Vamberk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vamberk
germane Wamberg
urbo
Placo de Hus
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vamberk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Administra municipo Rychnov nad Kněžnou
Historia regiono Bohemio
Situo Vamberk
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 03″ N 16° 17′ 27″ O / 50.11750 °N, 16.29083 °O / 50.11750; 16.29083 (mapo)
Areo 21,03 km² (2 103 ha)
Loĝantaro 4 607 (2023)
Denseco 219,07 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1341
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 517 54
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0524
NUTS 5 CZ0524 576883
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vamberk
Retpaĝo: www.vamberk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vamberk (germane Wamberg) estas kvinmila urbo en Ĉeĥio situanta sur montarpiedo de Orlica montaro kun trafluanta montara rivereto Zdobnice. Vivas ĉi tie 4 607 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jahodov, Rychnov nad Kněžnou, Potštejn, Lupenice, Rybná nad Zdobnicí, Záměl, Záchlumí kaj Doudleby nad Orlicí.

La katastro de la urbo estas metita ekde supermara alteco 287 m (ĉe kunfluejo de Zdobnice kun Divoká Orlice) ĝis supermara alteco 603 m ĉe Litický Chlum. Turisman situon de Vamberk eblas plej bone ekkoni el sorĉa suprejo de kabano Na Vyhlídce (475 m), de kie eblas observi la tutan zonon de Orlica montaro kaj dum bona videbleco eblas ekvidi eĉ montojn Kunětická hora, SněžkaKrálický Sněžník.

La plej malnovaj tradicioj de la urbo estas teksindustrio, kamenfarado, produktado de fumaĵitaĵoj kaj ĉefe puntofarado. En 1938 aliĝis ankaŭ maŝinindustrio, kiu nun sukcesas plej bone.

La punto de Vamberk, pli precize dirite la plektita punto de Vamberk estas nocio nedisegeble kunigita kun la nomo de la urbo. Dekomence hejma produktado eluzanta lokaj popolaj fontoj kaj teknikoj estis laŭ tradicio renovigita en la unua duono de la 17-a jarcento per flandraj influoj importitaj dum la tridekjara milito de Magdalena Grambová, nova posedantino de vamberka sinjorujo.

Kulminon de manufaktura produktado de la puntoj el Vamberk eblas datigi en la 18-an jarcenton, kiam la puntofarado fariĝis unu el ĉefaj manieroj de vivtenado de granda parto de la loĝantaro de cismontarejo de Orlica montaro.

Nuntempe estas garanto de alta nivelo de puntofarado entrepreno Vamberecká krajka Vamberk prezentita sian markon VKV en pluraj ekspozicioj kaj grandfoiroj de la mondo. Grandan sukceson ĝi akiris en EXPO 58 en Bruselo kaj same sukcesa estis ankaŭ pertopreno en EXPO 67 en Montrealo.

Unika ekspozicio de la historio kaj nuntempo de la puntofarado estas metita en vamberka muzeo de puntoj. La puntofarado estas tiel kunigita kun Vamberk, ke en la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo eblas malfacile trvi familion, en kiu almenaŭ iu ne dediĉas sin hejme el iliaj familianoj al puntofarado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 049
18804 009
18904 146
19004 353
19105 159
19214 562
JaroLoĝantoj
19304 586
19504 057
19614 382
19704 744
19805 183
19914 995
JaroLoĝantoj
20014 815
20144 594
20164 581
20174 595
20184 536
20194 532
JaroLoĝantoj
20204 567
20214 480
20224 530
20234 607

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Vamberk naskiĝis Rudolf Horský.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala urba retpaĝaro