Erizipelo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Erizipelo (greke ερυσίπελας, erisipelas, "ruĝa haŭto") estas kontaĝa infekta malsano, kaŭzita de iu streptokoko kaj karakterizita per speciala inflamo de la haŭto kaj per ĝeneralaj simptomoj pli-malpli gravaj (febro, vomo, kapdoloro k.a). Plej ofte tiu inflamo situas sur la vizaĝo kaj komenciĝas ĉe iu natura aperturo (okulo, buŝo). Nuntempe jam kuracebla per penicilino aŭ larĝefikaj antibiotikoj.

Ĝi daŭras ordinare 8-10 tagojn kaj la prognozo estas benigna. La kontaĝo okazas, ne tra la aero kiel ĉe la erupciaj malsanoj, sed per la manoj, tolaĵoj aŭ instrumentoj. Skrupulaj higienaj antaŭzorgoj estas do necesaj por eviti ĝin.



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj