Ĉelskeleto
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 26 Nov. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La ĉelskeleto estas reto de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo. Ĉelskeleton konsistigas filamentoj aktinaj, mikrotubetoj tubulinaj kaj intermezaj filamentoj.
La radiko "skeleto" estas erariga, ĉar:
- la komponantoj de la ĉela "skeleto" estas konstante renovigataj per polimeriĝo.
- la movaj fortoj de la ĉelo originas en la ĉelskeleto, kiu pli similas al muskularo.

