Universitato de Gießen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Justus-Liebig-Universität Gießen
emblemo
fondodato 1607
urbo Gießen, Hesio, Germanio
gvidanto Joybrato Mukherjee
nombro de studentoj 25.200 (stato oktobro 2011)
nombro de kunlaborantoj 2.436,82 (stato oktobro 2006)
el tio profesoroj 285,60 (stato oktobro 2006)
retejo www.uni-giessen.de
v  d  r
Information icon.svg

La universitato de la germana urbo Gießen dum la jaro 1607 fondiĝis de la landgrafo Ludoviko la 5-a de Hesio-Darmstadt. Ĝis la jaro 1945 ĝi nomiĝis laŭ la fondinto germane Ludwigsuniversitätlatine Ludoviciana. Kadre de la universitata restarigo post la Dua Mondmilito ĝi ricevis la nomon de sia plej fama sciencisto Justus Liebig, kaj ekde la jaro 1957 formale germane nomiĝas Justus-Liebig-Universität Gießen, mallongigite JLU. La universitato estas la dua plej granda altlernejo de la nuna federacia lando Hesio.

la universitata ĉefkonstruaĵo nuntempe


Ĝian ekeston ĝi ŝuldas al la perturboj de la reformacio kaj kontraŭreformacio: Post kiam la jam dum 1527 fondita universitato de la najbara urbo Marburg post la divido de la lando Hesio dum 1695 iĝis kalvinisma, la protestantaj teologio de la marburga universitato, kiuj ne konvertiĝis al la kalvinismo, estis malpostenigitaj. Ili translokiĝis al la najbara urbo Gießen, kaj ankoraŭ dum la sama jaro 1605, la landgrafo Ludoviko la 5-a fondis "elitan gimnazion" kun ligita "pedagogiejo" tie – atendante la permeson de la germana imperiestro Rudolfo la 2-a nomi la novan institucion "universitato". La permeso venis la 19-an de majo 1607. Dum oktobro 1607, komence de la vintra semestro 1607/1608, komenciĝis regulaj universitataj prelegoj.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

fonda dokumento de la universitato de la jaro 1607
skulptaĵo "henanta virĉevalo" de Gerhard Marcks (antaŭ filozofia prelegejo)

La Justus-Liebig-Universitato post sia novstrukturigo de la jaro 1999 havas 11 fakultatojn:

  1. Juro
  2. Ekonomiko
  3. Sociaj- kaj kulturaj sciencoj
  4. Historio kaj kulturaj sciencoj
  5. Lingvo, literaturo kaj kulturo
  6. Psikologio kaj sporto
  7. Matematiko kaj informadiko, fiziko kaj geografio
  8. Biologio kaj ĥemio
  9. agrikulturo, ekotrofologio kaj ekologio
  10. veterinara medicino
  11. medicino

La universitato establigis plurajn fokusajn centrojn, en kiuj kunlaboras sciencistoj de diversaj fakultatoj. La "centro por filozofio kaj sciencaj fundamentoj" fondita de Odo Marquard jam ekzistas ekde la 1960-aj jaroj. "Centro por internacia evoluo- kaj medio-esploro" fondiĝis dum 1998. "Interfakultata esplorcentro por biosciencaj bazoj de medioprotekto eklaboris dum la jaro 2000. La "Centro por amaskomunikiloj kaj interaktiveco ekzistas ekde 2000, kaj la doktoriĝantoj-centro kulturaj sciencoj ekde 2001. Plej nova kunlaborejo ekde la jaro 2006 estas universitata Centro Orienta Eŭropo".

Partneraj universitatoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]