Odiseado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Odiseo prezentas pokalon da forta vino al la Ciklopo Polifemo.
Statuo personiganta la Odiseadon, kiu staras en la biblioteko Pantainos, en Ateno

"Odiseado" (greke, Οδύσσεια) estas la titolo de la dua el la du precipaj antikvaj grekaj eposoj fare de Homero. La unua eposo nomiĝas Iliado. La poemo venas de ĉirkaŭ la jaroj 800 ĝis 600 antaŭ la komuna erao kaj pritraktas eventojn okazintajn al sia ĉefrolulo Odiseo (kiu nomiĝas latine Ulisses, esperantigita kiel Uliso) dum lia longa vojaĝo hejmen post la milito ĉe Trojo.

En multaj lingvoj odiseado iĝis sinonimo por longa aventurplena vojaĝo.

La rakonto[redakti | redakti fonton]

Post dek jaroj militante ĉe Trojo, Odiseo vojaĝis dum dek jaroj plu por reveni al sia denaska insulo, Itako. Dum lia foresto, lia filo Telemako kaj edzino Penelopo devis trakti grupon de svatiĝantoj, kiuj sin trudigis en la domo de Odiseo por konkursi pri edziĝo al Penelopo, ĉar ili supozis, ke Odiseo mortis.

La 24 kantoj[redakti | redakti fonton]

Por konservi la tension de la rakonto, Homero uzas tre kompleksan rakontmanieron. Li verkas ekzemple paralelajn rakontojn, retropaŝojn, parentezojn, perspektivŝanĝojn kaj rakontistoŝanĝojn. La agado ne estas kronologia, sed komencas ĵus antaŭ la hejmeniro de Odiseo al Itako.

1-a ĝis 4-a kantoj[redakti | redakti fonton]

La dikonsilo decidas ebligi al Odiseo la hejmeniron. La mesaĝisto Hermeso postulas de la nimfo Kalipso, ke ŝi lasu forvojaĝi Odiseon, kiun ŝi retenis sep jarojn sur sia insulo. Intertempe la diino Atena iras al Itako, kie la edzino de Odiseo, Penelopo provas rezisti al la svatiĝantoj. Sub formo de la patra amiko Mentoro, Atena konvinkas Telemakon, la filon de Odiseo, serĉi la patron.

5-a ĝis 8-a kantoj[redakti | redakti fonton]

Sur memkonstruita floso Odiseo forvojaĝas de la kalipsa insulo Ogygia. Sed lia malamiko, la mardio Pozidono, levas ŝtormon kiu pereigas la floson. Odiseo apenaŭ sukcesas savi sin sur la insulon de Kerkyra, najbara de Itako. En la lando de la fajakoj la princino Nausikaa gasteme akceptas lin.

9-a ĝis 12-a kantoj[redakti | redakti fonton]

En la centra parto de la eposo Odiseo rakontas dum du noktoj en la hejmo de la fajaka reĝo Alkinoos pri siaj vojaĝoj.

13-a ĝis 16-a kantoj[redakti | redakti fonton]

Nun kuniĝas la du agadfadenoj, t.e. la rakontoj de Telemako kaj de Odiseo. Helpita de la fajakoj Odiseo rehejmeniras al Itako, sed devas kaŝi sin en la domo de la fidela porkinisto Eŭmaios, ĝis li pretas por la batalo kontraŭ la svatiĝantoj. Tie ĉi li renkontiĝas kun Telemako, kiu revenas post la malsukcesa serĉado.

17-a ĝis 20-a kantoj[redakti | redakti fonton]

Por protekti lin, Atena donas al Odiseo la formon de almozulo. Tia li revenas post 20 jaroj al sia hejmo, kie unue rekonas lin lia maljuna mortonta hundo Argos, pli poste ankaŭ la servistino Eŭrykleia. Kaŝe Odiseo preparas la batalon kontraŭ al svatiĝantoj.

21-a ĝis 24-a kantoj[redakti | redakti fonton]

Dum pafarkkonkurso Odiseo konigas sin kaj mortigas, helpate de Telemako kaj Eŭmaios, la svatiĝantojn kaj la malfidelajn geservistojn.

Post 20 jaroj Odiseo revidas sian edzinon Penelopo. Sed nur post kiam ŝi per ruzo elprovis lin, ŝi rekonas lin sia edzo. Poste Odiseo vizitas sian maljunan patron Laertes. En la submondo Aĥilo kaj Agamemno, kunbatalintoj ĉe Trojo de Odiseo, laŭdas ties venkan hejmeniron. La diino Ateno trankviligas la disputon inter Odiseo kaj la parencoj de la mortigitaj svatiĝintoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proza traduko de la poemo fare de d-ro W. Manders, sub la titolo Odusseias; Zutphen, 1933.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.