Klaŭstrofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klaŭstrofobio (ankaŭ klostrofobio; de latina: claustrophobia = timo de malvasta aŭ ferma spaco) estas fobio, kiu rezultas en patologia timo de malvastaj spacoj fare de la fobiano. Tia homo tial povas suferi de panikaj atakoj en liftoj, aŭtobusoj, trajnoj, aviadiloj aŭ fojfoje eĉ ene de homamaso.