Česká Skalice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono

Česká Skalice (germane Böhmisch Skalitz) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en la Regiono Hradec Králové, en distrikto Náchod, en supermara alteco 284 m. inter la urboj

Náchod, Červený Kostelec, Nové Město nad Metují kaj Jaroměř. La urbon trafluas la rivero Úpa, fontanta en la montaro Krkonoše. En katastro de la urbo parte situas la valbaraĵo Rozkoš, ofte nomata Orientbohemia maro. En 2005 la urbo havis 5 447 loĝantojn. La ĉefaj turismaj vidindaĵoj estas Muzeo de Božena Němcová kaj Tekstila muzeo. En la urboparto Ratibořice troviĝas tiel nomata "Valo de avineto" (Babiččino údolí), apartenanta al la plej konataj turismaj lokoj en Ĉeĥio. En la areo situas i.a. publike alirebla empira kastelo kun ampleksa parko kaj lokoj ligitaj kun infanaĝo de Božena Němcová kaj ŝia novelo "Avineto" (Babička).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]