Henrik Ibsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Ibsen
Persona informo
Henrik Johan Ibsen
Naskonomo Henrik Johan Ibsen
Naskiĝo 20-an de marto 1828 (1828-03-20)
en Skien,  Norvegio
Morto 23-an de majo 1906 (1906-05-23) (78-jaraĝa)
en Christiania,  Norvegio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo vd
Lingvoj norvegadana vd
Loĝloko SkienGrimstadKopenhagoMunkenoBergen • Christiania • Christiania • RomoBavarioDresdenoMunkenoRomoMunkenoRomoMunkenoVienoBudapeŝto • Christiania vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Subskribo Henrik Ibsen
Familio
Patro Knud Ibsen vd
Patrino Marichen Altenburg vd
Gefratoj Hedvig Ibsen • Ole Paus Ibsen vd
Edz(in)o Suzannah Ibsen vd
Infanoj Sigurd Ibsen • Hans Jacob Henriksen vd
Profesio
Alia nomo Brynjolf Bjarme vd
Okupo dramaturgo • poeto • libretisto • reĝisoro • verkisto vd
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva dum 1850–1906 vd
Verkado
Verkoj Peer Gynt ❦
Puphejmo ❦
Reaperantoj ❦
En Folkefiende ❦
La sovaĝa anaso ❦
Hedda Gabler ❦
Rosmersholm vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henrik IBSEN (naskiĝis la 20-an de marto 1828 en Skien, mortis la 23-an de majo 1906 en Kristiania, nuntempe Oslo) estis norvega dramisto. Lia patro estis riĉa komercisto, kiu malriĉiĝis kaj lia patrino ŝatis pentradon kaj teatron. Pro tio, kvankam el klera familio, li vivis malriĉan infanecon. En tiu epoko (ĝis 1905) Norvegio estis ankoraŭ parto de la reĝlando Svedio. Kiam li estis nur 16-jara, li laboris en apoteko kiel helpanto. Tio ne plaĉis al li. Li preferis ĉeeston de revoluciaj studentoj, pro tio li forlasis sian postenon en 1849. Li poste studis medicinon, sed ne finis tiun karieron. Tiuepoke li estis malriĉega kaj estis patro de kontraŭleĝa filo kun servistino; tiun filon li vidis nur post 40 jaroj kaj nur unufoje. Dume li jam verkis poemojn kaj dramojn, nome Catilina kaj La katafalko de la heroo.

Ekde 1851 li plene dediĉis sin al la teatra laboro, fariĝis estro de la teatroj de Bergeno kaj ĉefa dramaturgo tie. Tio signifas, ke li povis premierigi La katafalko de la heroo, sed ankaŭ ke li devis prilabori ĉiujn taskojn por sukcesi. Tiuepoke li fondis satiran ĵurnalon Andhrimner. En 1857 li estris la Norvegan Teatron de Kristiania kie li premierigis verkojn pri naciaj kaj historiaj temoj kiuj pruvas sian profesian konon de la teatra scenmaniero franca. En 1858 li geedziĝis kun Susanna Thorensen, filino de pastro, kiun li ekkonis en Bergen. Tiu geedzeco estos maltrankvila, pro liaj nervaj deprimoj, ebriiĝoj, amrilatoj, ktp. Ĉiuokaze la edzino estis grava helpo al la laboro de Ibsen. En 1862 li perdis sian gravan postenon kaj malriĉiĝis subite.

En 1864 li forlasis sian landon kaj laboris eksterlande: en Romo, Dresdeno kaj Munkeno. Li ne revenos dum 27 jaroj. En Italio komenciĝas lia sukceso: tie li verkis la du versajn dramojn: Brand kaj Peer Gynt. Poste li translokiĝis en Germanion. Post 1875 li verkis siajn plej kontraŭburĝajn teatraĵojn, nome Samfundets Støtter (La pilieroj de la socio, 1877), pri komercaj fraŭdoj; Et Dukkehjem (Puphejmo, 1879), pri subpremado de virinoj; Gengangere (Spektroj, 1881), pri seksa moralo; En Folkefiende (Malamiko de la popolo, 1882), pri esprimlibereco; Rosmersholm (La hejmo Rosmer, 1886) kaj Hedda Gabler (1890).

