Hostinné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hostinné
germane: Arnau
urbo
Arnau-2009-05-08-StredniASeverniCastZapadniStranyNamesti.JPG
Placo kun urbodomo kun gigantuloj
Flag of Hostinne.svg
Flago
Hostinné.svg
Blazono
Oficiala nomo: Hostinné
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Vrchlabí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Riveroj Elbo, Čistá
Situo Hostinné
 - alteco 351 m s. m.
 - koordinatoj 50°32′28″N 15°43′24″E  /  50.54111°N, 15.72333°O / 50.54111; 15.72333 (Hostinné)
Areo 8,06 km² (806 ha)
Loĝantaro 4 773 (03.07.2006)
Denseco 592,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 543 71
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0525
NUTS 5 CZ0525 579297
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hostinné
Retpaĝo: www.hostinne.info
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Hostinné estas urbo troviĝanta proksimume 18 km okcidente de distrikta urbo Trutnov. En ties senpera proksimeco elstaras pentrindaj montetoj de krkonoŝa cismontaro. La urbo situas sur kunfluejo de rivero Elbo kun rivereto Čistá. Nuntempe ĝi havas ĉirkaŭ 5000 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hostinné apartenas inter la plej malnovajn urbojn troviĝantaj sur montarpiedo de la plej alta ĉeĥa montaro. La urbo estis fondita dum regado de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a dum koloniigado de la supra fluo de rivero Elbo. Tion pruvas ankaŭ ovala periferio, en kiu estis konstruita regula kvadrata urboplaco, el kiu poste elkuris en anguloj du paralelaj okcident-orientaj stratoj. Tiu ĉi maniero de konstruado estas tipa ĝuste por periodo de la regado de tiu ĉi ĉeĥa reganto. La urbo estis origine fortikigita per ligna palisado kaj pli poste per ŝtona remparo de silezia tipo kun akva fosaĵo. La remparo estis trabatita per du ĉefpordegoj kaj per du elirportaloj, kiuj konserviĝis en sia mezepoka aspekto ĝis hodiaŭ.

La unua skribmencio devenas jam el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1270. Temas pri registro en libro de konceptoj de reĝaj dokumentoj en konekso kujn disputo rilata al konsekro de ĉi tiea preĝejo. La unuaj posedantoj de la urbo estis ĉeĥaj reĝoj. En 1316 la urbo estis de reĝo Johano de Luksemburgo lombardita al Půt z Turgovy, kiu ankaŭ pli poste fariĝis ties posedanto. Dum la periodo de husanaj militoj la urbo estis tenita de Krušinidoj el Lichtenburk, kij staris sur flanko de imperiestro Sigismondo. Tial ankaŭ ĉeĥa armeestro Jan Žižka en 1424 eksieĝis la urbon kaj konkeris. Sed la urbo post multaj atakoj ne estis okupita kaj Žižka-anoj formarŝis. La urbo atingis la plej grandan prosperon dum regado de senjoroj el Valdštejn en la jaroj 1521 - 1634. Precipe poste post incendio en 1610, kiam la urbo en la praktiko plene forbrulis. Tiutempe estis en la urbon invitita eminenta itala konstruisto Carlo Valmani, kiu persone gvidis renesancajn rekonstruojn de ĉiuj signifaj konstruaĵoj de la urbo. En la historion de la urbo poste plu enskribiĝis eĉ familioj de grandaj nomoj kiel Lamboy-idoj, Kinský-idoj, Šlik-idoj kaj lasta familio proprumanta senjorujon Hostinné estis ĉeĥa familio de nomo Deym-idoj.

La historia kerno de la urbo donas spite al multaj incendioj kaj inundoj, per kiuj la urbo estis en la pasinteco trafita, la tutan vicon de interesaj vidoj. La plej valora memorigaĵo estas dekana templo La plej sankta Triunuo kun 53 m alta turo. La templo estis fondita kiel frue gotika ĉirkaŭ la jaro 1270. La centrejo de la urbo estas kreita per kvadrata placo, ĉirkaŭita de urbanaj domoj kun arkadoj el la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Sur ties okcidenta flanko estas lokigita konstruaĵo de renesanca urbodomo. Temas pri konstruaĵo el la jaro 1525, renesance alikonstruita en 1591. En 1779 estis en la turo instalitaj horloĝoj. En anguloj de la turo staras du gigantoj vestitaj laŭ romia armilstilo. Meze de la placo troviĝas frue baroka Mariana kolono, kiun lasis konstrui en 1678 Sibylla Lamboy el Bemelberg kiel ŝirmon de la urbo kontraŭ pestkontaĝo. La kolono estas en la etaĝo ornamita per ses statuoj de sanktuloj kaj orizitaj signoj de familio Lamboy-idoj.

Sur la orienta periferio troviĝas areo de eksa monaĥejo de franciskanoj kun baroka preĝejo. Temas pri unika dunava konstruaĵo, kiu estas per sia maniero mezeŭroka raraĵo. Nuntempe estas en la areo de la monaĥejo lokigita Galerio de antikva arto kun unika kolektaro de kopioj de antikvaj statuoj.

Hostinné kun gigantuloj

Industrio[redakti | redakti fonton]

Hostinné estas konata pro sia longjara tradicio de produktado kaj prilaborado de papero. La unua paperfabriko ĉi tie estis fondita de fratoj Kiesling-oj en la jaro 1835 en konstruaĵo de eksa kastelo. Je tri jaroj pli poste akiris ĝin per aĉeto paperisto František Lorenz, kiu kuniĝis kun nove venintaj fakuloj en tereno de produktado de papero - Julius Eichmann kaj Gustav Lorenz - kaj komune ili poste kreis modernan kaj prosperantan entreprenon. Julius Eichmann pli poste memstariĝis kaj fondis propran paperfabrikon en suba parto de la urbo, kiu poste fariĝis bazo por konstruado de hodiaŭa moderna entrepreno de Krkonoŝa paperfabriko. Nuntempe en la urbo kaj ties proksima ĉirkaŭaĵo estas evoluinta precipe paperindustrio, teksindustrio kaj lignoprilaboranta industrio.

Hostinné hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La urbo kaj ties avantaĝa situo kreas bonajn kondiĉojn por praktiki vintrajn kaj somerajn sportojn kaj refreŝigado. Deklivoj de cismontaro de Karkonoŝo proponas optimalajn kondiĉojn por piedturismo kaj cikloturismo kuj belaj panoramoj al la plej grandaj montoj de la montaro.