Sihl

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sihl
Platzspitz Sihl Limmat.jpg
Alfluo de Sihl al la Limato en Zuriko
Longeco 73 km
Alteco de la fonto 1500 m
Meznombra trafluo 12 m³/s
Akvokolekta areo 600 km²
Alfluantoj Minster, Alp kaj aliaj
Alfluas al Limato
Alteco de la enfluejo 403 m
Rivero en Eŭropo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Sihl estas rivero en Svislando kis fonto troviĝas ĉe la monto Drusberg en la Kantono Ŝvico. Fontrivero de Sihl estas la rivero Alp, kiu alfluas ĝin ĉe Biberbrugg.

Enhavo

[redakti] Lago de Sihl

Ĉe Einsiedeln Sihl trafluas la Lagon de Sihl, kiu estas kun grandeco de 11 km² la plej granda artefarita lago de Svislando. Post Schindellegi la rivero forlasas la kantonon Ŝvicon kaj formas nun la kantonon-limon inter la kantonoj Zugo kaj Zuriko. En tiu riverparto troviĝas la kataraktoj Sihlsprung apud Schönenberg ZH.

[redakti] Sihlvalo

La rivero nun fluas tra la Sihlvalo, kiu troviĝas en la distrikto Horgen inter la montoĉeno Albis kun ĝia plej alta pinto Uetliberg kaj la montoĉeno Zimmerberg. Ĝi trafluas la urbon Adliswil ĝis Zuriko, kie ĝi ĉe Platzspitz alfluas la Limaton. En la kvartalo Zuriko-Brunaŭ la rivero malaperas sub urba aŭtoŝoseo, kio estis unu el la plej teruraj arkitektaj pekoj de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento en Zuriko.

Sihl ĉe Sihlkatarakto

[redakti] Komunumoj laŭlonge de la rivero Sihl

Ĉ la bordo de la rivero Sihl troviĝas en Kantono Ŝvico la komunumoj Unteriberg, Oberiberg, Euthal, Einsiedeln, Egg SZ kaj Wollerau, en Kantono Zugo la komunumoj Finstersee, Menzingen, Neuheim kaj Walterswil,kaj en Kantono Zuriko la komunumoj Hütten, Schönenberg ZH, Hirzel, Horgen, Oberrieden ZH, Thalwil, Langnaŭ ĉe Albis, Adliswil kaj Zuriko.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Retejo pri la Lago de Sihl
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Sihl
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj