Klostro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klostro de la Monto Sankta Mikaelo

Klostro (klaŭstro, ambito, ĉirkaŭarkaĵo, ĉirkaŭkorta peristilo/galerio, klostra galerio) estas kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo, ks (PIV 2005). Ĝi havas muron ĉe la ekstera flanko kaj kolonaronfenestraron ĉe la interna flanko. Foje oni nomas ankaŭ klostro monaĥejon kun tia promenejo.

Etimologio [redakti]

La vorto klostro devenas de la latina "claustrum"=fermita ejo).

Enklostrigi signifas enirigi en monaĥ(in)ejon Klostrofobioklaŭstrofobio estas timo de malvasta aŭ ferma spaco.

Arkitekturo [redakti]

Meze de la klostro troviĝas ofte akvofonto.

Eŭropaj monaĥejoj havas kutime nur unu klostron. En Latin-Ameriko urbomonaĥejoj havas ofte multajn klostrojn. Tiu strukturo spegulas malsimplan, urbecan strukturon de la latinamerika urboklostro.

Kune kun la interna korto, klostroj foje utilis kiel tombejoj.