Epiteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Epiteto (de la greka kaj latina epitheton; laŭvorte signifas 'altrudita') estas priskriba vorto aŭ frazo. Ĝi havas diversajn nuancojn de signifo kiam oni uzas ĝin en lingvistiko, religio kaj biologio.

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

En lingvistiko epiteto ofte estas metafora, esence reduktita aŭ densigita apozicio. Epitetoj estas foje konektitaj kun nomo de persono, kion oni povus priskribi kiel gloran kromnomon. Ne ĉiu adjektivo estas epiteto, eĉ ne komunaj kliŝoj. Epiteto estas ligita al ĝia substantivo per longe establita uzo kaj kelkaj ne estas uzataj alimaniere.

Religio[redakti | redakti fonton]

En malnovaj paganaj religioj, ne nur grekaj kaj romiaj (ekz. egiptaj), la epiteto de dio (aŭ pli precize ĉiu de tiuj: precipe la ĉefaj dioj posedis multajn) ĝenerale respegulis iun konkretan aspekton de la vivo kaj rolo de la dio, kiel ekzemple Apollo Musagetes estas "Apolono, [kiel] gvidanto de la Muzoj" kaj tial do patrono de arto kaj sciencoj (de tio devenas la vorto mouseion = muzeo!), dum Phoibos Apollo estas la samo dio sed kiel brilanta sun-dio.

Leteroj[redakti | redakti fonton]

Epitetoj estas karakterizaĵo de la stilo de la antikva epopeo, plej rimarkinde de tiu de Homero. Kiam James Joyce uzas la frazon "the snot-green sea" (la nazgut-verda maro) li aludas la Homeran konatan epiteton "the wine-dark sea" (la vin-malhela maro) per speco de mok-epiteto.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Epiteto estas vorto en la scienca nomo de organismo, sekvanta la nomon de la genro. Tio aperas en la nomoj de specioj (konzistantaj de ĝenerala nomo kaj "specia epiteto"), de subdivizio de la genro, aŭ de infraspecia [1] taksono, kiel ekzemple vario.

Ekzemploj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 475