Ĉelo (biologio)
El Vikipedio
(Alidirektita el Biologia ĉelo)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Ĉelo (apartigilo). |
Ĉiu konata vivaĵo konsistas el bazaj unuoj, la ĉeloj. Ĉelo estas la plej malgranda mem-konservanta kaj mem-reproduktanta ero.
Enhavo |
[redakti] Konsisto
Ĉiu konata ĉelo (krom kelkaj specialigitaj ĉel-tipoj) havas komunajn bazajn elementojn:
- DNA, la gena informo kiu priskribas la aliajn elementojn.
- Proteinoj, la maŝinaro de la ĉelo.
- Membranoj, kiuj apartigas la ĉelon de ĝia medio, filtras, transdonas mesaĝojn inter la eno kaj la ekstero, kaj dividas pli komplikajn ĉelojn en fakojn (organetojn).
[redakti] Funkcioj
Ĉeloj ankaŭ havas komunajn kapablojn:
- Reproduktado per ĉela dividiĝo.
- Metabolo, enprenigi krudmaterialojn, konverti ĝin al ĉelaj elementoj kaj energio, kaj delasi kromproduktojn.
- Proteina sintezo per konverti DNA-n al RNA al proteino.
[redakti] Specoj
Estas 220 specoj de ĉeloj kaj histoj kiuj konsistigas la homan korpon.
Estas tri bazaj specoj de ĉeloj: prokarioto, arkio, eŭkarioto
[redakti] Strukturo
[redakti] Historio
- 1665 : Robert Hooke malkovris ĉelojn en korko, poste en vivantaj plantoj, per mikroskopoj.
- 1839 : Theodor Schwann malkovris ke plantoj kaj bestoj konsistas el ĉeloj, konkludante ke ĉeloj estas komuna unuo de strukturo kaj evoluo, tiel fondanta ĉel-teorion. Schwann-ĉeloj estas nomitaj por li.
- La kredo ke vivaĵoj povas spontanee aperi (abiogenezo) estas kontraŭita de Louis Pasteur (1822-1895).
- Rudolph Virchow asertis ke ĉeloj ĉiam ekiĝas el ĉela dividiĝo (en la latina: omnis cellula ex cellula).
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |