Amedeo Avogadro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro

Amedeo Avogadro
Amedeo Avogadro

Persona informo
Nomo Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro
Dato de naskiĝo 9-a de aŭgusto 1776
Loko de naskiĝo Torino
Dato de morto 9-a de julio 1856
Loko de morto Torino
Okupo
Aĝo je morto 79
v  d  r
Information icon.svg

Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro grafo de Quaregna kaj de Cerreto, (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1776 en Torino, mortis la 9-an de julio 1856 en Torino) estis itala fizikisto kaj kemiisto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lernado[redakti | redakti fonton]

Filo de torina magistrato, li lernis pri kanona juro en Torino, pasas en 1795 licencion pri juro kaj komencis praktiki. Sed tuj poste, li interesiĝis pri fiziko kaj matematiko, pri kiuj li komencis lerni en en 1809, en la liceo de Verĉelo.

Estas notinde, ke inter 1802 kaj 1814, tiu-ĉi urbo, en la departemento de Sesia, estis franca (sub la regado de Napoléon Bonaparte). Konsekvence iuj el la verkoj de Avogadro estos franclingvaj.

Laboroj[redakti | redakti fonton]

En 1811, li formulas hipotezon[1] konata kiel la leĝo de Avogadro (aŭ leĝo pri la idealaj gasoj). Baziĝinte sur la atoma teorio, la leĝo de Dalton kaj la leĝo de Gay-Lussac, li malkovris ke du egalaj volumenoj da gaso en sama kondiĉoj de temperaturo kaj premo, entenas saman nombron da molekuloj. Li ankaŭ enkondukas distingon inter molekulo kaj atomo.

La konstanto de Avogadro estos unue mezurita de la austria fizikisto Johann Josef Loschmidt en 1865. Ĝi estos tiel nomita honore al Amedeo Avogadro far de la franca fizikisto Jean Baptiste Perrin en 1909.

Honoro[redakti | redakti fonton]

Oni donis lian nomon al kratero sur Luno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Essai d'une manière de déterminer les masses relatives des molécules élémentaires des corps, et les proportions selon lesquelles elles entrent dans ces combinaisons, Journal de physique, de chimie et d’histoire naturelle : La du hipotezoj de Avogadro, en BibNum

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]