Podůlší
| Podůlší | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Podůlší | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
| Distrikto | Distrikto Jičín | ||
| Administra municipo | Jičín | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Pejzaĝa regiono | Bohemia Paradizo | ||
| Situo | Podůlší | ||
| - alteco | 345 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°28′29″N 15°20′31″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.47472 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.47472°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 1,37 km² (137 ha) | ||
| Loĝantaro | 245 (03.07.2006) | ||
| Denseco | 178,83 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1399 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 506 01 | ||
| NUTS 3 | CZ052 | ||
| NUTS 4 | CZ0522 | ||
| NUTS 5 | CZ0522 573345 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: www.moa-jc.cz | |||
Podůlší estas municipo troviĝanta en Ĉeĥa paradizo en distrikto Jičín. Al la 3-a de julio 2006 ĉi tie vivis 245 loĝantoj.
Historio [redakti]
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la 3-a de septembro 1399, kiam Detřich z Podůlší vendis sian korton kaj la tutan vilaĝon Podůlší al Kuneš ze Sukorady (apud Hořice) kontraŭ 125 sesdekoj da groŝoj. Ĉirkaŭ la jaro 1500 bradan senjorujon akiris Mikuláš Trčka el Lípa kaj Vlašim, kiu aligis ĝin al senjorujo Veliš. En 1606 liaj sekvantoj vendis ĝin al Jindřich Matyáš Thurn, sed urbon Jičín kaj kelke da ĉirkaŭaj vilaĝoj inkluzive de Podůlší ili aligis al senjorujo Kumburk. La devenaj konstruaĵoj estis sole en malsupra parto de la vilaĝo. La supra parto estiĝadis nur en la jaroj 1756 - 1788. Nova ŝoseo el Jičín ĝis Turnov estis konstruita en la jaroj 1832 - 1838.
La 1-an de julio 1960 estis al Podůlší aligitaj vilaĝoj Brada-Rybníček, Dílce, Jinolice kaj Kbelnice. Tiu ĉi grupiĝo eltenis ĝis la 24-a de novembro 1990, kiam la vilaĝoj denove memstariĝis.
Situo [redakti]
La municipo troviĝas sur la orienta flanko de monteto Brada, en supermara alteco ĉirkaŭ 345 metroj, proksimume 4 km norde de la distrikta urbo Jičín, sur ŝoseo el Jičín ĝis Turnov, kiu apartigas la municipon en du partojn - Hoření kaj Dolení Podůlší. Sudoriente de Dolení Podůlší estas solejo Luňáček, kie antaŭ konstruo de la ova ŝoseo ĝis Turnov estadis ĉe malnova veturigista vojo postgastejo.
Naskiĝintoj [redakti]
- Josef Vinklář - aktoro