James Joyce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James Joyce, en Zuriko, ĉ. 1918
Ulysses, Egoist Press, 1922
Head and shoulders drawing of a man with a slight moustache and narrow goatee in a jacket, low-collared shirt and bow tie. He wears round glasses and an eye patch over his right eye, attached by a string around his head.
Desegno de Joyce (kun okulkaŝilo) fare de Djuna Barnes el 1922, la jaro kiam Joyce ekis la 17jaran taskon verki Finnegans Wake

James Augustine[1] Aloysius Joyce, plej konata kiel James JOYCE [ĝejmz ĝojs] (naskiĝis la 2-an de februaro en Dublino, 1882, mortis la 13-an de januaro, 1941 en Zuriko) estis irlanda verkisto (romanisto kaj poeto), filozofo, lingvisto, erudito, plej fama eksperimentanto en literaturo (en la avangardo de Modernismo en la komenco de la jarcento) kaj unu el la plej influaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.

Joyce estas plej konata por Uliso (1922), grava laboro en kiu la epizodoj de la Odiseado de Homero estas similigitaj en aro de kontrastado de literaturaj stiloj, eble plej elstaraj inter tiuj la konsciflua tekniko, kiun li perfektigis. Aliaj gravaj verkoj estas la novelkolekto Dubliners (1914), kaj la romanoj A Portrait of the Artist as a Young Man (1916) kaj Finnegans Wake (1939). Lia kompleta verko inkludas ankaŭ tri librojn de poezio, teatraĵoj, porokazan ĵurnalismon, kaj liajn publikigitajn leterojn.

Joyce estis naskita en mezaklasa familio en Dublino, kie li elstaris kiel studento je la jezuitlernejoj Clongowes kaj Belvedere, poste je la University College Dublin. En la komenco de siaj dudekaj jaroj li elmigris permanente al kontinenta Eŭropo, kaj loĝis en Triesto, Parizo kaj Zuriko. Kvankam la plej granda parto de lia plenkreskula vivo estis foruzita eksterlande, la fikcia universo de Joyce ne etendas longen preter Dublino, kaj estas loĝata plejparte fare de roluloj kiuj proksime similas familianojn, malamikojn kaj amikojn de lia tempo tie; Uliso aparte estas metita kun precizeco en la stratoj kaj aleoj de la grandurbo. Baldaŭ post la publikigo de Uliso li pliklarigis tiun okupitecon dirante, "Por mi, mi ĉiam skribas koncerne Dublinon, ĉar se mi povas veni al la koro de Dublino mi povas veni al la koro de ĉiuj mondurboj. En tio partikulara estas enhavita la universalaĵo."[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

1882–1904: Dublino[redakti | redakti fonton]

Naska kaj bapta atestilo de Joyce

James Augustine Aloysius Joyce estis naskita la 2an de februaro 1882 al John Stanislaus Joyce kaj Mary Jane "May" Murray en la Dublina antaŭurbo Rathgar. Li estis baptita en la proksima preĝejo de Sankta. Jozefo en Terenure la 5an de februaro fare de Rev. Johano O'Mulloy. Liaj baptopatroj estis Philip kaj Ellen McCann. Li estis la plej aĝa de dek pluvivaj infanoj; du el liaj gefratoj mortis pro tifo. La familio de lia patro, origine de Fermoy en Cork, estis posedanta malgrandan laborejon pri salo kaj kalko. La patro kaj patroflanka avo de Joyce ambaŭ geedziĝis en riĉaj familioj, kvankam la laŭdira prapatro de la familio, Seán Mór Seoighe (1680) estis masonisto el Connemara.[3] En 1887, lia patro estis nomumita impostkolektisto (t.e., kolektanto de lokaj domimpostoj) fare de Dublina Korporacio; la familio sekve translokiĝis al la moda apuda urbeto Bray 12 mejlojn (19 km) de Dublino. Ĉirkaŭ tiu tempo Joyce estis atakita de hundo, kiu generis en li dumvivan hundofobion. Li suferis ankaŭ pro tondrofobio, ĉar tro superstiĉa onklino priskribis fulmotondrojn al li kiel signon de la kolerego de dio.[4]

