Groŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Groŝa monero stampata en Bologna, Italio, en la 15a jarcento.

Groŝo estas malgranda arĝenta monero eldonita kaj eldonata de nombro da landoj. Iam historie ĝi valoris egale al inter kelkaj kaj dozeno da denaroj.

Historiaj groŝoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis stampata ekde la Mezepoko en la jenaj ŝtatoj:

Poste, la tradicion de groŝoj forlasis la plej multo da landoj dum aliaj daŭrigis stampi nur monerojn malpli grandajn ol la originala groŝo. En Pollando ekde 1526 tiuj inkluzivis la monerojn, 1/2 groŝo, 1 groŝo, 1,5 groŝo, 2 groŝoj, 3 groŝoj, 4 groŝoj kaj 6 groŝoj. Ilia pezeco grade faladis ĝis 1,8 gramoj da arĝento kaj de 1752 oni ilin anstataŭigis per kupraj moneroj laŭ la sama nomo.

Nun-epokaj groŝoj[redakti | redakti fonton]

Modern-epoke la nomon, groŝo, adoptis du valutoj:

Slanga uzo de la vorto groŝo[redakti | redakti fonton]

En Okcidenta Ukrainio groŝ ankoraŭ estas slanga termino por la kopiyka, 1/100 parto de Hryvnia. la Ukrainia vorto por mono, hroshi, ankaŭ finfine devenas de tiu termino. Simile, en Germanio Groschen restis slanga termino por la 10 pfeniga monero, do 1/10 parto da Deutsche Mark (germana marko). La vorto ekspopulariĝas kun la enkonduko de la eŭro, kvankam oni ankoraŭ povas aŭdi ĝin foj-foje, pecipe de la pli maljunaj homoj.

Groŝoj en Esperanta literaturo[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri groŝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. 
  • Citaĵo
     Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. 
  • Citaĵo
     Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras. 
  • Citaĵo
     Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. 
  • Citaĵo
     Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]