Monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Monaĥejo (aŭ monakejo) estas distrikto separita de la ekstera mondo, kiu estas destinita por vivo kaj kulto de monaĥoj. Ĉar monaĥoj parte vivas disigite laŭ seksoj, oni parolas pri monaĥejoj kaj monaĥinejoj.

Geografia disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

En la nekristanaj religioj klostroj disvastiĝis precipe en budhismo kaj en la tibeta lamaismo, sed eblas renkonti ilin ankaŭ en ĉina taoismo en la islama mistiko kaj en judismo. Ankaŭ la aztekaj pastroj en pra-Meksikio vivis en monaĥejosimilaj distriktoj.


Monaĥejoj en budhismo[redakti | redakti fonton]

La budhismaj monaĥejoj ekestis kiel restadejo dum la pluvoperiodo. En la komenca tempo del abudhismo la monaĥoj ĉiam estis migrantaj - same kiel la kredofondinto Budho vivis en ĉiama migrado ĝis sia vivofino. Unue la laikaj kredantoj donacis terenon por ebligi al la monaĥoj starigi tie siajn portempajn restadejojn. Pli poste ili donacis firmajn ejojn. Dum paso de jarcentoj kelkaj monaĥoj komencis loĝi daŭre tie, precipe dum budhismo disvastiĝis en malpli varmaj klimataj zonoj.


Monaĥejoj en kristanismo[redakti | redakti fonton]

En la sfero de la kristanaj religioj oni povas distingi precipe inter klostroj de la ortodoksa (orienta) kaj roma (okcidenta) eklezioj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]