Mikrobiologio

El Vikipedio
(Alidirektita el Bakteriologio)
Saltu al: navigado, serĉo

La mikrobiologio estas la scienco de mikroboj (protozooj, bakterioj, fungoj, virusoj), iliaj efikoj sur homa sano, iliaj interrilatoj kun naturo kaj kun aliaj mikroboj. La mikrobiologio estas ankaŭ la scienco, kiu esploras eblajn aplikojn de mikroboj por produktado.

Oni distingas kelkajn temojn en la mikrobiologio:

La bakteriologio: Kelkfoje la nomo "bakteriologio" estas aplikata por la esprimo "mikrobiologio". En ĉiutaga apliko, "bakteriologio" singifas la esploradon de bakterioj en rilato kun medicinoagrikulturo.

La bioteknologio kaj la aplikata mikrobiologio: Bioteknologio estas la apliko de bakterio aŭ fungo por produktado de nutraĵoj (jogurto, pano, vino, fromaĝo), medikamentoj (kun helpo de gentekniko), industriokemio (alkoholo, acido), kaj enzimoj. Oni utiligas ankaŭ bakteriojn en metalominejoj por izoli kupron kaj oron. Tiuj bakterioj estas kapablaj desolvi kaj forigi la ŝtonaĵon.

La ekologio de mikrobo: Tiu sektoro esploras la interrilaton de bakterio kun aliaj mikroboj, animalo, planto kaj la naturo.

La medicina mikrobiologio: Tiu sektoro esploras la efekton de bakterioj sur homa sano.

La virusologio: Kvankam virusoj ne vivas (ili ne havas metabolon), konsideratas la virusologio parto de mikrobiologio, ĉar virusoj estas kapablaj de infekti ĉelon. La virusologio esploras la strukturon kaj reproduktociklon de virusoj.

Vidu ankaŭ:

antibiotiko

Bec-bunsen.png


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.bact.wisc.edu/Microtextbook
Ekstera ligilo  http://www.jscm.org
Ekstera ligilo  http://www.jarmam.gr.jp/index.html
Ekstera ligilo  http://www.kansensho.or.jp
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj