Malsupra Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malsupra Aŭstrio
(germane: Niederösterreich)
Flago Blazono
Flago de Malsupra Aŭstrio Blazono de Malsupra Aŭstrio
Baza faktoj
Ĉefurbo St. Pölten
Plej granda urbo St. Pölten
Himno Oh Heimat, dich zu lieben
ISO 3166-2 AT-3
Mallongigo
TTT-paĝo http://www.noe.gv.at/
Mapo: Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio
Mapo: Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio
Politiko
landestro Erwin Pröll
Reganta partioj ÖVP, SPÖ kaj FPÖ
(laborinterkonsento inter
ÖVP und SPÖ)
Landa parlamento
(56 Mandatoj)
ÖVP 31
SPÖ 15
FPÖ 6
Verduloj 4
Lasta balotado 9-a de marto 2008
Sekva balotado 2013
Loĝantaro
Loĝantoj 1.608.590
(provizore por dua kvarono de 2010)
Loĝdenso 84 enloĝantoj/km²
Geografio
Areo 19.177,78 km²
Amplekso 178 km (Nord-Sude)
196 km (Okcident-Oriente)
Plej alta punkto 2.076 m (Schneeberg)
Plej malalta punkto 139 m (komuno Berg)
Administracia subdivido
Distriktoj 4 statutaj urboj
21 distriktoj
Tribunaldistriktoj 32
Komunoj 573
— el ili urboj 75
— el ili bazarkomunoj 326
Mapo: Disktriktoj en Malsupra Aŭstrio
Mapo: Disktriktoj en Malsupra Aŭstrio
v  d  r
Information icon.svg

Malsupra Aŭstrio (germane Niederösterreich [Nideresterajĥ]) estas federacia lando en Aŭstrio. St. Pölten estas la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio. Laŭ areo Malsupra Aŭstrio estas la plej granda kaj laŭ nombro de loĝantoj la due plej granda federacia lando de Aŭstrio. Malsupra Aŭstrio havas limojn al Slovakio, Ĉeĥio kaj al la aŭstraj federaciaj landoj Supra Aŭstrio, Stirio, Burgenland kaj Vieno.

Vieno, kiu estas memstara federacia lando de Aŭstria ekde 1922, estis la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio ĝis 1986. Post plebiscito St. Pölten fariĝis la ĉefurbo ekde 1986 (Alia kandidatoj estis Baden, Krems kaj Wiener Neustadt). Malgraŭe, la regado kaj la administracio de Malsupra Aŭstria loĝigis en Vieno ĝis la transloĝigo en 1996.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malsupra Aŭstrio dividiĝas en kvar partoj:

Inter la federaciaj landoj de Aŭstrio, Malsupra Aŭstrio havas la plej longan limon al alia landoj. La limoj al Ĉeĥio kaj al Slovakio rezultas sume en 414 km longa limo.

Montoj[redakti | redakti fonton]

Montpasejoj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ montpasejoj estas partoj de la limo al Stirio.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Malsupra Aŭstria senakviĝas preskaŭ tute al Danubo. La sola rivero ne senakviĝas al Danubo estas Lainsitz (en norda Waldviertel), kiu fluas trans Vultavo kaj Elbo (rivero) al Norda Maro.

La plej esencaj riveroj norde de la Danubo estas:

La plej esencaj riveroj sude de la Danubo estas:

Lagoj[redakti | redakti fonton]

Kavernoj[redakti | redakti fonton]

Malsupra Aŭstrio estas riĉa je kavernoj. Totalsume 4.082 el ili estas katastrata. Al la plej granda kavernoj apartenas:

Nomo Monto / Loko Longeco Rimarko
Ötscherhöhlensystem (Kavernsistemo de Ötscher) Ötscher 27.003 m unuiĝo el Taubenloch kaj Geldloch
Pfannloch Ötscher 5.287 m
Lechnerweidhöhle Dürrenstein 5.252 m
Trockenes Loch (laca truo) Schwarzenbach an der Pielach 4.510 m
Hermannshöhle Kirchberg am Wechsel 4.430 m
Eisensteinhöhle Bad Fischau 2.341 m

