Polarizado
El Vikipedio
Polarizado (ankaŭ polarigado aŭ polusigado -Kemia kaj Scienc-teknika vortaro) estas propreco de transversaj ondoj, kiuj priskribas la direktiĝon de la amplituda vektoro. Okaze de laŭlongaj ondoj, la polusiga fenomeno ne povas aperi, ĉar la svingado okazas en etendiĝa direkto.
Polarizado de elektromagnetaj ondoj, pro ties proprecoj, okazas nur tra solidoj, ne tra gasoj nek likvajoj.
Tipoj [redakti]
La bildo sube montras la evoluo de la elektra kampo (bluaj kurboj) laŭ la tipo de polarizado.
- linia polarizado: la amplituda vektoro montriĝas ĉiam en konstanta direkto (samfazo de la du komponantoj de la vektoro).
- cirkla polarizado (turniĝanta polarizado): la amplituda vektoro turniĝas per konstanta grada rapido (defaziĝo je 90 gradoj de la du komponantoj).
- elipsa polarizado: la osciloj de la du komponantoj estas malsamaj (malsamaj amplitudoj de la du komponantoj kun konstanta defaziĝo, kiu estas nek nulo nek 90 gradoj).


