Wachau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la aŭstria historia regiono Wachau [vaĤAŬ]. Ekzistas ankaŭ samnoma komunumo Wachau (Saksio) en Germanio.
Wachau
geografia regiono (valo)
valo [+]

LandoAŭstrio

- koordinatoj48° 21′ 52″ N, 15° 26′ 3″ O (mapo)48.3644415.43417Koordinatoj: 48° 21′ 52″ N, 15° 26′ 3″ O (mapo)
Areo183,87 km² (18 387 ha) [+]


Wachau (Aŭstrio)
Wachau (Aŭstrio)
DEC

Map
Wachau

Vikimedia Komunejo:  Wachau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Abatejo Melk, Wachau.

Wachau [vaĤAŬ], 30 kilometrojn longa malvastvala itinero de la Danubo, inter Melk kaj Krems ĉe la Danubo, Malsupra Aŭstrio. Ĝi aparte elstaras per fruktoj- (aprikotoj) kaj vitkulturado kaj estas alloga loko por turistoj - precipe la ĉefloko Dürnstein (Dirnŝtajn) kun Ruino Dürnstein kaj belega abatejpreĝejo kun pitoreska monaĥejkorto. Wachau estas unu el la historiaj river-regionoj de Eŭropo klarigita kiel UNESKO-mondkultura heredaĵo.

Wachau (filmeto de 2008)

Lokoj en Wachau[redakti | redakti fonton]

Melk - Admirinda Benediktana abatejo, palacsimila konstruaĵo, situanta alta super la urbo; unu el la plej belaj barok-monaĥejoj en Aŭstrio, kun multnombraj art- kaj kulturtrezoroj.

Emmersdorf - Bela somerrestadejo kun ekskurseblecoj en la ĉirkaŭaĵon (Weitental, Ruino Weitenegg, Maria Lorch ktp).

Schönbühel (Ŝenbihel) - Monaĥejo de Servita ordeno el la 17-a jc. sur rokego ĉe Danubo. La kastelo el la 12.-a jc.

Aggsbach Dorf (Agsbaĥ) - Somerrestadejo sur la dekstra Danubobordo, superata de Ruino Aggsstein (Agsstajn), situanta sur 300 m alta rokego.

Aggsbach Markt - Somerrestadejo sur la maldekstra Danubobordo vid-al-vide de Aggsbach Dorf.

Willendorf (Vilendorf) - Somerrestsadejo kaj trovloko de la fama "Venuso de Willendorf."

Schwallenbach (Ŝvalenbaĥ) - Somerrestadejo sur la maldekstra Danubobordo kun kastelo "Glöcklein (Gleklajn = sonorileto) de Schwallenbach".

St. Johann (Sankta Johano) - Pitoreska loko sur la dekstra Danubobordo.

Maria Langegg - Pilgrimejo en Dunkelsteinerwald (Dunkelstajnervald) kun Servita monaĥejo.

Spitz ĉe la Danubo

Spitz ĉe la Danubo (Ŝpic) - Somerrestadejo kaj vinloko sur la maldekstra Danubobordo kun Ruino Hinterhaus (Hinterhaŭs) kaj Tausendeimerberg (Taŭsendajmerberg = Monto de Milsiteloj).

St. Michael (Miĥael) - Malgranda vilaĝeto kun 7 bestofiguroj sur la preĝejtegmento. Proksime de Wösendorf (Vesendorf) kaj Joching (Joĥing).

Weißenkirchen en Wachau (Vajsenkirĥen en vaĥaŭ) - Vilaĝego kun vasten videbla defendpreĝejo. Malfrugotika paroĥpreĝejo. Multaj renesanc-domoj, urbdomo, Theissenhoferhof ktp. Tie naskiĝis József Petzelt.

Maria Laach (La:ĥ) - Pilgrimejo sur sudorientdeklivo de Jauerling (Jaŭerling).

Arnsdorf - Oberarnsdorf, Mitterarnsdorf kun Bacharnsdorf kaj Hofarnsdorf. Somerrestadejo sur la dekstra Danubobordo.

Lorenzen (Lorencn) - Vinloko sur la dekstra Danubobordo, pitoreske situanta.

Dürnstein

Dürnstein (Dirnŝtajn) - Romatike situanta urbeto kun Ruino Dürnstein kaj belega abatejpreĝejo kun pitoreska monaĥejkorto.

Rossatz (Rosac) - Somerrestadejo vid-al-vide de Dürnstein sur dekstra Danubobordo.

Krems-Stein- Historia urbo sur la orienteliro de Wachau. Antikva komercurbo kun vidindaj kostruaĵoj kaj muzeoj. Lernejurbo elirloko por multnombraj ekskursoj.

Mautern (Maŭtern) - Vid-al-vide de Krems-Stein situanta urbo kun historia karaktero.