Mumio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo traktas pri maniero de sepultado. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Mumio (apartigilo).


Sudamerika mumio
Egipta mumio en vatikanaj muzeoj
Guanĉa mumio en la Muzeo de Tenerifo

Mumio estas morta korpo de homo aŭ de aliaj bestoj, kiu estis konservita aŭ nature (per frosto, sekiĝo ks.) aŭ artefarite (per balzamado). Hazarda mumiigo okazas, se la morta korpo troviĝas en konvenaj naturkondiĉoj. Iuj civilizoj evoluigis kemian proceson de la balzamado, dum kiu oni atingis la saman rezulton. Kutime tiel okazis pro religiaj motivoj.

La vorto mumio devenas de la mezepoka latina vorto mumia, kiu estis derivita el la araba múmíja (مومية), kiu signifas "bitumon". Egiptoj ofte ŝmiris siajn mumiojn per malhela rezino kaj la mumiigitaj korpoj estis sur la surfaco nigriĝintaj kaj fragilaj. Araboj, kiuj konkeris Egiption en la jaro 641, konjektis, ke temas pri rezinoj (formoj de rezinoj estas ekzemple asfaltogudro). La araba vorto mem devenas el la persa markigo por rezino (same múmíja). En tiu ĉi lingvo la vorto estas parenca al la esprimo múm, do "vakso". Historiistoj el Antikva Grekio notas, ke persoj iam mumiigis siajn reĝojn kaj nobelojn per vakso; en Egiptio tiu ĉi kutimo tamen ne estas dokumentita.

Specoj de mumioj[redakti | redakti fonton]

Artefaritaj mumioj[redakti | redakti fonton]

La plej konataj mumioj estas tiuj, kiuj estis enbalzamigitaj. Per tiu ĉi maniero famiĝis precipe Antikva Egiptio.

Egiptoj kredis, ke la korpo enhavas plurajn animojn, inter kiuj la plej gravaj estas Ba kaj Ka. Por ke homo povu vivi postmorte, ties animo devis en tombo denove kuniĝi kun la korpo de mumio. Por plirapidigi la sekigadon kaj malhelpi putriĝon, egiptoj forigis el la korpo organojn kaj kovris la mumion per natrono. Nur poste la korpo estis ĉirkaŭlavita per aromaĵoj kaj ĉirkaŭvolvita per tavoloj de tola bandaĝo.

Krom en Egiptio mumioj estis intence preparitaj ankaŭ en Ĉinio, en Japanio, sur Tenerifo, sur Sicilio, en multaj lokoj de Sud-Ameriko kaj aliloke.

Naturaj mumioj[redakti | redakti fonton]

Mumio en Brita Muzeo, Londono

Konserviĝis ankaŭ mumioj kreitaj per efiko de specifaj naturkondiĉoj, ekzemple per ekstrema malvarmo ("Glacia viro" Ötzi), per varma dezerta sablo aŭ per kondiĉoj de iuj marĉoj (viro de Tollund). Mumioj de tiu ĉi speco estis trovitaj en la tuta mondo kaj kelkaj el ili apartenas al la plej malnovaj mumioj entute. Tre bone konservitaj korpoj devenas el la regiono de Peruo, kie ili estis konservitaj aŭ danke al varma, seka klimato aŭ al malvarma klimato de la Andoj.

Mumio en antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

Mumio en Brita Muzeo

La plej malnovaj konataj egiptaj mumioj devenas el tempo ĉirkaŭ la jaro 3200 a.K. Tiam ankoraŭ ne ekzistis komplika praktiko de balzamado kaj la mumioj estiĝis pli-malpli nature. La kadavron la restintoj kaj pastroj sepultis en malprofundan sablan tombon, kutime en kaŭrigita pozicio, kun la kapo turnigita suden kaj la vizaĝo okcidenten. Kun la mortinto estis sepultitaj ankaŭ objektoj kaj ujoj kun manĝaĵo kaj trinkaĵo, kio signas ekzistadon de kredo en postmorta vivo. El tiu ĉi periodo ja devenas neniaj skribmencioj, sed religiaj imagoj estis evidente similaj al tiuj el pli postaj jaroj.


