Korneuburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La urbodomo kun blazonoj.

Korneuburg [KOrneŭburg] estas la distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Korneuburg. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la riverego Danubo 12 km nordokcidente de Vieno, en la regiono Weinviertel (VAJNfirtel) de la federacia lando Malsupra Aŭstrio de Aŭstrio kun 12 314 loĝantoj (stato 1-a de januaro 2011).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine formita el borda setlejo, Korneuburg estis dum jarcentoj kombinita kun Klosterneuburg sub la nomo Nivenburg (Niven-kastelo). La konekto estis vadejo trans la tiamaj riverbrakoj de Danubo. La latina nomo estis Corena Nova. En la jaro 1136 ĝi estis unue menciita en la ĉarto de la benediktana monaĥejo Klein Mariazell [Klajn Mariacel], kiel nova foirplaco - novum forum, forum trans Danubium. 1268 ricevis Korneuburg la urban rajton de Duko Albrecht [Albreĥt] la Unua, kio kondukis al la formala disiĝo de Klosterneuburg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.korneuburg.gv.at/ Germana retejo de la urbo