En 1891 Joyce verkis poemon pri la morto de Charles Stewart Parnell. Lia patro koleriĝis pri la traktado de Parnell fare de la katolika eklezio kaj ĉe la rezulta malsukceso certigi aŭtonomecon por Irlando. La pli aĝa Joyce printis la poemon kaj eĉ sendis ĝin parte al la Vatikana Biblioteko. En novembro de tiu sama jaro, John Joyce eniris en Stubbs Gazette (eldonisto de bankrotoj) kaj suspendiĝis de laboro. En 1893, John Joyce estis forsendita kun pensio, komencante la glitadon de la familio en malriĉecon kaŭzita plejparte de la drinkado kaj ĝenerala financa misadministrado fare de John.[5]

Joyce sesjaraĝa, 1888

Joyce ekedukiĝis ĉe lernejo Clongowes Wood, nome de Jezuitoj ĉe Clane, Graflando Kildare, en 1888 sed devis lasi ĝin en 1892 kiam lia patro ne plu povis pagi la koston. Joyce tiam studis hejme kaj mallonge ĉe alia religia ordeno nome Kongregacio de Kristanaj Fratoj nome lernejo O'Connell ĉe strato North Richmond, Dublino, antaŭ ricevi lokon ĉe la Jezuita Dublina lernejo, Belvedere College, en 1893. En 1895, Joyce, tiam 13jaraĝa, estis elektita por aliĝi al la Maria Kongregacio fare de siaj samlernejanoj ĉe Belvedere.[6] La filozofio de Tomaso de Akvino pluhavis fortan influon sur li por plej el lia vivo.[7]

Li finis jezuitan lernejon, sed en aĝo de 16 jaroj li forpuŝis la kredon. Poste li studis en Dublino filologion kaj filozofion. Joyce eniris en la ĵus kreita University College Dublin (UCD) en 1898, kie studis anglan, francan, kaj italan. Li iĝis aktiva ankaŭ en teatraj kaj literatuaj etosoj de la urbo. En 1900 aperis lia laŭda revizio de la verko de Henrik Ibsen When We Dead Awaken kiel ĝi estis publikigita en Fortnightly Review; ĝi estis lia unua publikaĵo kaj, post lerni bazan norvegan por sendi entuziasman leteron al Ibsen, li ricevis dankoleteron el la dramaturgo. Joyce verkis nombrajn aliajn artikolojn kaj almenŭ du teatraĵojn (ekde tiam perditaj) dum tiu periodo. Multaj el la amikoj kiujn li faris ĉe la University College Dublin aperis poste kiel roluloj en la verkoj de Joyce. Liaj plej proksimaj kolegoj estis elstaraj figuroj de tiu generacio, ĉefe, Thomas Kettle, Francis Sheehy-Skeffington kaj Oliver St. John Gogarty. Joyce estis unuafoje prezentita al la irlanda publiko fare de Arthur Griffith en sia gazeto, The United Irishman, en novembro 1901. Joyce estis verkinta artikolon pri la Irlanda Literatura Teatro kaj la gazeto de lia kolego malakceptis presi ĝin. Joyce presis kaj distribuis ĝin surloke. Griffith mem verkis noton malakceptante ke oni faris cenzuron al la studento James Joyce.[8][9] En 1901, la Nacia Censo de Irlando listigis James Joyce (19) kiel angla- kaj irlanda-parolanta studento loĝanta kun sia patrino kaj patro, ses fratinoj kaj tri fratoj ĉe Royal Terrace, Clontarf (Dublino).[10]

Busto de Joyce en la Parko Sankta Stefano, Dublino

Post gradiĝi el UCD en 1902, Joyce iris al Parizo studi medicinon, sed li tuj abandonis tiun celon post trovi la teknikan literaturon en franca tro malfacila. Li restis tie kelkajn monatojn, petante financadon al sia familio, kion ĝi malfacile povis fari dum li dediĉis sin al legado en la Biblioteko Sankta Ĝenoveva. KIam lia patrino ricevis diagnozon de kancero, lia patro sendis al li tian telegramon, "NOTHER [tiele] DYING COME HOME FATHER" (patrino mortiĝas, revenu hejmen, patro).[11] Joyce revenis al Irlando. Timante pro la malpieco de sia filo, lia patrino klopodis malsukcese ke Joyce faru konfeson kaj komunion. Ŝi fine eniris en komato kaj mortiĝis la 13an de aŭgusto, dum James kaj Stanislaus malakceptis surgenuiĝi kun la aliaj membroj de la familio por preĝi ĉelite.[12] Post ŝia morto li pludrinkis, kaj la vivkondiĉoj hejme malbonegiĝis. Li apenaŭ vivtenis sin porvivaĵon recenzante librojn, instruante kaj kantante - li estis bonkvalita tenoro, kaj gajnis la bronzan medalon en la festivalo de 1904 nome Feis Ceoil.[13]

