Malgranda pando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda pando
A. f. fulgens
A. f. fulgens
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Subordo: Caniformia
Superfamilio: Musteloidea
Familio: Ailuridae
Genro: Ailurus
Specio: A. fulgens
Ailurus fulgens
F. Cuvier, 1825
Konserva statuso
Vivareo de la Malgranda pando
Vivareo de la Malgranda pando
Vivareo de la Malgranda pando
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malgrandaruĝa pando (Ailurus fulgens) estas specio el la ordo de karnovoruloj kaj familio de procionedoj. Ĝi vivas en Siĉŭano, Tibeto, Ĉinghajo kaj Junano de Ĉinio kaj en Hindio, Nepalo, Sikimo kaj Birmo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La besto havas sur si hararon brunruĝan, kaj ĝiaj brusto, abdomeno kaj kruroj estas nigrebrunaj. Sur ĝia vizaĝo troviĝas blankaj makuloj, kaj sur ĝia dika vosto vidiĝas naŭ alterne aranĝitaj ringoj brunruĝaj kaj flavblankaj, pro kio ĝi nomiĝas ankaŭ naŭringa lupo. Ĝia korpo longas 50-64 centimetrojn kaj pezas 5-10 kilogramojn. Ĝi aspektas kiel kato kaj ŝajnas dika pro sia densa hararo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj orientalisaj bestoj loĝas en ĝangaloj sur montoj je 2.000-3.000 metroj super la marnivelo, kie kreskas densaj bambuoj, betuloj kaj abioj. Ili vivas en lokoj, kie la tutjara temperatura diferenco estas tre malgranda; tial ĝi timas kaj varmegon kaj froston. Vintre ili transloĝiĝas al sunplenaj montodeklivoj.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ili vivas pare, aŭ 4-5-ope laŭ familio. Frumatene kaj vespere ili iras serĉi nutraĵojn, kaj tage dormas aŭ sunumas sur arboj. Nokte ili nestas en arbotruoj aŭ rokkavernoj. La malgranda pando ŝatas manĝi bambufoliojn, herbojn, rizomojn, fruktojn kaj glanojn, iam eĉ birdovojn kaj birdetojn. Ĝi estas facilmova kaj kapablas grimpi sur altajn arbobranĉojn. Se io danĝera gin minacas, ĝi tuj grimpas sur arbon por sin kaŝi. Ĝi estas milda, scivolema kaj facile bredebla. Ĝenerale ĝi ne blekas escepte en pariĝa tempo. Tiam gepandoj eligas grandan bruon kaj frotas siajn generajn organojn sur arbotrunkoj aŭ ŝtonegoj, kaj la virpando eĉ urinas dum la frotado. En la provinco Siĉŭano de Ĉinio la malgrandaj pandoj pariĝas en aprilo kaj majo kaj naskas en junio kaj julio. La pandino gravedas naŭ monatojn kaj naskas ĉiufoje 1-3 idojn. La ĵus naskita pandido longas 6 centimetrojn kaj pezas 100 gramojn. Ĝi povas vivi pli ol dek jarojn.

Komputiko[redakti | redakti fonton]

Malgranda pando, anglalingve firefox, estas la simbolo de la nova libera programo Fajrfokso eldonita de la projekto Mozilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]