Turisme oni povas viziti la lasta du kavernoj kaj la kavernoj Allander Tropfsteinhöhle, Einhornhöhle, Hochkarschacht, Nixhöhle, Ötschertropfsteinhöhle.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantara
disvolviĝo
Datumo Loĝantaro
um 1527 500.000
um 1600 580.000
um 1700 630.000
1754 922.000
1780 974.000
1790 1.000.000
1794/1795 1.028.300
1810 1.040.700
1821 1.142.600
1830 881.500
1840 896.600
1850 976.600
1857 987.900
1869 1.077.232
1880 1.152.767
1890 1.213.471
1900 1.310.506
1910 1.425.238
1923 1.426.885
1934 1.446.675
1939 1.455.329
1951 1.400.471
1961 1.374.012
1971 1.420.816
1981 1.427.849
1991 1.479.187
2001 1.542.574
2004 1.563.872
2005 1.575.291
2006 1.585.503
2007 1.593.857

Rimarko: La tabelo listigas la loĝantaro de la nuna areo de Malsupra Aŭstria. La nombroj ne enhavas Vienon (1910: 2,1 milionoj), kvankam Vieno estas parto de Malsupra Aŭstrio ĝis 1922. La nombro en 1939 enhavas ne la nordan Burgendland-on ne iujn partojn de Moravio, kvankam ambaŭ areoj apartenis al regiono Niederdonau en 1939.

Rimarko: La nombroj ĝis 1700 estis rondigita oficiala. La nombroj de 1754–1857 kaj 1869–1923 reprezentas nur la ĉeestantan civilan loĝantaron sen militpersonojn. La nombro 1934–1981 reprezentas nur la personojn, kiu facte loĝis ĉefe en Malsupra Aŭstrio. La nombroj ekde 1991 bazi al Zentralen Melderegister (centra anoncregistro) (Fonto: Bundesanstalt Statistik Österreich).

Per la kontinua enmigrado el Vieno, la loĝantaro kreskas speciale ĉirkaŭ Vieno. Ekde 1986, tiam St. Pölten fariĝis ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio, oni povas registri enmigrado ankau en St. Pölten.

El 100 personoj nur 6,3 estas exsterlandanoj; tio estas sub la Aŭstra mezumo.


Religioaneco[redakti | redakti fonton]

En 2001 la loĝantaro de Malsupra Aŭstrio konsistis el

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1945 la ÖVP dominas la politikon de Malsupra Aŭstrio. Exzemple ekde 1945 la landestro venis al ÖVP. Krome, la urbestroj de plejmulte komunoj aparteni al la ÖVP. La SPÖ reprezentas la duan partion laŭ forteco.

Ekde 2008, kvar partoj havas seĝojn en la Malsupra Aŭstria parlamento:

La regado de Malsupra Aŭstrio konsistis el landestro kun du substituoj kaj ses regadanoj. Ekde 2008, la landestro estas Erwin Pröll (ÖVP), kaj la du substituoj estas Wolfgang Sobotka (ÖVP) kaj Josef Leitner (SPÖ). La ses regadanoj estas Johan Heuras (ÖVP), Stephan Pernkopf (ÖVP), Johanna Mikl-Leitner (ÖVP), Petra Bohuslav (ÖVP), Karin Scheele (SPÖ) kaj Barbara Rosenkranz (ÖVP).

El la nacia konsilio, dekunu anoj de ÖVP, dek anoj de SPÖ, ses anoj de FPÖ, du anoj de BZÖ, kaj du anoj de Die Grünen (plus malkonstanta deputilaroj) venis al Malsupra Aŭstria.

Malsupra Aŭstrio elsendis dek du anoj al federacio konsilio. Sep venas el la ÖVP, tri el la SPÖ, unu el la FPÖ, kaj unu el la Die Grünen.

Administra subdividoj[redakti | redakti fonton]

Malsupra Aŭstrio dividas sin en kvar statutaj urboj kaj 21 distriktoj. Tiuj ĉi statutaj urboj kaj distriktoj konsisti sume el 573 komunoj. El ili komunoj, 75 estas urboj kaj 326 estas bazarkomunoj.

Vieno, kiu estas memstara federacia lando de Aŭstria ekde 1922, estis la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio ĝis 1986. Post plebiscito St. Pölten fariĝis la ĉefurbo ekde 1986. La aliaj kandidatoj estis Baden, Krems kaj Wiener Neustadt. Malgraŭe, la regado kaj la administracio de Malsupra Aŭstria loĝigis en Vieno ĝis la transloĝigo en 1996.