La 7an de januaro 1904 li provis publikigi A Portrait of the Artist (Portreto de la artisto), eseo-rakonto traktanta estetikon, nur por havi ĝin malaprobite de la liberpensula revuo Dana. Li decidis, dum sia dudek-dua naskiĝtago, revizii la rakonton en romanon kiun li nomigis Stephen Hero. Ĝi estis fikcia interpreto de la junaĝo de Joyce, sed li poste kreskis seniluziigita kun ĝia direkto kaj prirezignis tiun laboron. Ĝi neniam estis publikigita en tiu formo, sed jarojn poste, en Triesto, Joyce tute reverkis ĝin kiel A Portrait of the Artist as a Young Man. La nefinita Stephen Hero estis publikigita post sia morto.[14]

La saman jaron li renkontis Nora Barnacle, nome junan virinon de Galway City kiu laboris kiel ĉambristino. La 16an de junio 1904, ili unuafoje eliris eksteren kune, okazaĵon kiu estus festita disponigante la daton por la agado de Uliso.

Joyce restis en Dublino por iom da tempo plie, drinkante multe. Post unu el tiuj drinkadekscesoj, li eniris en batalon pri miskompreno kun viro en la parko St Stephen's Green[15]; li estis zorgita fare de negrava konatulo de lia patro nome Alfred H. Hunter, kiu alportis lin en sian hejmon por atenti liajn vundojn.[16] Hunter estis onidire judo kaj havis malfidelan edzinon, kaj funkcius kiel unu el la modeloj por Leopold Bloom, la protagonisto de Uliso.[17] Li miksis kun medicina studento Oliver St. John Gogarty, kiu formis la bazon por la rolulo Buck Mulligan en Uliso. Post restado en Martello-turo en Sandycove de Gogarty por ses noktoj, li foriris en la mezo de la nokto post kverelo kiu implikis alian studenton kun kiu li vivis, nome Samuel Chenevix Trench (Haines en Uliso), kaj pafadon per pistolo rekte super la lito de Joyce.[18] Li piediris la tutan vojon reen al Dublino por resti kun parencoj por la nokto, kaj sendis amikon al la turo la venontan tagon por paki sian havaĵon. Baldaŭ poste li forkuris al la Kontinento kun Nora.

1904–20: Triesto kaj Zuriko[redakti | redakti fonton]

James Joyce en 1915

Joyce kaj Nora iris en memelektitan ekzilon, moviĝante unue al Zuriko en Svislando, kie li supozeble akiris postenon por instrui la anglan ĉe la Berlitz Lingva Lernejo tra agento en Anglio. Okazis ke la angla agento estis fraŭdita, sed la direktoro de la lernejo ĉiukaze plusendis lin al Triesto, kio estis tiam parto de Aŭstrio-Hungario ĝis la Unua Mondmilito (hodiaŭ parto de Italio). Denove, li trovis ke ekzistis neniu posteno por li, sed kun la helpo de Almidano Artifoni, direktoro de la Triesta Berlitz-lernejo, li finfine certigis instrupostenon en Pula, tiam ankaŭ parto de Aŭstrio-Hungario (hodiaŭ parto de Kroatio). Li restis tie, instruante la anglan plejparte al aŭstr-hungaraj mararmeaj oficiroj postenigitaj en la Pula bazo, de oktobro 1904 ĝis marto 1905, kiam la aŭstroj - oni malkovris spionadan rondon en la grandurbo - forpelis ĉiujn eksterlandanojn. Kun la helpo de Artifoni, li moviĝis reen al Triesto kaj komencis instruadi la anglan tie. Li restis en Triesto por la plej multaj el la venontaj dek jaroj.[19]