La varma sablo sekigis kaj konservis la sepultitan korpon. Unu el la plej konataj mumioj estiĝintaj tiamaniere nomiĝas Rustulo kaj troviĝas nun en la Brita Muzeo.

Pli poste egiptoj sepultis en simplajn fragmitajn korbojn kaj lignajn tombojn. Komence de la unua dinastio egiptoj klopodis konservi la korpojn de siaj mortintoj artefarite, por ke iliaj animoj povu enpaŝi en postmortan vivon. Ili akiris spertojn interalie per mumiigo de sanktaj bestoj: ibisoj, falkoj, krokodiloj kaj katoj.

Praktikoj de balzamado[redakti | redakti fonton]

Egiptoj konsideris mumiigon kiel sekretan kaj sanktan procedon, do malofte ili registris ĝin. Esceptoj estas bildoj sur ĉerko el Ĝedbastiufang proksimume el la jaro 600 a. K., kiu troviĝas nun en hildesheima muzeo, kaj ankaŭ priskribaĵoj de kelkaj fremduloj. Antikvagreka historiisto Herodoto notis kiel unu el malmultaj la praktikon de balzamado en la jaro 450 a.K..

La laboron faris ne nur enbalzamigistoj, kiuj bezonis profundajn konojn de homa anatomio, sed ankaŭ pastroj dirantaj koncernajn magiajn formulojn.

La enbalzamigo komenciĝis mallongtempe post kiam la persono mortis, por anticipi putriĝon. La kutima mumiigo daŭris ĉirkaŭ 70 tagojn, sed laŭbezone ĝi povis daŭri eĉ pli longe. Konstruistoj kaj artistoj intertempe certigis lastajn konstrulaborojn kaj reguligojn en la kripto de la mortinto.

Forigo de cerbo[redakti | redakti fonton]

La unua paŝo estis forigo de ĉiuj internaj organoj, kiuj alimaniere tre rapide putriĝas. En la maldekstran naztruon estis puŝita ĉizilo, per kiu estis trabatita maldika osto inter la nazo kaj la krania kavaĵo. Tra la estiĝinta aperturo estis poste eltirita la cerbo per kupra hoketo. Alia ebleco konsistis en la malfermo de la kranio en tereno malantaŭ la maldekstra okulo; la cerbo estis sekve diserigita per drato provizita de hoketo ĉe finaĵo kaj eltirita per aparta stangeto aŭ kulero. Ekzistis ankaŭ maniero por disigi la cerbon per hidroksila grupo. En malfruaj periodoj la cerbo estis en la mumioj iam lasita, por ke ĝi en la paso de tempo mem disiĝu.

Forigo de pluaj organoj[redakti | redakti fonton]

Sekve la korpo estis sur la maldekstra flanko distranĉita per fajroŝtona rituala tranĉilo (Herodoto asertas, ke akraĵo estis el obsidiano, do vulkana vitro, kiun oni devis importi en Egiption el Etiopio, sed ĉiuj trovitaj tranĉiloj havas akraĵojn el fajroŝtono). Laŭ Herodoto estis homo, kiu distranĉis la korpon, post tiu ĉi faro rituale elpelita, ĉar oni konsideris homan korpon kiel sankta kaj ĝi estis malpermesite damaĝigi ĝin.

