Funto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun pundo.

Funto estas unuo de maso, kiu valoras proksimume duonon de kilogramo. Tia unuo estis uzata jam en la Romia imperio kun la latina nomo libra, kaj de tiu vorto devenas kaj la mallongigo lb por funto kaj la simbolo £ por pundo (monunuo).

Multaj diversaj difinoj de funto estis uzataj en la historio, sed hodiaŭ nur tri difinoj restas aktualaj:

  • La internacia funto (avoirdupois) valoras 0,45359237 kg kaj estas la plej ofte uzata difino. Unu internacia funto egalas al 16 internaciaj uncoj.
  • La troja funto valoras 0,3732417216 kg kaj estas uzata en iuj landoj por mezuri oron, arĝenton, platenon, paladion, kaj iujn gemojn. Tamen, pli ofte uzata estas la troja unco. Unu troja funto egalas al 12 trojaj uncoj, do unu internacia funto egalas al precize (14 + 7/12) trojaj uncoj. La nomo troja devenas de la franca urbo Troyes.
  • En iuj landoj uzantaj la metran sistemon oni neformale uzas la vorton funto por 0,5 kg. Tian funton oni povas nomi metra funto, sed ĝi ne estas oficiale difinita.