Poste tiun jaron Nora naskis ilian unuan filon, Georgo'n. Joyce tiam sukcesis konvinki sian fraton, Stanislaus, en aliĝado al li en Triesto, kaj sekurigis al li postenon instruante en la lernejo. La ŝajnaj kialoj de Joyce estis deziro al la kompano de Stanislaus kaj la espero de ofertado al li de pli interesa vivo ol tiu de lia simpla oficejdeĵora tasko en Dublino. En vero, tamen, Joyce esperis pliigi la magran enspezon de lia familio kun la gajno de lia frato.[20] Stanislaus kaj Joyce malbonigis rilatojn dum la tempo kiun ili vivis kune en Triesto, kun la plej multaj argumentoj koncentriĝe pri la drinkadkutimoj kaj banalado de Joyce kun mono.[21]

Pro la konstanta migremo de la fruaj jaroj de Joyce, li iĝis seniluziigita kun vivo en Triesto kaj movis al Romo komence de 1906, certiginte dungadon en banko. Li intense malŝatis Romon, kaj movis reen al Triesto komence de 1907. Lia filino Lucia estis naskita en la somero da la sama jaro.[22]

Joyce reveis al Dublino meze de 1909 kun Georgo, por viziti sian patron kaj labori por publikigi Dubliners. Li vizitis la familion de Nora en Galway, renkontante ilin por la unuan fojon (sukcesa vizito, almenaŭ). Prepariĝante por reveni al Triesto li decidis preni unu el siaj fratinoj, Eva, por helpi al Nora prizorgi la hejmon. Li pasigis nur unu monaton en Triesto antaŭ reveni al Dublino, tiufoje kiel reprezentanto de kelkaj kinejposedantoj kaj komercistoj de Triesto. Kun ilia subteno li lanĉis la unuan kinejon de Irlando, la Volta Kinejo, kiu estis bone ricevita, sed iĝis tute malsama post kiam Joyce foriris. Li revenis al Triesto en januaro 1910 akompanata de alia fratino, nome Eileen.[23] Eva iĝis tre hejmsopira por Dublino kaj revenis tien kelkajn jarojn poste, sed Eileen pasigis la reston de sia vivo sur la kontinento, poste geedziĝante ĉeĥan bankkasiston Frantisek Schaurek.[24]

Joyce revenis al Dublino denove por nelonge meze de 1912 dum sia jar-longa batalado kun sia Dublina eldonisto, George Roberts, pri la publikigo de Dublinanoj. Lia ekskurseto denove estis vana, kaj je sia reveno li verkis la poemon "Gaso de Brulilo" kiel insultado kontraŭ Roberts. Post tiu ekskurseto, li neniam denove venis pli proksimen al Dublino ol el Londono, malgraŭ multaj pledoj de sia patro kaj invitoj de kolega irlanda verkisto William Butler Yeats.

Unu el liaj studentoj en Triesto estis Ettore Schmitz, pli bone konata per la pseŭdonimo Italo Svevo. Ili renkontis en 1907 kaj iĝis daŭraj amikoj kaj reciprokaj kritikistoj. Schmitz estis katoliko de juda origino kaj iĝis primara modelo por Leopold Bloom; la plej multaj el la detaloj pri la judismo en Uliso venis de la respondoj de Schmitz al demandoj de Joyce.[25] Vivante en Triesto, Joyce unue suferis pro okulproblemoj kiuj finfine postulis ĉirkaŭ dekduo da kirurgiaj operacioj.[26]

Joyce elkovis kelkajn mongajnoskemojn dum tiu periodo, inkluzive de provo iĝi kinejmagnato en Dublino. Li ofte ankaŭ diskutis sed finfine prirezignis planon importi irlandajn tvidojn (teksaĵojn) al Triesto. Korespondado rilatiganta al tiu projekto kun la Irlanda Lanaj Fabrikoj estas elmontrita en la fenestroj de ilia regiono sur la Kajo Aston en Dublino. Lia kapablo ĉe pruntado de mono savis lin de senhaveco. Ĉiu enspezo kiun li havis venis parte de sia posteno en la Berlitz-lernejo kaj parte de privata instruado al studentoj.