Poste oni forprenis la stomakon, la intestojn, la pulmon kaj la hepaton; tiuj ĉi organoj estis enbalzamigitaj memstare kaj metitaj en ujojn nomataj kanopoj. Tiuj ĉi estis ornamitaj de filoj de Horuso, kiuj gardis la internaĵojn: Imset (homa kapo) sur kanopo por hepato, Kebehsenuf (kapo de falko) sur kanopo por intestoj, Hapi (kapo de paviano) sur kanopo por pulmo kaj Duamutef (kapo de ŝakalo) sur kanopo por stomako. Tiu ĉi kutimo estiĝis ĉirkaŭ la jaro 2000 a. K., sed unue oni produktis kanopojn kun nur homaj kapoj; aspektojn de la filoj de Horuso oni ekuzi nur ĉirkaŭ la jaro 1500 a. K.. Proksimume ekde la jaro 1000 a. K. oni komencis enmeti la pakumitajn organojn reen en la mumion, sed la malplenaj kanopoj plu estis enmetitaj en kriptojn.

La koro estis lasita en la korpo, ĉar oni konsideris ĝin kiel la plej gravan organon. Oni kredis, ke la mortinto bezonos ĝin por juĝado en la alia mondo.

Sekigo de la korpo[redakti | redakti fonton]

Egipta mumio en Luvro, Parizo

La korpa kavaĵo estis poste lavita per palma vino, kies alta enhavo de alkoholo mortigis ĉiujn putrigemajn bakteriojn, kiuj intertempe komenciĝis reproduktiĝi. En la kavaĵon estis poste enmetita ankaŭ mirho kaj aliaj spicaĵoj, post kio la aperturo estis kunkudrita. La korpo estis ŝmirita per aromaj materioj kaj ĉirkaŭvolvita per natrono, kio estas natura salo; oni akiris ĝin el dezertaj lagoj proksime de Kairo. La mumio estis lasita en varmego dum tempo de 70 tagoj. Danke al sekigado per la natrono ĝi fariĝis pli elasta kaj pli simila al vivanta homo ol la korpoj sekigitaj en sablo.

Sur la kudrita tranĉo en la maldekstra parto de la korpo estis metita tabuleto el metalo aŭ vakso, kiu estis ornamita per okulo de Horuso (uĝato). Ĝi fermis simbole la tranĉon.

Pakumado de la korpo[redakti | redakti fonton]

Kiam la korpo estis sekigita, la mumio estis pakumita en tolajn bandaĝojn kaj volv-tolaĵojn. Por unu korpo estis uzitaj preskaŭ 20 tavoloj, kio estas ĉirkaŭ 375 m2; ju pli da tavoloj la mumio havis, des pli bone ĝi tenis la formon. La unuan tavolon kutime kreis mortotuko, poste oni kondukis zonojn de tolaĵo transverse ekde la dekstra ŝultro trans la kapo kaj ili nodiĝis sur la verto. La precizeco kaj la maniero de pakumado en la pasoj de jaroj tre ŝanĝiĝis, do laŭ la bandaĝoj eblas difini la aĝon de la mumio.

Inter la unuopajn tavolojn de la bandaĝoj estis verŝata varmega rezino, danke al kiu la bandaĝoj tenis pli bone. En la tezinbon oni ofte aldonis ankaŭ mirhon kaj incenson. La pakumado daŭris sume proksimume 15 tagojn, ĉar necesis ĉiam atendi, ke la rezino sekiĝu.

Por ke la mortinto estu ŝirmata en la postmorta vivo, estis inter la tavolojn de tolaĵo lokigataj ankaŭ magiaj amuletoj (preskaŭ kelke da centoj), kiuj ofte montris bestojn, kreskaĵojn aŭ partojn de la homa korpo. Sur difinitaj lokoj ili estis lokigitaj laŭ instrukcioj de libro de mortintoj. De tempo al tempo estis inter la bandaĝoj ankaŭ lokigitaj gemoj de la mortinto. Krom la amuletoj, estis surskribitaj sur la mumio kiel ŝirmo ankaŭ magiaj formuloj kaj tekstoj.

