Božena Němcová
El Vikipedio
| Božena Němcová | ||
|---|---|---|
Božena Němcová |
||
| Naskiĝis | 4-a de februaro 1820 en |
|
| Mortis | 21-a de januaro 1862 en |
|
| Profesio | verkistino | |
| nacieco | ĉeĥino | |
| Temoj | fabeloj, rakontoj | |
| Notindaj verko(j) | Babička (Avinjo, 1856) Avinjo rete en pdf |
|
Božena NĚMCOVÁ (ŝi naskiĝis la 4-an de februaro 1820 - mortis la 21-an de januaro 1862) estis ĉeĥa verkistino, la plej ŝatata ĉeĥa aŭtoro de la 19-a jarcento.
La infanoj amas ŝiajn Fabelojn (kelkaj esperantigitaj), plenkreskuloj ŝian 200-paĝan rakonton Avinjo (esperantigita), en kiu la aŭtorino rememoras sian infanaĝon, kiam ŝin kaj ŝiajn gefratojn edukis avino, simpla, sed saĝa vilaĝa virino. Ankaŭ pro la lingvaĵo estas la libro konsiderata ĉefverko de la ĉeĥa literaturo, tial ĝi estis esperantigita jam en 1914.
[redakti] Verkoj
- Babička (Avinjo, 1856)
- Podhorská vesnice (Submontara vilaĝo, 1856)
- Divá Bára (Sovaĝa Bara)
- Karla (Karla)
- V zámku a podzámčí (En kastelo kaj subkastelejo)
- Chudí lidé (Malriĉaj homoj)
- Chyže pod horami (Kabano sub la montoj)
- Pan učitel (Sinjoro instruisto)
- Národní báchorky a pověsti (Naciaj fabeloj kaj mitoj)