Persa Imperio
El Vikipedio
(Alidirektita el Persio)
La Persa Imperio estas la antikva granda imperio de la persoj. Ĝi etendiĝis kelktempe de hodiaŭa Turkio ĝis nordokcidenta Hindio kaj Egiptio. La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉ. 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉ. 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).