas al ĝi naskadon de idaro. Malgrandaj kaj mezaj rasoj atingas seksan, sed ne fizikan plenkreskon en la aĝo de 7 ĝis 8 monatoj, ĉe grandaj rasoj je iom pli malfrue. En tiu ĉi periodo plimulte montriĝas la unuaj seksaj kondutoj ĉe virhundo kaj ĉe hundinoj okazas la unua oestro.

Fiziologiaj montriloj[redakti | redakti fonton]

Fiziologiaj montriloj
Nomo Valoroj
Korpa temperaturo 39 gradoj
Pulso malgrandaj rasoj: 90-130 ekbatoj/minuto, grandaj rasoj: 60-100 ekbatoj/minuto
Spirfrekvenco malgrandaj rasoj: 18-30 enspiroj/minuto, grandaj rasoj: 10-26 enspiroj/minuto
Korpa pezo 1–100 kg depende de la raso kaj sekso
Seksa ciklo diestra
Longeco de oestro 3-4 semajnoj
Maturiĝado en 8-12 monato de la vivo
Longeco de gravedeco 58-67 tagoj
Kvanto de nasko 1-8 hundidoj
Nombro de dentoj Laktodentoj 28, daŭraj dentoj 42

La interna korpa temperaturo de hundo estas 39 - 39,5 elsio kaj oni mezuras ĝin en anuso per kuracista aŭ bestkuracista termometro.

La spirfrekvenco de sana nelaca hundo en trankvilo dum kutima ĉambra temperaturo moviĝas de 18 - 30 enspiroj dum minuto ĉe malgrandaj kaj mezaj rasoj, ĉe grandaj rasoj tio estas 10 - 26 enspiroj dum minuto.

Nombro de korbatoj dum la samaj kondiĉoj kiel ĉe la spirado estas ĉe malgrandaj kaj mezaj rasoj 90 - 130 ekbatoj dum minuto, ĉe grandaj rasoj 60 - 100 ekbatoj dum minuto.

Aĝo de hundo[redakti | redakti fonton]

Rekalkuliga tabelo de hundaj jaroj al homaj jaroj
Hundo Homo Hundo Homo
1 jaro 15 jaroj 8 jaroj 51 jaroj
2 jaroj 21 jaroj 9 jaroj 55 jaroj
3 jaroj 27 jaroj 10 jaroj 59 jaroj
4 jaroj 32 jaroj 11 jaroj 65 jaroj
5 jaroj 37 jaroj 12 jaroj 69 jaroj
6 jaroj 42 jaroj 13 jaroj 75 jaroj
7 jaroj 47 jaroj 14 jaroj 83 jaroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]