Glando
El Vikipedio
La glando (glandula) estas organo, kies funkcio estas produkti sekrecion
- endokrinaj glandoj (senduktaj glandoj), kies sekrecio sorbiĝas en la sangon, limfon (hormonproduktaj glandoj)
- eksokrinaj, kies sekrecio estas forkondukata de duktoj (epiteliaj glandoj). Ili povas sekrecii mukon, kutiklon, kalkon, gluaĵon, ŝpinaĵon (ŝpinglando), odoraĵon, stinkaĵon, lakton (laktoglando), sebon, venenon.
Kelkaj glandoj estas samtempe endokrinaj kaj eksokrinaj kiel hepato kaj pankreato.
Plantaj glandoj produktas i.a. nektaron, juksekrecion (ekzemple: urtiko), glusekrecion (ekzemple: drosero)
