Navo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefa navo
La flankaj navoj de trinava preĝejo
Transepto aŭ transversa navo

Navo estas la interna spaco de oblonga tegmentohava konstruaĵo. La esenca avantaĝo de tiu konstruformo estas la ebleco kovri grandajn konstruaĵojn sen tro kompliki la konstruadon de la tegmento. Tial navojn vaste uzis helenaj, pra-egiptaj, romiaj kaj mezepokaj arkitektoj. Sed ankaŭ en la arkitekturo de la moderna epoko troveblas konstruaĵoj, kiuj estas dispartigitaj je navoj, ekzemple stacidomoj, fabrikoj kaj bazarejoj. Unu el la supozoj pri la deveno de la vorto konsideras la similecon kun inversigita ŝipo (latine: navis). Se la portantaj konstrueroj de la tegmento estas videblaj, la volbita plafono de preĝeja navo fakte ofte similas al la interno de tradicia ligna ŝipo. Supozeblas eĉ pli frua origino: en la pragreka lingvo naos signifas "loĝejo de la dioj" (nocio uzata por la interna spaco de templo) dum alia skribo-variaĵo estas naus, tio estas ŝipo. La nocio gravas speciale, se oni parolas pri historiaj (precipe kristanaj) preĝejoj. Tie la navo estas tiu spaco, kiu etendiĝas de la enirejo ĝis la korusejo, inter du paralelaj murojkolonaroj.

Ĉefa, flankaj kaj transversa navoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa navomeza navo estas kutime la plej larĝa parto de krucoforma preĝejo kaj destinita por la vizitantoj de la diservo. Ĉambroj aŭ galerioj flanke aldonitaj al la ĉefa navo nomiĝas flankaj navoj. Kolonoj kaj /aŭ arkoj apartigas la flankajn navojn de la ĉefa. Se mankas flankaj navoj apud la ĉefa navo, temas pri ununava preĝejo. Ekzistas preĝejoj kun aldone du aŭ kvar flankaj navoj, do kun entute tri aŭ kvin navoj. La ĉefa plus (se ili ekzistas) la flankaj navoj, vidate kiel tutaĵo, nomiĝas laŭlonga navaĵo. Se la ĉefa kaj la flankaj navoj havas la saman altecon la preĝejon oni nomas halopreĝejo.

Aldone povas ekzisti transepto, tio estas transversa(j) navo(j). Tiukaze la navoj kaj la korusejo kune formas krucon. La spaco kie sin renkontas la ĉefa navo kaj la transepto estas nomata navokruciĝo.

Se eblas laŭ la grundo la navoj estas kutime konstruitaj en okcidenta-orienta direkto kaj la korusejo je orienta direkto, kiel simbolo de la nova suno, t.e. la resurekto de Kristo. La duonronda finaĵo post la korusejo nomiĝas absido.

Laŭlonga navaro[redakti | redakti fonton]

Laŭlonga navaro
Tri navoj en la monaĥopreĝejo Sankta Lambreĥto en Aŭstrujo

La laŭlonga navaro, foje ankaŭ laŭlonga navo estas la konstruero de tradicia preĝejo en okcidenta Eŭropo, kiu laŭ origina funkcio enprenis la laikojn de paroĥo dum la diservo. Maloftis la uzado de la lastaj naveroj de la laŭlonga navaro por starigo de ĥorseĝaro por la restado de la monaĥoj.

La laŭlonga navaro kutime staras sur plano de plejofte longetenda rektangulo. Ĝia skemo (jen transversa sekcaĵo) konsistas el unu, tri aŭ kvin navoj. Je pluraj navoj ĉefa navo havas ambaŭflanke flankajn navojn.

La laŭlonga navaro ofte komenciĝas je sia okcidenta fasado, kiu en la mezepoko ofte estis aparte zorgeme fasonita tre artisme, kaj la en ĝi troviĝanta portalo. Se la preĝejo havas anstataŭ la fasado portalan antaŭkonstruaĵon aŭ okcidentan alkonstruaĵon kun turoj aŭ turetoj, la laŭlonga navaro komenciĝas nur malantaŭ tiuj ĉi partoj de la konstruaĵo per sia okcidenta muro kaj la portalo troviĝanta en tiu ĉi. La laŭlonga navaro etendiĝas ekde tie trans ĉiuj naveroj ĝis la orkcidenta muro de la transversa navo kaj la en ĝi malfermiĝanta navokruciĝo. Se al la preĝejo mankas transversa navo, la laŭlonga navo etendiĝas ĝis la ĥorejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj / literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rolf Toman (eldoninto): Die Kunst der Romanik. Architektur, Skulptur, Malerei. = Romanik. Fotografien von Achim Bednorz. Könemann, Königswinter 2004, ISBN 3-8331-1039-2, pj. 20–30.
  • Kleines Wörterbuch der Architektur (= Universal-Bibliothek 9360). 12-a eldono. Phillipp Reclam jun., Stutgarto 2008, ISBN 978-3-15-009360-3, p. 78.