Circular fountain surrounded by pavement. The fountain's center is a sculpture of a pair of abstract human figures.
La nomita James-Joyce-Kanzel (plateau) ĉe kunfluo de la riveroj Sihl kaj Limmat en Zuriko kie Joyce emis ripozi

En 1915, post kiam la plej multaj el liaj studentoj estis konskriptitaj en Triesto por la Unua Mondmilito, li moviĝis al Zuriko. Du influaj privataj studentoj, nome barono Ambrogio Ralli kaj Grafo Francesco Sordina, petis oficialulojn por elvojaĝa permeso por la familio Joyce, kiuj en victurno jesis ne preni ajnan agon kontraŭ la imperiestro de Aŭstrio-Hungario dum la milito.[27] Tie, li renkontis unu el siaj plej eltenemaj kaj gravaj amikoj, Frank Budgen, kies opinion Joyce konstante serĉis tra la verkado de Uliso kaj Finnegans Wake. Estis tie kie Ezra Pound alportis lin al la atento de angla feministo kaj eldonisto Harriet Shaw Weaver, kiu iĝus la patrono de Joyce, disponigante al li milojn da funtoj dum la venontaj 25 jaroj kaj malŝarĝante lin el la ŝarĝo de instruado por centriĝi en sian verkadon. En Zuriko li verks Exiles, publikigis Portreton..., kaj komencis gravan laboron pri Uliso. Zuriko dum la milito estis hejmo al ekzilitoj kaj artistoj de tuta Eŭropo, kaj ĝia bohema, plurlingva etoso konvenis al li. Tamen, post kvar jaroj li estis sentrankvila, kaj post la milito li revenis al Triesto kiel li origine planis. Li trovis la grandurbon ŝanĝita, kaj kelkaj el liaj malnovaj amikoj notis lian maturiĝon de instruisto ĝis plentempa artisto. Liaj rilatoj kun lia frato (kiu estis internigita en aŭstra kaptitejo por la plej granda parto de la milito pro sia por-itala politikemo) estis pli stresigitaj ol iam. Joyce iris al Parizo en 1920 je invito de Ezra Pound, supozeble por semajno, sed li finis por vivi tie dum la venontaj dudek jaroj.

1920–41: Parizo kaj Zuriko[redakti | redakti fonton]

Half-length portait of a fortyish man wearing distinctive Windsor (circular-lens) glasses with black Zylo-covered frames, short and slicked-down brown hair, a small mustache, light tan jacket, and brown tie. His mouth is turned down in a slightly truculent expression
En Parizo, 1924. Portreto de Patrick Tuohy.

Joyce dediĉis sin al finado de Uliso en Parizo, ravita trovi ke li iom post iom akiris famon kiel avangarda verkisto. Plia stipendio de Miss Shaw Weaver signifis ke li povis dediĉi sin plentempe al verkado denove, same kiel rilati kun aliaj literaturaj figuroj en la grandurbo. Dum tiu epoko, la okuloj de Joyce komencis doni al li pli kaj pli da problemoj. Li estis traktita fare de Dro Louis Borsch en Parizo, spertante naŭ operaciojn de li ĝis la morto de Borsch en 1929. Dum la 1930-aj jaroj li vojaĝis ofte al Svislando al okuloperacioj kaj terapioj por la filino Lucia, kiu, laŭ la familio Joyce, suferis pro skizofrenio. Lucia estis analizita de Carl Gustav Jung tiutempe, kiu post legado de Uliso, konkludis ke ŝia patro havis skizofrenion.[28] Jung diris, ke ŝi kaj ŝia patro estis du homoj irantaj al la fundo de rivero, krom ke li plonĝis dum ŝi sinkis.[29][30][31]

Horizontal gravestone saying "JAMES JOYCE", "NORA BARNACLE JOYCE", GEORGE JOYCE", and "...ASTA OSTERWALDER JO...", all with dates. Behind the stone is a green hedge and a seated statue of Joyce holding a book and pondering.
Tombo de James Joyce en Zuriko-Fluntern

En Parizo, Mario kaj Eugene Jolas zorgis Joyce dum liaj longaj jaroj de verkado de Finnegans Wake. Se ne estus estinta pro ilia subteno (kune kun la konstanta financa subtenado de Harriet Shaw Weaver), ekzistas bona ebleco ke liaj libroj neniam eble estos finitaj aŭ publikigitaj. En ilia literatura revuo "Transition", la Jolasoj publikigis serie diversajn sekciojn de la romano de Joyce sub la titolo Work in Progress. Li revenis al Zuriko fine de 1940, fuĝante de la naziisma germana okupado de Francio.

La 11an de januaro 1941, li spertis kirurgion en Zuriko, pro truita ulcero. Dum li komence pliboniĝis, li recidivis la sekvan tagon, kaj malgraŭ pluraj transfuzoj, falis en komaton. Li vekiĝis ĉe 2 a.m. la 13an de januaro 1941, kaj petis ke flegistino telefonu al lia edzino kaj filo antaŭ perdado de konscio denove. Ili daŭre estis survoje kiam li 15 minutojn poste mortis.

La korpo de Joyce estis enterigita en la Tombejo Fluntern proksime de Zurika Bestoĝardeno. Svisa tenoro Max Meili kantis Addio terra, addio cielo de L'Orfeo de Monteverdi ĉe la enteriga servo. Kvankam du altrangaj irlandaj diplomatoj estis en Svislando tiutempe, ne partoprenis en la entombigo de Joyce, kaj la irlanda registaro poste malakceptis la proponon de Nora por permesi la repatriigon de la restaĵoj de Joyce. Nora, kun kiu Joyce geedziĝis en Londono en 1931, postvivis lin dum 10 jaroj. Ŝi nun estas entombigita tutapude, kiel estas ilia filo Georgo, kiu mortis en 1976.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Bronze statue of Joyce standing in a coat and broadbrimmed hat. His head is cocked looking up, his left leg is crossed over his right, his right hand holds a cane, and his left is in his pants pocket, with the left part of his coat tucked back.
Statuo de James Joyce ĉe North Earl Street, Dublino.

Joyce puŝis la romanon kaj la anglan lingvon preskaŭ al frakaso. Ulysses ("Uliso") priskribas unu tagon, la 16-an de junio, 1904, alinomatan Bloomsday ("Tago de Bloom") en Dublino, Irlando, kiel travivita de la lokanoj Leopoldo Bloom kaj Stefano Dedalus. Tiu dato fakte estas la tago, en kiu Joyce kun sia estonta edzino, Nora Barnacle, forlasis Irlandon. Ili loĝis en Parizo, Zuriko kaj Triesto. Ulysses esprimas sin mem ne kiel ĉenon da okazoj, sed kiel la 'konscifluon' de Leopoldo mem; ĝi ne priskribas la realon mem, sed la ĉenon de la mensopremoj de Leopoldo.

En 1914 aperis lia kolekto de historietoj Dubliners (dublinanoj), kiu estis genia esprimo de la socieco kaj esteco de homo en Dublino. La plej fama historieto estas "The dead" (La Malvivuloj).

Post la publikado de Uliso li estiĝis unu el plej famaj kaj laŭtvoĉaj aŭtoroj de sia tempo. Ĝis nun Uliso estas opiniata kiel la plej ŝoka kaj eĉ genia verko de James Joyce. Ĝi kreas malfacilan beletraĵon pri la malfacilaĵo kia estas la homa vivo. Uliso estas konsiderata kiel tre grava kunekzistado kun pensoj de ekzistadismo. Kvankam Uliso estas verko modernisma, ĝi perfidas tiun ĉi ismon per pensoj ekzistadismaj kaj teruremaj. Poste James Joyce komencos verki kaj eldoni en gazetoj sian novan verkon nomitan unue "Work in Progress" kiu estiĝos la "Finnegans Wake" ("La Mortfesto de Finnegan"), laŭ multaj lingvistoj kaj literaturologoj la plej grava verko en la monda literaturo. La Mortfesto estas verko kun malcentralizita kunteksto kaj heterogena strukturo. Legante ĝin pejorative, la leganto kunigas nur kelkajn frazojn kaj kombinas al si eblan kuntekston de Mortfesto. Tiel la leganto estas ankaŭ la verkisto de tiu ĉi verko. En la Mortfesto Joyce rezignas pri ĉiuj konvencioj de intrigo kaj person-karakterizado; ĝia lingvaĵo estas stranga kaj obskura, bazita ĉefe sur multnivelaj kalemburoj. Laŭ multaj tiu ĉi miksaĵo estas nekomprenebla, sed Joyce asertadis, ke oni bezonas nur legi ĝin laŭtvoĉe por kompreni.

