Justus von Liebig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Justus von Liebig
Barono von Liebig
Barono von Liebig
Naskiĝis 12-a de majo 1803
en Darmstadt, Hesio-Darmstadt, Armoiries moderne Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Mortis 18-a de aprilo 1873
en Munkeno, Bavario, Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Alma mater Bonna universitato
Universitato de Munkeno
v  d  r
Information icon.svg

Justus Freiherr von LIEBIG [li:bik] (naskiĝis en Darmstadt, la 12-an de majo 1803; mortis en Munkeno la 18-an de aprilo 1873) estis germana kemiisto, kiu faris grandajn kontribuojn al la organika kemio kaj al la agrikulturo. Li konsideratas la fondinto de la industria agrikulturo, bazita sur organika kemio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Justus Liebig naskiĝis kiel filo de farboproduktisto kaj -komercisto en la germana urbo Darmstadt. Jam frue li eksperiemntis kun materialoj, kiujn li trovis en la metiejo de la patro, kaj evolugis fortan intereson pri kemio. La gimnazion, kiu tradicie en Germanio finiĝas post la 13-a lerneja jaro, li nur vizitis ĝis la 11-a lerneja jaro, do ne ricevis la abituran ekzamenon. En la urbeto Heppenheim 20 kilometrojn sude de Darmstadt li komencis lerni la metion de apotekisto, sed post nelonga tempo nekontente ĉesis la metilernadon.

Liebig en malfrua aĝo

Dum oktobro 1819 li en la universitato de Bonn komencis studi kemion. Profesoroj ekaprezis lian talenton kaj li dungiĝis kiel asistanto en universitata laboratorio. Kiam lia ĉefa profesoro ricevis novan postenon en la Universitato de Erlangen, Justus Liebis sekvis lin kaj en Erlangen doktoriĝis. Dum maro 1822 li partoprenis en demonstracioj de demokratiemaj studentoj kaj sekve estis serĉata de la loka polico, tiel ke li devis fuĝi hejmen al Darmstadt. Lia profesoro en Erlangen poste atingis, ke la grandduko de Darmstadt atribuis al Justus Liebig stipendion, kiu ebligis pluan studadon en la universitato Sorbonne de Parizo. Ĉi-tie li konatiĝis kun la siatempe plej progresemaj profesoroj pri kemio.

framed

Pro subteno de la natursciencisto Alexander von Humboldt, Justus Liebig en aĝo de nur 21 jaroj dum majo 1824 iĝis eksterordinara profesoro ĉe la universitato de Gießen; jaron poste li iĝis ordinara profesoro. Malgraŭ minimuma salajro kaj la neceso mem aĉeti multajn materialojn por eksperimentoj, liaj interesaj instrumetodoj rapide igis lin tre populara profesoro. Por mildigi la privatajn financajn problemojn, Justus Liebig de 1827 ĝis 1833 kune kun tri aliaj profesoroj pri kemio vivtenis privatan instituton, kiu edukis apoteko-helpistojn. Pro lia kreskanta renomo, iom post iom studentoj el pluraj ŝtatoj (inter ili 84 angloj kaj 18 usonanoj) aliĝis al la universitato de Gießen, por aŭdi liajn prelegojn pri kemio kaj farmacio. Dum 1845 li pro siaj meritoj estis nobeligita (ekde tiam li portis la vorteton "von" en sia nomo).

Li ricevis posteno-ofertojn de la universitatoj Tallinn 1827, Göttingen 1835, Sankt-Peterburgo 1839, Vieno 1841, Londono 1845 kaj Hajdelbergo 1851, kiujn li malakceptis, sed surbaze de kiuj li paŝon post paŝo povis elmarĉandi pli bonan salajron en la universitato de Gießen. Dum 1852 li tamen akceptis oferton pri profesoriĝo en la Ludoviko-Maksimiliano-Universitato Munkeno. Post kiam li evoluigis mineralan sterkon surbaze de superfosfato, li iĝis kunfondanto de la Bavaria Akcia Kompanio pri Kemiaj kaj Agrikulturaj Fabrikaĵoj, kiuj ankoraŭ nuntempe ekzistas kun la nuna germana nomo "Süd-Chemie". La 15-an de decembro 1859 li iĝis prezidanto de la Bavaria Akademio de Sciencoj, kaj havis tiun postenon ĝis sia morto la 18-an de aprilo 1873. Dum 1870 li aldone iĝis honora civitano de la urbo Munkeno.

germania 55-cenda poŝtmarko, kiu aperis dum 2003 okaze de la 200-a naskiĝtago de Justus von Liebig

La universitato de Gießen post la Dua Mondmilito honorige ricevis lian nomon kaj nuntempe nomiĝas Justus-Liebig-Universitato Gießen.

Inter la plej gravaj eltrovaĵoj de Justus von Liebig estas:

la teorio pri kemiaj radikaloj    minerala sterko
la teorio de izomeroj ekstraktaĵo de bova viando
arĝenta spegulo fero-nikelo-alojo
la anestezilo kloroformo bakpulvoro

En la historio de kemio Justus von Liebig elstaras kiel la plej konata kaj plej sukcesa kemiisto de la 19-a jarcento, kiel fondinto de la organika kemio, la agrikultura kemio kaj de fiziologio de nutrado. Pro sia intensa verkado de literaturo li havis grandan influon pri la evoluo de sia fako.

En 1858 li ricevis membrecon en Hungara Scienca Akademio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]