Statutaj urboj[redakti | redakti fonton]

Nomo Areo
(km²)
Loĝantoj
1. januaro 2010[1]
Aŭtokodo
Krems 051,61 km² 23 813 KS
St. Pölten 108,48 km² 51 688 P
Waidhofen an der Ybbs 131,52 km² 11 527 WY
Wiener Neustadt 060,96 km² 40 708 WN

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Administracio Areo
(km²)
Loĝantoj
1. januaro 2010[2]
Aŭtokodo
Amstetten Amstetten (Aŭstrio) 1.187,97 km² 112 227 AM
Baden Baden 0753,37 km² 136 950 BN
Bruck an der Leitha Bruck an der Leitha 0494,95 km² 042 580 BL
GanserndorfGänserndorf GanserndorfGänserndorf 1.271,31 km² 094 924 GF
Gmünd Gmünd 0786,24 km² 038 219 GD
Hollabrunn Hollabrunn 1.010,72 km² 050 420 HL
Horn Horn 0783,99 km² 031 529 HO
Korneuburg Korneuburg 0626,50 km² 074 450 KO
Krems-Land Krems an der Donau 0923,95 km² 055 604 KR
Lilienfeld Lilienfeld (Aŭstrio) 0931,55 km² 026 730 LF
Melk Melk 1.013,62 km² 076 498 ME
Mistelbach Mistelbach 1.291,30 km² 074 153 MI
ModlingMödling ModlingMödling 0277,02 km² 113 329 MD
Neunkirchen Neunkirchen 1.146,35 km² 085 870 NK
St. Pölten-Land St. Pölten 1.121,61 km² 096 497 PL
Scheibbs Scheibbs 1.023,49 km² 041 227 SB
Tulln Tulln an der Donau 0658,03 km² 069 894 TU
Waidhofen an der Thaya Waidhofen an der Thaya 0669,14 km² 027 098 WT
Wiener Neustadt-Land Wiener Neustadt 0969,72 km² 074 798 WB
Wien-Umgebung Klosterneuburg 0484,48 km² 113 207 WU, SW
Zwettl Zwettl-Niederösterreich 1.399,76 km² 044 036 ZT

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

La plej esencaj ŝoseoj gvidas al Vieno, kiel la aŭtovojoj A1, A2, A4. La A21 interligas la A1 kaj la A2. La S1 interligas la A2 kaj la A4.

Du esencaj ŝoseoj forkiğas de la A2: la A3 (en nordan Burgenland-on) kaj la S6 (en Stirion).

Por la regiona trafiko la A22 kaj la S5 formas la interligon al Krems kaj la Wachau.

Ekde la forigado de la fera kurteno en 1989 la transita trafiko plifortiĝas (ĉefe en la oriento-okcidento-direkto). Do oni elkonstruos la A1 al tri koridoroj en ĉiu direkto.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Same kiel la plej esencaj ŝoseoj, la plej esencaj fervojoj gvidas al Vieno: la Südbahn (esperante: suda fervojo), Westbahn (esperante: okcidenta fervojo), Nordbahn (esperante: norda fervojo), Ostbahn (esperante: orienta fervojo).

Plue, la Österreichische Bundesbahnen (la nacia fervoja kompanio de Aŭstrio) funkciigas ampleksan relvojan reton antaŭ 1918 konstruitan.

Ŝipirado[redakti | redakti fonton]

Sur la Danubo speciale Krems estas menciinda, ĉar tie troviĝas la plej granda haveno de Malsupra Aŭstrio. Pakaĵaj kaj pasaĝeraj ŝipoj navigas la Danubon en Malsupra Aŭstrio.

Aertrafiko[redakti | redakti fonton]

La plej granda flughaveno (Flughaveno Vieno(-Schwechat)) de Aŭstrio troviĝas en Schwechat en Malsupra Aŭstrio. Danke la orientexpansio de la Eŭropa Unio, tiu flughaveno fariĝas grava centro de internacia aertrafiko. La federacia lando Malsupra Aŭstrio tenas 20 % de la akcioj de la flughavenkompanio.

En Langenlebarn la aŭstria armeo funkciigas militflughavenon.

Regionaj flughavenoj estas exzemple en Bad Vöslau, Gneixendorf ĉe Krems kaj Dobersberg.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomie plej forta regiono en Malsupra Aŭstrio troviğas laŭlonge de limo inter la monta Wienerwald kaj la ebena Wiener Becken. La distrikto Mödling ĉe la suda limo de Vieno generas plej multe da imposta enspezo. Ju pli foraj la distriktoj estas de Vieno, des malpli forta estas iliia ekonomio.

Komunukiloj[redakti | redakti fonton]

La landa studio de ORF kaj la semajna gazeto Niederösterreichische Nachrichten (esperante: Malsupra-Aŭstriaj novaĵoj) estas la esencaj komunikiloj de Malsupra Aŭstrio. Ĉefe oni konsumas Viena komunukiloj.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

42 % de la tuta areo estas agra kaj 40 % estas arbara. Tial, la brutobredado, terkulturo kaj arbarokulturo ludas esencan rolon en la Malsupra-Aŭstria ekonomio. Sed en la jaroj de 1960 al 2010 la nombro de laboristoj en tiu ĉi branĉoj falis al 10 % de la tuteco de laboristoj.

En la vitkultivado oni trovas (ĉefe en la Weinviertel, la Wachau kaj la Thermenregion) alian esencan branĉon de ekonomio. Kvar de ses DAC-Vitkultivadoj de tuta Aŭstrio troviĝas en Malsupra Aŭstrio.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĉefe la tag-turismo de Vieno gravas ekonomie. Malsupra Aŭstrio prezentas sin, kiel laŭnatura libertempa areo por la tuta jaro.

ekvido sur la orienta Wachau

La tourismaj organisacioj precipe varbas por la multaj monaĥejoj kaj kasteloj kaj ferioj ĉe bienoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Malsupra Aŭstrio exzistas multenomblaj monaĥejoj respektive kolegiatoj, kiuj delonge funkcias kiel kulturcentroj La plej konata estas

Krome la kolegiatoj de Dürnstein, de Seitenstetten, de Göttweig, de Lilienfeld kaj de Zwettl estas menciinda.

Dum la kasteloj kaj burgoj iam estas rezervita al la aristokratoj, nun la plejparto de kasteloj kaj burgoj estas uzanta turisme, kiel vidindaĵoj, eksponejoj, aŭ koncertejoj (exzemple la Schallaburg, la Schloss Hof, aŭ la Schloss Grafenegg).

Gravajn muzeojn reprezentas

Ĉiu dua jaro la landa regado aranĝas grandan landan exspozicion.

La lando tre ambicie operacias la nove konstruita Festspielhaus St. Pölten (festivalejo de St. Pölten) per tutjara programo. Ankaŭ la urbteatroj de St. Pölten kaj Baden donas teatra prezentado. Krome oni povas vidi en somero prezentadojn en Berndorf, Stockerau, Langenlois, Felsenbühne Staatz (muzikaloj), Weißenkirchen in der Wachau kaj en la Kastelo Liechtenstein. La ampleksa oferto estas varbe kunigata en „Theaterfest Niederösterreich“ (teatra festo Malsupra Aŭstrio). Cetere ĉiu-jare la Donaufestival okazas en Malsupra Aŭstrio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La lando ĉirkau Vieno estis kaj estas laborejo de multa autoroj kaj okazejo de multaj beletrista verkoj. Kelkaj exzemploj estas

En la scienca literaturo, Malsupra Aŭstrio estas fama por la socialscienca studaĵo Die Arbeitslosen von Marienthal (La senlaboruloj de Marienthal). Marienthal estas parto de Gramatneusiedl.

Scienco[redakti | redakti fonton]

La plej grava scienca institucioj estas:

Landa Patrono[redakti | redakti fonton]

Landa Patrono estas Sankta Leopoldo, kies nomtagon la federacia lando festas en Klostronovburgo, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, la 15an de novembro. Por la lernantoj estas la 15a de novembro senleciona tago, ĉar la lernejoj estas fermita.

Ĝemela Provinco[redakti | redakti fonton]

Ĝeĝjango (Zhejiang) estas provinco en la oriento de Ĉinio. Ĉefurbo de la provinco estas Hangĝoŭo (Hangzhou). La oficiala partnereco estis subskribita en la jaro 1998. La kunlaborado kun Ĝeĝjango okazas pere de projektoj de diversaj translimaj celoj (klerigo, esplorado, evoluo de la turismo, agrokulturo k.a.).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]