Louis Pasteur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Pasteur
Louis Pasteur
franca sciencisto
Naskiĝo 27-a de decembro 1822
en Dole, Francio
Morto 28-a de septembro 1895
en Villeneuve-l’Étang, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Louis PASTEUR [LuI PasTER] naskiĝis en Dole la 27-an de decembro 1822 kaj mortis en Villeneuve-l’Étang, la 28-an de septembro 1895). Li estas franca sciencisto, pioniro de la mikrobiologio.

Filo de tanisto, li montriĝis tre frue naturdotita por la studado, sed longtempe hezitis inter la sciencoj kaj la pentrado. Kelkaj pentraĵoj fare de li montras apartan talenton, kiu sendube sukcesigis lin en tia kariero. Fine, li deziris eniri en la École Normale Supérieure de Parizo, kie estis formataj la estontaj instruantoj de la liceoj kaj de la universitatoj kaj, por pli bona preparo, li instaliĝis en Parizo jam en oktobro 1838 sed ne povis elteni la internulan vivon kaj revenis en sian provincon. Denove li hezitis kaj rekomencis pentri sed, post lia bakalaŭro, li denove instaliĝis en Parizo kaj estis akceptita en la École Normale Supérieure en 1843. En 1842 li jam sukcesis en la konkurso, sed li trovis lian rangon ne sufiĉa kaj preferis rekomenci.

Ĉio tio estas grava por komprenigi tiun esceptan homon : la pentrarto respondas je lia escepta atento en la observado : neniun detalon li maltrafis ; lia rifuzo eniri tro frue en la École Normale Supérieure montras lian oponon kontraŭ la hastego. Tro ofte oni legas, ke post 1870, tre ŝokite de la falo de la imperio, li momente ĉesis labori ; tio estas plene erara : li fakte daŭrigis sian studadon pri la mikrobiologio kaj, se la granda malkovro okazis nur en 1879, ĝi estis la rezulto de longa antaŭa preparado.

En tiu prestiĝa alt-lernejo li studis kemion kaj fizikon, kaj ankaŭ kristalografion, en kiu okazis liaj unuaj malkovroj. Studante la polarizon de la lumo fare de la kristaloj, li klarigis, kial kristaloj tamen plej samaj ne deviigas same la lumon, malkovrante tiel la izomerion. Malgraŭ tiu grava malkovro, kiu vekis la atenton de gravaj sciencistoj, la ministrejo pri la publika instrudo lin sendis kiel instruiston al diĵona liceo, malhelpante por li ĉian seriozan priserĉadon. Tamen la insistado de gravaj membroj de la Akademio pri Sciencoj sukcesis venki la rutinemon de la publikaj oficistoj kaj post unu trimestro li estis nomumita kiel anstataŭanto en la strasburga universitato.

En 1854 Pasteŭro, kiu edziĝis en Strasburgo kun la filino de la rektoro de la Akademio, estis nomumita profesoro kaj dekano de la ĵus fondita Fakultato de Sciencoj en Lille. Tie okazis lia grava malkovro, ke la gistoj estas vivantaj estaĵoj, respondecaj de la fermentado kaj ne ĝiaj produktoj. En oktobro 1857, li akceptis esti nomumita profesoro en la École normale supérieure kaj revenis al Parizo, kie li daŭrigis sian studadon pri la fermentado. Ekde 1858 li batalis kontraŭ la partianoj de la spontana generado, aparte kontraŭ Félix Archimède Pouchet. Post ses anoj li fine triumfis antaŭ la kompetentuloj.

Malsimpligis la aferon, tio ke multaj intervenigis la religion en diskuton, kiu devus resti pure scienca: dum preskaŭ ĉiuj ateistoj defendis la spontanan generacion, aparte varmegsanga pastro proklamis, ke la nekredantoj devus esti perforte kondukitaj al la laboratorio de Pasteŭro! La verkisto Edmond About, siaflanke, ironiis nome de la ateistoj, ke: «S-ro Pasteŭro predikis en Sorbono (La Pariza Universitato), meze de aplaudegado, kiu verŝajne tre plaĉis al la anĝeloj.»

Rezultis, ke Pasteŭro, kiu estis sendube kredanto sed ĉeestis meson nur dum la ferioj, alidire kiam li havis liberan tempon, estis rigardata kiel modela katolika sciencisto kaj oni atribuis al li la aserton (kiun li neniam diris!): «Mi havas fidon de lignokarbonisto», kio signifas «konvinkita fido».

Bedaŭrinde, absurdaj reguloj de la École Normale Supérieure lin respondecigis krom pri la scienca instruado ankaŭ pri la administrado kaj eĉ pri la nutra reĝimo aŭ la disciplino. Ne nur li perdis sian tempon en duagradaj aferoj kiel la sablado de la korto aŭ la refarigo de pordo, sed lia aŭtoritatemo oponigis la studentojn kontraŭ li, tiel ke post ia ribelo lia posteno kiel administranto estis fine forigita. En junio de 1865, Pasteŭro instaliĝis en Alès (kiu tiutempe nomatis Alais) por studi gravan malsanon de la silkaj raŭpoj, kiu minacis ruinigi la silkokulturistojn. Studinte ĝin dum kvar jaroj li malkovris la manieron identigi la malsanajn papiliojn kaj forigi ilin antaŭ la infektiĝo de la tuta raŭparo, savante la silkan industrion en la regiono.

En oktobro 1867 Pasteŭro estis trafita de hemiplegio, kiu lin handikapis dum la resto de lia vivo kaj lin devigis fine rezigni sian instruadon en la École Normale Supérieure. Li tamen ne hezitis, tuj kiam li sentis sin kapabla, reveni en Alès por daŭrigi sian studadon pri la malsanoj de la silkaj raŭboj kaj kontroli la aplikadon de liaj konsiloj.

La venko de Prusio kontraŭ Francio en 1870-71 kaj la falo de Napoleono la 3-a estis terura bato por Pasteŭro, fervora patrioto kaj granda partiano de la imperia dinastio. Li resendis sian diplomon de Doktoro honoris causa al la prusa Universitato de Bonn, kiu respondis per insultoj. Li tamen daŭre laboris kaj jam en 1871 sin okupis trovi rimedon kontraŭ la difektoŝanĝo de la biero, farita (kiel li pruvis) de ĝermoj kaj ne spontana. Por malhelpi ĝin li konsilis unue ekzameni per mikroskopo la uzotan giston por certiĝi pli ĝia pureco, due varmigi je 50/55° la bieron por ebligi ĝian konservadon, kiu agmaniero estis baldaŭ nomita pasteŭrizo.

Tamen lia malsano lin devigis rezigni preskaŭ la tuton de sia aktivado en la École Normale kaj la Asembleo voĉdonis nacian monrekompencon ekvivalentan je lia perdo. Multaj el liaj amikoj kredis, ke li ĉesos sian laboron, sed li ĝin daŭrigis, finante la kverelon de la spontana generacio per montro, ke kelkaj estaĵoj rezistas kontraŭ tre altaj temperaturoj kaj ke oni devas varmigi ĝis 180 °C por mortigi ilin. Malbona inicitivo povis perdigi lin por la scienco: persvadite, ke li povos agi pli efike, se li sidos en la Senato, li kandidatiĝis sed obtenis tre malmulte da voĉoj, tiel ke li revenis al sia laboratorio.

Louis Pasteur en sia laboratorio en 1885.

Dum pluraj jaroj li studis la birdan ĥoleron kaj la karbunklon, komprenante bone ilian transmeton, sed ne tuj malkovrante kuracilon. Li konstatis, ekzemple, ke la kobajoj povas esti trafataj de la birda ĥolero, sed en formo tre malgrava, apenaŭ videbla, sed tamen kontaĝa; tial, se kokinoj kaj kobajoj estus bredataj kunkune, la duaj povus infekti la unuajn, kvankam oni ne malkovrus la kaŭzon kaj oni parolus pri spontaneco. Li ankaŭ klarigis la imunecon de la kokoj kontraŭ karbunklo: ilia temperaturo estas tro alta, ol ke la mikrobo povus disvolviĝi: tion li provis metante parte du kokinojn en malvarman akvon, inokulinte ilin je karbunklo. Ilia korpa temperaturo malaltiĝis kaj ili fariĝis malsanaj; tiam unu estis forprenita kaj metita en varman ĉambreton kaj la alia restis en la malvarma akvo. La unua baldaŭ resaniĝis, dum mortis la dua. Fine, en la somero 1879, retrovinte malnovan kultivaĵon de mikroboj de la birda ĥolero, Pasteŭro havis la ideon injekti ĝin al kokino; ne nur ĉi tiu ne mortis, sed posta injekto de freŝo kultivaĵo apenaŭ ĝin malsanigis. La principo de la vakceno estis ĵus malkovrita.

Baldaŭ Pasteŭro konstatis, ke oni povas malfortigi la mikrobon de karbunklo kaj fari ĝin vakceno, varmigante la kultivan dekokton je taŭga temperaturo, kaj li sukcesis imunigi ŝafojn. Granda eksperimentado estis farita en majo 1881 en Pouilly-le-Fort [pujilfor']: oni inokulis karbunklon al vakcenitaj ŝafoj kaj al ne vakcenitaj. Ĉiuj ne vakcenitaj mortis, dum ĉiuj vakcenitaj resaniĝis post malgrava malsano, krom graveda ŝafino, kies feto jam mortis en ĝia ventro, kio klarigas la fatalan finiĝon.

