Project Gutenberg
El Vikipedio
Project Gutenberg ("Projekto Gutenberg") estas volontula laboro kiu celas enkomputiligi, konservi kaj disvastigi kulture gravajn verkojn. La projekto komenciĝis en 1971, kaj estas la plej malnova cifereca biblioteko. La plej multaj verkoj en ĝi estas kompletaj tekstoj el nekopirajtitaj libroj.
La projekto faras strebas al konservado laŭeble libera kaj senpaga, en longdaŭraj kaj publikaj formatoj, kiuj estas uzeblaj en preskaŭ ĉiu komputilo.
Enhavo |
[redakti] Historio
Projekto Gutenberg estis lanĉita de Michael Hart, kiu estis studento ĉe universitato de Illinois.
Ĝia nomo devenis de la elpensinto de movebla tipo, germano Johannes Gutenberg.
Ĝia tekstaro estas havebla per la Interreto.
[redakti] Kolekto
Je julio 2008, Projekt-Gutenbergo havis pli ol 26,000 libraĵojn en la kolekto.
La plejparto de la tekstoj estas anglalingva, sed ankaŭ multaj aliaj lingvoj, kiel la franca, la germana, la finna, la nederlanda, kaj la hispana.
Laŭeble, ĉiuj tekstoj havebligas nurtekst-formate. Ankaŭ multaj havebligas HTMLe.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Google libroj.
- Open Content Alliance [1]
[redakti] Eksteraj ligoj
- Project Gutenberg - Oficiala retejo
- Esperantolibroj ĉe Project Gutenberg
- Team Esperanto - Grupo preparas pli da Esperantolibroj por PG ĉe Distributed Proofreaders