Joyce influis plurajn verkistojn, interalie Jorge Luis Borges, Umberto Eco, Anthony Burgess kaj la filmreĝisoron Stanley Kubrick.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Chamber Music (poemoj, 1907)
  • Dubliners ("Dublinanoj", rakontaro, 1914)
  • Portrait of the Artist as a Young Man ("Portreto de la Artisto kiel Juna Viro", romano, 1916)
  • Exiles (teatraĵo, 1918)
  • Ulysses ("Uliso", romano, 1922)
  • Finnegans Wake ("Mortfesto de Finnegan", romano, 1939)
  • Pomes Penyeach (poemoj, 1927)
  • Collected Poems (poemoj, 1936)
Postmortaj publikigoj
  • Stephen Hero (antaŭaĵo de A Portrait; verkita en 1904–06, publikigita en 1944)
  • Giacomo Joyce (verkita en 1907, publikigita en 1968)
  • Letters of James Joyce Vol. 1 (Eld. Stuart Gilbert, 1957)
  • The Critical Writings of James Joyce (Eld. Ellsworth Mason kaj Richard Ellmann, 1959)
  • The Cat and the Devil (London: Faber and Faber, 1965)
  • Letters of James Joyce Vol. 2 (Eld. Richard Ellmann, 1966)
  • Letters of James Joyce Vol. 3 (Eld. Richard Ellman, 1966)
  • Selected Letters of James Joyce (Eld. Richard Ellmann, 1975)
  • The Cats of Copenhagen (Ithys Press, 2012)
  • Finn's Hotel (Ithys Press, 2013)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La dua nomo estis erare registrita kiel "Augusta". Joyce estis fkate nomita kaj baptita James Augustine Joyce, fare de sia patroflanka avo, Costello (1992) p. 53, kaj la Naska kaj Bapta Atestilo reproduktita en la artikolo montras ankaŭ "Augustine". Ellman diris: "La dua filo, James Augusta (kiel la nasko estis malĝuste registrita) ...". Ellmann (1982) p. 21.
  2. Ellman, p. 505, citing Power, From an Old Waterford House (London, n.d.), pp. 63–64
  3. Jackson, , "John Stanislaus Joyce: the voluminous life and genius of James Joyce's father, excerpt appearing in the New York Times', St. Martin's Press, Julio 1998. Kontrolita 25a septembro 2012.
  4. "'Why are you so afraid of thunder?' asked [Arthur] Power, 'your children don't mind it.' 'Ah,' said Joyce contemptuously, 'they have no religion.' Joyce's fears were part of his identity, and he had no wish, even if he had had the power, to slough any of them off." (Ellmann (1982), p. 514, citing Power, From an Old Waterford House (London, n.d.), p. 71
  5. Ellmann (1982), pp. 32–34.
  6. Themodernworld.com
  7. Ellmann (1982), pp. 60, 190, 340, 342; Cf. Portrait of the Artist as a Young Man, Wordsworth 1992, Intro. & Notes J. Belanger, 2001, 136, n. 309: "Synopsis Philosophiae ad mentem D. Thomae Tio ŝajnas aludo al Elementa Philosophiae ad mentem D. Thomae Aquinatis, selekto de la verkoj de Tomaso de Akvino eldoniaj kaj publikigitaj de G. M. Mancini," profesoro de teologio ĉe la Papa Universitato de Sankta Tomaso de Akvino, ''Angelicum'' en Romo (vidu The Irish Ecclesiastical Record, Vol V, Year 32, No. 378, Junio 1899, p. 570
  8. Jordan, Anthony, "An Irishman's Diary", Irish Times, 20a Februaro 2012
  9. Arthur Griffith with James Joyce & WB Yeats- Liberating Ireland de Anthony J. Jordan p. 53. Westport Books 2013. ISBN 978-0-957622906
  10. Residents of a house 8.1 in Royal Terrace (Clontarf West, Dublin) (1901). Alirita 16a Majo 2012.
  11. Ŝe ricevis origine diagnozon de hepata cirozo, sed tio rezultis malĝusta, kaj ŝi ricevis diagnozon de kancero en aprilo 1903. Ellmann (1982), pp. 128–129
  12. Ellmann (1982), pp. 129, 136
  13. Wayback, 20070401041950 http://www.feisceoil.ie/history/ History of the Feis Ceoil Association. Siemens Feis Ceoil Association. 1a Aprilo 2007, versio konsultita el Internet archive la 9an de Novembro 2009.
  14. Joyce – Other works. Alirita 22a Februaro 2010.
  15. "On this day…30 September"
  16. Ellmann (1982), pp. 161–62.
  17. Ellmann (1982), p. 230.
