Feneko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Feneko
Feneko en Wilhelma-zoo
Feneko en Wilhelma-zoo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Vulpo Vulpes
Specio: V. zerda
Konserva statuso
Ŝablono:Image width}
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Dunoma nomo
Vulpes zerda
(Zimmermann, 1780)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Feneko - scienca nomo Vulpus zerda - estas miniatura vulpo, loĝanta en sudaj apud-meditaranejaj dezertoj. (Foje oni apartenigas la beston en propran specon - Fennecus). La nomo devenas de la araba fanak- vulpo. ("zerda' greke signifas "seka" ).

La malgranda vulpeto (dimensie ne superanta hejman katon) havas orelojn de elstara grandeco - ĉ 15 sm. Grandaj oreloj estas kutimaĵo ĉe dezertaj bestoj (ekz. ekzistas "grandorela dezerta erinaco") - ili, preskaŭ senfelaj, helpas al la animaloj malvarmigi sin. Krome, danke al tiu "konstrukcio", dezerta vulpeto havas tre akran aŭskult-kapablon - por ĉasi predojn, mallaŭte kaŝkuretaj laŭ mola sablo. La besto preferas noktan vivmanieron.

Feneko havas fortajn piedojn, per kiuj fosas en sablo kavojn por nestado. Loĝas fenekoj familie - paro kaj siaj idoj, plus kun la familio povas kunnesti pli aĝa generacio da idoj.

Sablakolora felo faras fenekon malrimarkebla sur dezerta tero.

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj