Pasteŭrizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La elpensinto de pasteŭrizado, Louis Pasteur.

Pasteŭrizado (la nomo venas de Louis Pasteur) estas procedo, kiu signifas prilabori per varmo bieron, vinon, lakton ktp. al 60-90 °C kaj sekve rapide malvarmigi ilin laŭ la pasteŭriza procedo de parta sterilizado. Tio signifas sterilizadon en relative malalta temperaturo. La procedo tamen ne detruas endosporojn kaj plimulton de virusoj.

Varmigo al temperaturo pli ol 100 °C estas nomata sterilizo. Unu el sterilizmetodoj de manĝaĵo estas la procedo de ultrapasteŭrizado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]