Insuletoj de Langerhans

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La insuletoj de Langerhans, ankaŭ nomitaj la insuloj de Langerhans, estas neregule formitaj pecoj da endokrina histo situantaj interne de la pankreato de la plejparto el la vertebruloj. Ili estis nomitaj laŭ la germana kuracisto Paul Langerhans, kiu unue priskribis ilin en 1869. La kutima homa pankreato enhavas ĉirkaŭ unu milionon da insuletoj.