Post tiu triumfo Pasteŭro estis elektita en la Francan Akademion kaj la Nacia Asembleo pli altigis lian monrekompencon (de tiam po 25.000 frankoj jare): oni opiniis, ke liaj malkovroj ebligis al la kamparanoj ŝpari pli ol 25 milionojn ĉiujare. Sen perdo de tempo li daŭrigis sian studadon de la rabio, jam komencitan. Ĉar estis neeble izoli la mikrobon kaj kultivi ĝin, Pasteŭro ekhavis la ideon sekigi la mjelon de rabiaj kunikloj en sterila medio: post 14 tagoj ĝi fariĝis tute neaktiva. Tiam oni injektis pistaĵon al hundo, la morgaŭon oni injektis 13-tagan pistaĵon, poste 12-tagan, finfine pistitan mijelon de kuniklo mortinta la saman tagon; tiel traktita hundo estis nun imunigita kaj neniam plu trafis rabion. Sed agi same kun homo estis ege delikata: malsukceso povus kondamnigi la ideojn de Pasteŭro en la publika opinio.

La 6-an de julio 1885 venis al la laboratorio de Pasteur alzaca virino kun sia infano, kiu la antaŭhieraŭon estis mordita de rabia hundo; D-ro Weber en Villé povis nur diri al ŝi, ke la knabo verŝajne mortos, sed pariza sciencisto ĵus malkovris kuracilon: nur li kapablis fari ion. Pasteŭro hezitis sed D-roj Grancher kaj Vulpian, du famaj profesoroj en la medicina Universitato de Parizo, prenis sur si la respondecon kaj oni inokulis la vakcenon. Fine la juna Joseph Meister povis reveni hejmen kaj neniam fariĝis malsana.

La informo disvatiĝis kaj tia estis la dankemo en la opinio, ke politikulo sugestis al Pasteŭro kandidatiĝi por diputita seĝo en kampara distrikto, kie la ŝafbredistoj lin elektus kun entuziasmo; alia volus nomumigi lin dumviva senatano. Ambaŭ proponojn li rifuzis, preferante dediĉi sian tempon al la organizado de kontraŭrabia servo. Li pravis, ĉar tre baldaŭ alvenis amase al la École Normale Supérieure homoj morditaj de rabiaj hundoj, sed la lokaloj de la malnova alt-lernejo tute ne kongruis por akcepti ilin. Publika monpeto ebligis kolekti sufiĉe da mono por konstrui tion, kion oni nomis Instituto Pasteŭro, kiu fondaĵo havis baldaŭ filiojn en la tuta mondo.

En la Instituto Pasteŭro loĝejo estis rezervita por la granda scienculo, kiu malsaniĝinta kaj fariĝinta ne kapabla plu labori almenaŭ povis vidi la venkon de siaj ideoj. En la lasta jaro de sia vivo li eksciis, ke la germana imperiestro volas meti lin en liston de scienculoj dekoraciotaj de la prusa ordeno Pour le Mérite; li rifuzis sed per tre sobraj vortoj insistante, ke tiu decido estas nur privata afero. Li mortis en Villeneuve-l'Étang, vilaĝo proksima al Parizo, kie oni lin transportis en espero de resaniĝo. Post nacia funebrado li estis fine entombigita en kripto de la Instituto Pasteŭro.

La ĉiutaga vivo de Pasteŭro[redakti | redakti fonton]

Neniam Pasteŭro konsentis iri al iu el tiuj grandaj mondumadoj, kiuj estas nur ia imposto pri la tempo, elprenita de la senfaruloj malprofite de tiuj, kiu volas fari ion, precipe la famaj homoj. Same forstrekita, ĉiu vespero en teatro. La nomo Pasteŭro, konata en la tuta mondo, estis neniam aŭdata ĉe la parizaj mondumanoj. Vespere post la manĝo li kutimis promeni en la vestiblo kaj la koridoro de sia loĝejo, pensante pri ĉiuj siaj laborprojektoj, aranĝante ilin laŭ ĉiaj manieroj, alterne maltrankvila aŭ plena de espero laŭ la evoluado de liaj eksperimentoj. Je la deka li ekkuŝis kaj, la morgaŭon matene, ĉu la nokto estis bona, ĉu malbona, jam je la oka li malsupreniris al sia laboratorio.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1881.