Monaĥejo Melk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vido el sud-okcidento

Monaĥejo Melk estas benediktana monaĥejo supre de urbo Melk ĉe Danubo, en Malsupra Aŭstrio.

La monaĥejon en 1089 fondis margrafo Leopoldo la 2-a. La nunaj, tre ampleksaj barokaj konstruaĵoj estis konstruitaj inter 1702 kaj 1736 de la arkitektoj Prandtauer, Muggenast kaj Beduzzi. Temas pri la plej ampleksa monaĥeja ensemblo baroka de Aŭstrio. La suda alo, kun pompa marmora salono, longas pli ol 240 metrojn; la ĉefa akso de la komplekso eĉ 320 metrojn. Aparte vidinda estas la monaĥeja kirko kun freskoj de Johann Michael Rottmayr; la kirko, cilindro-volbaĵa salono kun kapelaj niĉoj kaj galerioj kaj 64 m alta tabur-kupolo, estas dediĉita al sanktaj Petro kaj Paŭlo.

La monaĥejon ŝparis la sekularigoj sub imperiestro Jozefo la 2-a (1780-1790), sed trafis aliaj ŝtataj preskriboj, ekzemple la altrudo de imperiestraj prebendaj abatoj, la fermo de la teologia lernejo kaj la translokado de la monaĥeja gimnazio al St. Pölten.

Fine de la 19-a jarcento la konstruaĵoj estis restaŭritaj, malgraŭ monaj problemoj. Post la "aligo" de Aŭstrio al Germanio en 1939 la naziaj regantoj fermis la gimnazion kaj konfiskis grandan parton de la monaĥejo por ŝtata supera lernejo. La dua mondmilito kaj la sekva okupacio ne esence damaĝis la monaĥejon.