En 1877 li iĝis doktoro pro honoro en la universitato de Upsala (Svedio). Ibsen, kies socikritika verkaro influis grandan aron da aliaj aŭtoroj, mortis je la 23-a de majo 1906 en Kristiania (nuntempe Oslo).

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Lia unua klopodo estis imiti la tiaman modan francan dramaturgon Scribe. Poste jam teatrestro en Bergen li povis viziti Germanion kaj Danion kaj tie ekkoni modernan teatron unuflanke kaj Shakespeare aliflanke.

Nur kiam li ekveturis suden, al Italio, li ekverkis bonkvalite. Brand kaj Peer Gynt estos altkvalitaj verkoj kaj poste la influoj de dana kritikisto Georg Brandes kaj de tiama fama norvega drmaturgo Bjornsterne Bjornson alportos al li pli intimaj verkoj, ne tiom bombastaj. Kontraŭburĝaj teatraĵoj kiel Malamiko de la popolo kaj Puphejmo donos al li sian lokon en la literatura historio. Ibsen estis romantikulo post la romantismo. Lia veturado jam faris antaŭe Byron, Shelley aŭ eĉ Goethe. La paraj rilatoj homaj estas konsiderataj rabie en kelkaj verkoj de Ibsen, tio estas pura romantismo. La ŝoko produktita kontraŭ la burĝaj mensoj ne havos alian similaĵon ĝis kiam venos la surrealismo. La ribelema eco de la aŭtoro transpasos al siaj ĉefroluloj, kiuj ankaŭ estos obstinaj, kontraŭantoj, kiel li mem. Oni diras, ke antaŭ sia morto, liaj lastaj vortoj signifis "Kontraŭe".

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Reaperantoj: familia dramo : unua akto / de Henrik Ibsen. Trad. O. Bünemann. - Berlin: Möller & Borel, [1910]. - 47 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 12)
  • Reaperantoj: familia dramo / Henrik Ibsen. Trad. Oscar Bünemann. - 2. eld. - Berlin [k.a.]: Ellersiek & Borel, 1925. - 111 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 14/15)
  • Imperiestro kaj Galileano: mond-historia teatraĵo / de Henrik Ibsen. Trad. de H. J. Bulthuis. - Zutphen: Thième, 1930. - 276 p. Originalo: Kejser og Galilæer
  • Peer Gynt: drama poemo kun konciza komentario kaj tri norvegaj popolfabeloj / Henrik Ibsen. [El la norvega trad. Erling Anker Haugen]. - Trondheim: Eldona Rondo, 1951. - 258 p.
  • Brand: 1866 / Henrik Ibsen. [Trad. el la norvega de Erling Anker Haugen. Enkonduko de Humphrey Tonkin. Postparolo de K. Kalocsay]. - 1. eld. - Antverpeno ; La Laguna: Stafeto, 1978. - 320 p. : ilustr. - (Stafeto. Bel-Literatura Eldonserio ; 33) (Serio Oriento - Okcidento ; 13) ISBN 90-6336-004-5
  • Puphejmo: (1879) / Henrik Ibsen. Trad.: Odd Tangerud. - Hokksund: Tangerud, 1987. - 57 p. ISBN 82-991075-2-0 Originalo: Et dukkehjem
  • La Asocio de la Junuloj: dramo en kvin aktoj / Henrik Ibsen. Trad. Odd Tangerud. - Lier: JEC Scandinavia, 1999
  • Rosmersholm: dramo en kvar aktoj / Henrik Ibsen. Trad. Odd Tangerud. - Lier: JEC Scandinavia

Surscenigitaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]