Estis uzataj krom aliaj tiuj ĉi amuletoj:

Ĉerkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭvolvite la mumio estis kutime enmetita en ĉerkon. Tiu en fruaj periodoj aspektis kiel ordinara neornamita ligna kesto. En la periodo de la meza imperio aperis kutimo (precipe ĉe la posedaĵhavantoj) uzi du ĉerkojn, eksteran kaj internan. Dum la periodo de la nova imperio ekzistis tipaj ĉerkoj en formo de mumio.

La aro da ĉerkoj konsistis sume el kvin partoj. La suba parto de la ekstera ĉerko estis la plej masiva kaj ĝi restis sur la tero; kovris ĝin la kovrilo de la ekstera ĉerko (ofte pentrita kaj orizita). Interne de la ekstera ĉerko troviĝis la interna ĉerko, denove dividita en la suban parton kaj la kovrilon. La mumio mem estis poste ŝirmita per ŝirmilo, produktita plimulte el malmola papero. El la malmola papero estis plimulte produktata ankaŭ la interna ĉerko, iam eĉ el unusola peco; ĉiokaze la mumio devis esti lokigita internen ankoraŭ antaŭe, ol la tolaĵo sekiĝis, kaj poste la ĉerko estis de malantaŭe ŝnurumita kiel korseto.

En malfruaj periodoj la produktado kaj la vendado de ĉerkoj fariĝis profitdona komerco kaj ilia supraĵo estis ornamita des pli komplike. Dum superregado de Romio fariĝis kutimo, ke sur la ĉerko estis pentrita la mortinto, kiu estis en ĝi sepultita.

Sarkofago[redakti | redakti fonton]

Sarkofagoj estis ĉerkoj produktitaj el ŝtono, en kiujn estis enmetitaj la mumioj de la plej signifaj personoj (ĝis la jaro 1380 a. K. sole de faraonoj), nome precipe tial, ke ili estis tre multekostaj kaj tre ege pezaj (en valoro de tunoj). En la traduko la vorto sarkofago signifas manĝanto de viando, ĉar grekoj kredis, ke la viando enmetita en ĝin pro efiko de la ĉirkaŭa ŝtono povas dissolvi.

De komence ankaŭ la sarkofagoj havis simplan ortangulan formon. Pli poste ili kutime estis reguligataj en rondigitan formon, kiu rememorigis en ili la metitajn mumiojn. Ankaŭ fariĝis kutimo haki en la ŝtonon la vizaĝon de mortinto kaj surflanke ornami la sarkofagon per magiaj simboloj kaj hieroglifoj.

Pro kaŭzo de la granda maso ili plimulte estis enmetataj en kripton kaj la korpoj estis enmetataj en ilin nur rekte surloke.

Masko[redakti | redakti fonton]

Masko de Tutanĥamon

Masko kovris la vizaĝon de la mumio; eventuale ĝi povis anstataŭigi ankaŭ la kapon, se ĝi damaĝiĝis. Ĉefe ĝi idealigis la mortinton kaj tial havis perfektajn trajtojn.

La plej riĉaj mortintoj havis maskojn riĉe ornamitajn; evidente ĉiuj faraonoj havis maskojn faritajn el pura oro kaj juveloj. La uzado de oro ligas al kulto de Dio de Suno. Malpli signifaj personoj ricevis maskojn el ligno aŭ el kartono (erigo de papero kaj tolo gluita per gipso aŭ per rezino). Tiu ĉi tipo de maskoj disvastiĝis precipe dum la periodo de superregado de Grekio kaj Romio.

La plej fama postmorta masko estas ora masko de Tutanĥamon.

Sepulto[redakti | redakti fonton]

Sepulto dependis de la socia stato de la mortinto. Se li estis sur malalta grado de socia ŝtupetaro, la mumio estis metita en simplan kripton aŭ en unu el niĉoj en pli granda kripto. Ĉerkoj de homoj en pli alta posteno estis ofte lokigataj en apartaj eksteraj ĉerkoj, kiuj estis ofte grandaj kaj ornamitaj. Plejaltrangaj homoj (faraonoj kaj altaj oficistoj) havis plejofte ŝtonan sarkofagon kaj propran, riĉe ornamitan kripton.