  18. Ellmann, p. 175.
  19. McCourt 2001.
  20. Laŭ Ellmann, Stanislaus permesis al Joyce kolekti sian pagon, "por simpligi aferojn" (p. 213).
  21. La plej akraj el la konfliktoj okazis en Julio 1910 (Ellmann (1982), pp. 311–13).
  22. Williams, Bob. Joycean Chronology. The Modern World, 6a Novembro 2002, Konsultita la 9an de Novembro 2009.
  23. Ellmann (1982), pp. 300–03, 308, 311.
  24. Ellmann (1982), pp. 384–85.
  25. Ellmann (1982), p. 272.
  26. Ellmann (1982), pp. 268, 417.
  27. Ellman (1982), p. 386.
  28. Shloss, p. 278.
  29. Pepper, Tara
  30. Shloss p. 297.
  31. La literatura administranto de la havaĵo de Joyce,nome Stephen J. Joyce, bruligis leterojn verkitajn de Lucia kiujn li ricevvis post la morto de Lucia en 1982. (Stanley, Alessandra. "Poet Told All; Therapist Provides the Record," The New York Times, 15a Julio 1991. Konsultita la 9an de Julio 2007). Stephen Joyce asertis per letero al la eldonisto de The New York Times ke "Regarding the destroyed correspondence, these were all personal letters from Lucia to us. They were written many years after both Nonno and Nonna [i.e. Mr and Mrs Joyce] died and did not refer to them. Also destroyed were some postcards and one telegram from Samuel Beckett to Lucia. This was done at Sam's written request." Joyce, , "The Private Lives of Writers, The New York Times, 31a Decembro 1989. Kontrolita 9a Novembro 2009.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Beebe, Maurice (Fall 1972). "Ulysses and the Age of Modernism". James Joyce Quarterly (University of Tulsa) 10 (1): 172–88
  • Borges, Jorge Luis, (ed.) Eliot Weinberger, Borges: Selected Non-Fictions, Penguin (31 October 2000). ISBN 0-14-029011-7.
  • Bulson, Eric. The Cambridge Introduction to James Joyce. Cambridge and New York: Cambridge University Press, 2006. ISBN 978-0-521-84037-8.
  • Cavanaugh, Tim, "Ulysses Unbound: Why does a book so bad it "defecates on your bed" still have so many admirers?", reason, July 2004.
  • Costello, Peter. James Joyce: the years of growth, 1892–1915. New York: Pantheon Books, a division of Random House, 1992. ISBN 0-679-42201-3.
  • Deming, Robert H. James Joyce: The Critical Heritage. Routledge, 1997.
  • Ellmann, Richard, James Joyce. Oxford University Press, 1959, revised edition 1982. ISBN 0-19-503103-2.
  • Gammel, Irene. Baroness Elsa: Gender, Dada and Everyday Modernity. Cambridge, MA: MIT Press, 2002, 253. [1] Konsultita la 5an de Oktobro 2009
  • Gillers, Stephen (2007). "A Tendency to Deprave and Corrupt: The Transformation of American Obscenity Law from Hicklin to Ulysses". Washington University Law Review 85 (2): 215–96. Retrieved 5 October 2009.
  • Gluck, Barbara Reich. Beckett and Joyce: Friendship and Fiction. Bucknell University Press, 1979.
  • Hopper, Keith, Flann O'Brien: A Portrait of the Artist as a Young Post-Modernist, Cork University Press (May 1995). ISBN 1-85918-042-6.
  • Joyce, Stanislaus, My Brother's Keeper, New York: Viking Press, 1969.
  • MacBride, Margaret. Ulysses and the Metamorphosis of Stephen Dedalus. Bucknell University Press, 2001.
  • McCourt, John, The Years of Bloom: James Joyce in Trieste, 1904–1920, The Lilliput Press, May 2001. ISBN 1-901866-71-8.
  • McCourt, John, ed. James Joyce in Context. Cambridge and New York: Cambridge University Press, 2009. ISBN 978-0-521-88662-8.
  • Pepper, Tara. "Portrait of the Daughter: Two works seek to reclaim the legacy of Lucia Joyce." Newsweek International . 8 March 2003.
  • Shloss, Carol Loeb. Lucia Joyce: To Dance in the Wake. London: Bloomsbury Publishing, 2004. ISBN 0-374-19424-6.
  • Williamson, Edwin, Borges: A Life, Viking Adult (5 August 2004). ISBN 0-670-88579-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]