Diana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Diana estis la romia diino de la arbaro, ĉasado, luno, bestoj, virinoj dum akuŝo kaj de ĉio libera kaj sovaĝa. Iuj el ŝiaj sanktejoj ankoraŭ staras en Italio. Estis antikva templo de Diana sur la Aventino en Romo.

Diane de Versailles Leochares.jpg

La kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Artemisa, ŝia greka ekvivalento, kies centro estis en Efeso ĉe ŝia granda templo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Inter la keltoj, la kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Abnoba kaj Arduinna. Festotago: en Romo, la 13-a de aŭgusto.