La grava ceremonio estis la t.n. malfermado de buŝo de la mumio, kiu konsistis en tio, ke pastro tuŝis la mumion aŭ la ĉerkon per aparta stangeto kun hoketo. Tio devis revivigi la konscion de la sepultato, por ke tiu povu en la postmorta vivo manĝi, trinki, paroli kaj spiri.

En la kripton estis krom la mumio ofte lokigataj ankaŭ objektoj, kiujn ĝi povus bezoni en la alia mondo: gemoj, vestaĵoj, manĝaĵon, meblaron kaj simile. Tutanĥamon estis trovita kun siaj ludiloj el infanaĝo. Gravaj estis figuretoj de la t.n. ŝabtioj, laboristoj, kiuj devis anstataŭ la mortinto labori sur ĉielaj kampoj por la dio Oziriso. Komence de la nova imperio sufiĉis ununura ŝabtio; ĉirkaŭ la jaro 1000 a. K. estis enmetitaj en la tombojn 401 laboristoj: unu por ĉiu tago en la jaro kaj 36 gardistoj kun vipoj.

Mumiigo de bestoj[redakti | redakti fonton]

Mumiigita kato (Luvro)

Egiptoj mumiigis ankaŭ bestojn. Tre zorgeme ili faris tion, kiam mortis hejma dorlotbesto. Bestmumioj troviĝas ankaŭ en kriptoj de homoj por akompani ilin en la postmortan vivon.

Sed plej ofte estis enbalzamigitaj sovaĝaj bestoj, ĉar egiptoj konsideris ilin kiel reprezentantoj aŭ mesaĝistoj de dioj. Tiel mumiigitaj bestoj estis ibiso, kato, falkoj, krokodiloj, bovinoj, sovaĝaj hundoj kaj ŝakaloj, kobroj, skaraboj kaj virbovoj, sed ankaŭ malgrandaj anseroj, sorikoj kaj fiŝoj.

La urbo Bubastiso estis dediĉita al Bastet, la diino de katoj. Tie oni enbalzamigis la katojn, pakumis kaj enmetis ilin en apartan katan tombejon.

Mumioj en Ameriko[redakti | redakti fonton]

Sudamerikaj mumioj[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj mumioj el anda regiono estas korpoj de fiŝkaptistoj el marbordo de hodiaŭa Ĉilio kaj Peruo; ili devenas el periodo ĉirkaŭ la jaro 3000 a. K.. La mortintoj tiam lasis sin sekigadi sur suno, dum kio estis ankaŭ forigataj visceroj. Mumiigadon poste praktikis plimulto da nacioj vivantaj sur teritorio de nuntempaj ŝtatoj de Kolumbio, Ekvadoro, Ĉilio kaj Peruo, aŭ tio estis helpe de sekigado sur suno en ebenejoj aŭ helpe de frosto en altaj situoj de Andoj. Iam ankaŭ estis uzata balzamado helpe de oleo kaj sekigado en fulmo.

Nazca-mumio en Chauchilla, Peruo

La plej konataj kulturoj, kiuj praktikis mumiigadon en tiu ĉi regiono, estis inkaoj, ĥimoj, kulturo de Chancay, kulturo de Mochica kaj pluaj. Inkaoj, kiuj antaŭ la veno de eŭropanoj en la jaro 1532 priregis plimulton de anda teritorio, kredis, ke iliaj mortintaj regantoj fariĝas dioj. Same ili ankaŭ kutimis oferi infanojn kaj lokigi ilin sur montopintoj; tie estis la korpoj de infanoj konservitaj danke al tre malvarma kaj seka klimato.

