Pankreato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pankreato estas ventra glando, kiu troviĝas malantaŭ la stomako, kaj kies funkcio estas sekrecii senkoloran sukon, bonefikan al digesto. Ĝi ankaŭ produktas kelkajn hormonojn.

En homoj, la pankreato estas malgranda longa organo konektita al la duodeno. Ĝi estas kovrita de hista kapsulo, kiu partigas la glandon en lobetojn. La plejparto de la pankreato konsistas el pankreataj ekzokrino-ĉeloj kaj iliaj duktoj aranĝitaj en amasoj nomataj acinoj. La ĉeloj estas plenaj je sekreciaj granuloj enhavantaj la digestajn enzimojn (ĉefe tripsinon, ĉimotripsinon, pankreatan lipazon, kaj amelazon), kiuj estas eligataj per ekzocitozo en la lumenon de la acino. De tie, la sekrecioj amasiĝas en enlobetajn duktojn, kaj poste en la ĉefan pankreatan dukton, kiu drenas rekte al la duodeno.

Enfiksitaj tra la ekzokrina histo estas malgrandaj amasoj da ĉeloj nomataj insuletoj de Langerhans, kiuj estas la endokrino-ĉeloj de la pankreato, kaj kiuj sekrecias insulinon, glukagonon, kaj kelkajn aliajn hormonojn. La insuletoj enhavas kvar malsamajn tipojn de ĉeloj -- alfa-ĉelojn (produktantajn glukagonon), beta-ĉelojn (la plej nombrajn, produktantajn insulinon), delta-ĉelojn (produktantajn somatostatinon), kaj gama-ĉelojn (produktantajn polipeptidon kun nekonata funkcio). vd. Diabeto

Afekcioj[redakti | redakti fonton]

Inflamoj montriĝas antaŭ ĉio en la formo de digestaj problemoj (malbona sorbado de nutraĵoj, diareo) kaj manko de insulino (sukera diabeto). Nur kiam proksimume 90 % de la pankreato estas detruita sin anoncas gravaj malhelpoj de funkcioj. Pankreatito estas nebakteria inflamo pro aktiviĝo de liberiĝintaj digestaj enzimoj en la pankreato kaŭzante memdigestiĝon. Pankreata karcinomo (pankreata kancero) estas grava malsano de la pankreato.