Nimfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la Nimfo en biologio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nimfo (apartigilo).
Malsamaj stadioj de nimfoj pri ruĝaj cimoj

Nimfo estas evolua stadio de diversaj insektoj, pri kiuj larvoj ne trapasas pupan stadion [1]. Nimfoj aperas kun videblaj komencaĵoj de flugiloj. Nimfoj aperas ekzemple ĉe hemimetabolaj insektoj (kiel hemipteroj kaj ortopteroj), do ĉe ĉiuj insektoj kun intersekva (nekompleta) metamorfozo (hemimetabolio), kiam ili diferenciĝas de la imaginoj je la subevoluitaj flugiloj kaj genera sistemo.

Ankaŭ la araneoidoj, precipe la araneoj kaj akaroj havas nimfon en juneca formo. Oni ofte parolas pri nimfo nur ekde la unua komplete evoluita stadio kun elformiĝintaj flugilmembroj, tio plej ofte post la tria haŭtŝanĝo. Antaŭaj stadioj estas nomataj pronimfo. La protonimfo karakterizas la akarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la difinon sur NPIV

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]