Indianoj el tribo Jivaro, kiuj priloĝis ĉirkaŭaĵon de fluo de Amazono, lasis sekigi la kapojn de siaj mortigitaj malamikoj. La mortintojn mumiigis ankaŭ aztekoj.

Nordamerikaj mumioj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova (sed malmulte konservita) amerika mumio estis trovita en Spirit Cave en Nevado en la jaro 1940. Radiokarbona metodo malkovris, ke tiu ĉi korpo devenas el periodo ĉirkaŭ la jaro 7400 a. K.. Aliaj malnovaj mumioj - el la 1-a jarcento a.K. - devenas el la regiono de Kentucky. Plimulto da nordamerikaj mumioj estis trovita en kavernoj, ekzemple korpoj de navahoj en Arizono. La malvarmaj vintroj sur Alasko ebligis, ke konserviĝis korpoj de inuitoj. Male, la loĝantoj de la Aleutaj insuloj lokigis siajn mortintojn en varmegajn vulkanajn kavaĵojn por sekigado.

Gronlandaj mumioj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1972 estis malkovritaj ok rimarkinde konservitaj mumioj en forlasita inuita vilaĝo Qilakitsoq en Gronlando. Temis pri korpoj de sesmonata infano, de kvarjara knabo kaj de ses diversaĝaj virinoj. Tiuj ĉi mumioj devenis el periodo ĉirkaŭ la jaro 1475. Ili estis nature konservitaj danke al temperaturoj sub 0 °C kaj arktaj ventoj, kiuj blovis sub la rokpendaĵo, kie la korpoj estis trovitaj.

Mumioj en Azio[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj mumioj[redakti | redakti fonton]

Jingzhou, Ĉinaj mumioj

La plej fama ĉina mumio estas pastrino Dej. Ŝi estis trovita en grandega sepultejo de dinastio Chan, kiun malkovris laboristoj dum konstruado de kontraŭaviadila ŝirmejo proksime de urbo Ĉang-ŝal kaj ĝi estas unu el la plej konservitaj korpoj, kiu estis kiam trovita. Pastrino Dej mortis en periodo inter la jaroj 178 a. K. kaj 145 a. K. kaj ŝi estis balzamita per impregnado en bano el saloj de hidrargo. Ŝia haŭto estas elasta kaj fajna kaj ŝiaj haroj kaj internaj organoj estas nedifektitaj.

Alia rimarkinda malkovro estis farita en ĉina aŭtonoma oblasto Ŝinĝjango. En oblasto de Tarima baseno tie estis trovitaj korpoj devenantaj el la unua kaj la dua jarmiloj antaŭ Kristo. El genetika vidpunkto tiuj ĉi mumioj havas hindoeŭropan devenon, kio signas eblecon de frua kontakto de okcidentaj kaj orientaj kulturoj.

Japanaj mumioj[redakti | redakti fonton]

En Japanio dediĉis sin al mumiigado kelkaj budhismaj pastroj kiel al tradicia metio. La morta korpo de pastro sekiĝis en fumo de grandaj kandeloj kaj ĝi estis lokigita en templon, kie ĝi estis adorata kvazaŭ statuo. La pastroj, kiuj lasis sin tiel ĉi mumiigi, estis nomataj Nikuŝin-bucu, kio signifas "enkorpigita budho".

Aliaj aziaj mumioj[redakti | redakti fonton]

La mumiigadon praktikis ankaŭ aliaj loĝantoj de Azio. Ekzemple tribo de danioj loĝantaj en Indonezio en valo Baliem tie mumiigis siajn antaŭulojn.

Mumioj en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Sicilaj mumioj[redakti | redakti fonton]

En katakomboj sub la katolika insulo en urbo Palermo troviĝas proksimume 6000 mumioj, kiuj estis inter la jaroj 1599 kaj 1920 balzamitaj de tieaj monaĥoj el ordeno de kapucenoj. De komence estis mumiigitaj sole monaĥoj, pli poste ankaŭ palermaj kuracistoj, juristoj kaj aliaj riĉaj homoj.

