Waldviertel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malsupra Aŭstrio kaj siaj regionoj

La Waldviertel [VALTfirtel] (arbara regiono) estas unu el la kvar historiaj, pejzaĝaj regionoj de Malsupra Aŭstrio: Wald-, Wein- (vina), Industrie- (industria) kaj Mostviertel (mosta regiono). Ĝi konsistigas la nordokcidenton de la federacia lando. La regiono havas limojn norde al Ĉeĥio, kaj okcidente al Supra Aŭstrio. La limon al la vina regiono pli orienta konsistigas la monto Manhartsberg, la limon al la mosta regiono sude pli-malpli la rivero Danubo.

La Waldviertel ampleksas areon de proksimume 4 600 kvadradaj kilometroj kaj en 2011 havis proksimume 22 000 loĝantojn. La plej gravaj loĝlokoj estas la distriktaj ĉefurboj Gmünd, Horn, Krems an der Donau, Waidhofen an der Thaya kaj Zwettl. La regiono ampleksas kaj la distriktojn korespondajn al tiuj urboj (kun du esceptoj nomataj sekvafraze) kaj la nordorientan parton de la distrikto Melk kaj okcidentajn partojn de la distrikto Hollabrunn. Malpligrandaj partoj de la distriktoj Krems kaj Horn tamen situas en la vina regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]