La plej malnova mumio apartenas al abato de nomo Silvestre da Gubbio. Lia korpo estis senigita de fluidaĵoj sur ŝtonargilaj tuboj, sekigita sur la suno kaj ekspozicionte ankoraŭ lavita per vina vinagro, envolvita en pajlon kaj aromajn herbojn kaj vestita. Iom post iom la tekniko de balzamado pliboniĝis kaj en la 19-a jarcento estis evoluigita maniero, kiu konsistis en saturado de la haŭto per arseniko aŭ per magnezia lakto. Danke al ĝi la haŭto estis pli fajna kaj ĝi pli aspektigis la haŭton de vivanta homo.

La loĝantoj de Palermo konsideris mumiojn neniel esceptaj kaj ili ofte vizitadis siajn mortintajn antaŭulojn. Hodiaŭ la katakomboj estas elserĉata turisma destinejo. La monaĥoj jam ne mumiigas, ili sole zorgas pri tio, por ke ili konservu la ekspoziciatajn korpojn en bona stato.

Kiel la lasta estis balzamita Rosalia Lombardo, kiu mortis kiel dujara en la jaro 1920. Ŝia korpo restis rimarkinde konservita per procedo, kiu inventis ŝia patro-kuracisto.

Mumioj el marĉoj[redakti | redakti fonton]

En Granda Britio, Irlando, Germanio, Nederlando, Svedio kaj Danio estis trovitaj multaj korpoj en torfejoj. Eblas envicigi ilin en periodon ekde malfrua ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 500 a. K.) ĝis la malfrua romia periodo (ĉirkaŭ la jaro 400). Ĉiuj ĉi mortaj korpoj evidente devenas el la sama kulturo; homoj, al kiuj ili apartenis, estis mortigitaj sur seka lando en vintra periodo, verŝajne kiel ofero dum religia ceremonio.

La korpa ujo en marĉo povas konserviĝi danke al malvarmo, acideco de la akvo kaj neĉeesto de oksigeno (kaj nome ankaŭ neĉeesto de putrigemaj bakterioj). La skeleto en la paso de jaroj kutime disfalos, sed la haŭto per natura maniero impregnas sin kaj la visceroj restas nedifektitaj. Kelkokaze laŭ la enhavo de stomako eblas eĉ difini, kion la mortinto manĝis lastfoje.

Inter la plej konataj korpoj trovitaj en la marĉoj apartenas la viroj de Lindow kaj Grauballe, la virino el la Huldresa marĉo kaj aliaj.

Ötzi[redakti | redakti fonton]

La plej fama natura mumio estas glaciviro Ötzi, kiu frostmortis en la Alpoj apud la landlimo de Aŭstrio kaj Italio ĉirkaŭ la jaro 3300 a.K.. Pase de la tempo la korpon englutis glacimonto kaj malkovris lin nur ŝtormo en marto de la jaro 1991. Du germanaj montogrimpantoj malkovris Ötzi-on la 19-an de septembro 1991; komune kun li estis trovitaj pli ol 70 personaj objektoj.

Ĉeĥaj mumioj[redakti | redakti fonton]

Klatovy[redakti | redakti fonton]

En spaco sub jezuita preĝejo de Nemakulita koncipo de Virgulino Mario kaj sankta Ignaco en Klatovy estis metataj korpoj de ordenaj fratoj en nigraj sutanoj kaj nobelaj klerikaluloj de la ordeno en belegaj vestoj. La unua notita sepulto ĉi tie okazis en la jaro 1674, lasta en la jaro 1784, kiam imperiestro Jozefo la 2-a malpermesis sepultadon en preĝejoj.

Maniero de mumiigo, kiun la jezuitoj en Klatovy uzadis, estas monda raraĵo. La korpoj estis metataj sur lupola submetaĵo, kiu kaŭzis antiseptike, kaj tie ili estis ĉirkaŭblovataj per seka aero, kiu fluis en ĉelon tra inĝenia sistemo de aerumigaj kanaloj en kavaj kolonoj de navo de la preĝejo. La korpoj hodiaŭ pezas ĉirkaŭ 8–10 kg.

La sistemo de aerumigado estis difektita dum alikonstruo de la preĝejo en la jaro 1937. Plimulto da mumioj tial rapide subiĝis al pereo kaj ili devis en ĉi tiea tombejo enterigitaj. Al putriĝo eskapis proksimume 40 mumiigitaj korpoj, kiuj estas nuntempe ekspoziciataj en ĉerkoj kun vitraj kovriloj.

Brno[redakti | redakti fonton]

En Brno troviĝas kapucena kripto kun mumioj sub Preĝejo de trovo de sankta Kruco. La kripto estis konstruita en duono de la 18-a jarcento kaj ties aŭtoreco estas alskribata al konstruisto Mořic Grimm. Konvena geologia konsisto de grundo komune kun inĝenia sistemo de aeraj trablovejoj ebligis la sekigon kaj sekvan konservon de sepultitaj korpoj. Mortintoj estis ĉi tie metataj ĝis la jaro 1787.

El devenaj eble 150 korpoj de kapucenoj ĝis hodiaŭa tempo konserviĝis 24. Ĉiuj estis sepultitaj rekte sur tero, vestitaj en ordenaj sutanoj. Sub iliaj kapoj estis metataj du brikoj.

Ĉi tie estis sepultitaj ankaŭ 50 favoruloj de kapucena ordeno. La plej signifa el ili estas fama aventuremulo Francisko alodo Trenck, por kiu estis eĉ konstruita propra ĉambro. Pluaj mumioj estas Jakub Kuneš el Rosenthal, urba konsilanto, grafo Jan Vilém Zinsendorf, generalo kaj komandanto de Špilberk, arkitekto Mořic Grimm kaj pluaj.

En la kripto estas sur unu muro skribaĵo:

"Kio estas Vi, estis ankaŭ ni, kio estas ni, estos ankaŭ Vi."

Vamberk / Broumov[redakti | redakti fonton]

Sume 34 mumioj devenantaj el la 17-a kaj la 18-a jarcento estis metitaj en malfermitaj ĉerkoj en kripto de preĝejo de sankta Prokopo en Vamberk. En la jaro 2000 ili estis por tempo de riparo translokigitaj en monaĥejon en Broumov.

Mumioj sur Tenerifo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1770 estis sur Tenerifo, unu el Kanariaj insuloj, malkovrita vulkana agado kun miloj da guanĉaj mumioj, praloĝantoj de la insulo. Ilia balzamada tekniko estis tre simila al la egipta: ili forigis el la korpo viscerojn, ili plenigis ĝin per herboj kaj sekigis en fumo. Sed ĝis hodiaŭa tempo konserviĝis sole kelke da mumioj de guanĉoj, ĉar ili estis en pasinteco erigitaj kaj vendataj kiel medikamentoj.

Mumioj en filmo[redakti | redakti fonton]

Dum la 20-a jarcento mumioj kaj iliaj malbenoj fariĝis ŝatata parto de hororaj filmoj. La plej malnova el ili estas filmo Mumio el la jaro 1932 kun Boris Karloff en rolo de Imhotepo. La filmo ĝisatendis du refilmigojn, unu en la jaro 1959 kun Christopher Lee (vidu Mumio) kaj la alia en la jaro 1999 (vidu Mumio). Sed revivigitaj mumioj aperas ankaŭ en multaj aliaj filmoj. La ŝatateco de tiu ĉi temo verŝajne fontas el populareco de onidira malbeno de kripto de Tutanĥamono.

Famaj mumioj[redakti | redakti fonton]

Egiptaj mumioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj mumioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.