Ekzoskeleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abandonita ekzoskeleto (ektoskeleto) de nimfo de libelo

Ekzoskeletoektoskeleto (el greka ἔξω, éksō "ekstera" kaj σκελετός, skeletos "skeleto"[1]) estas la ekstera skeleto kiu eltenas kaj protektas korpon de animalo, kontraste al interna skeleto (endoskeleto) de, ekzemple, homo. En populara uzado, kelkaj el plej grandaj tipoj de ekzoskeletoj (ektoskeletoj) estas konataj kiel "ŝeloj" aŭ "konkoj". Ekzemploj de ekzoskeletaj (ektoskeletoj) animaloj estas insektoj kiaj lokustoj kaj blatoj, kaj krustuloj kiaj kraboj kaj omaroj. La konkoj de variaj grupoj de konkaj moluskoj, kiaj tiuj de helikoj, pektenoj, skafopodoj, ĥitonoj kaj naŭtiloj, estas ankaŭ ekzoskeletoj (ektoskeletoj).

Mineraligitaj ekzoskeletoj (ektoskeletoj) unuafoje aperis en la fosilia registro antaŭ ĉirkaŭ 550 mj, kaj ties evoluo estis konsiderata de kelkaj kiel ludinta gravan rolon en la sekva animala eksplodapero de Kambrio.

Kelkaj animaloj, kiaj la testudoj, havas kaj endoskeleton kaj ekzoskeleton (ektoskeleton).

Artefaritaj ekzoskeletoj (ektoskeletoj)[redakti | redakti fonton]

Homoj dum longa tempo uzis kirasojn kiel artefarita ekzoskeleto por protekto, antaŭ ĉio dum bataloj. Nuntempe ankaŭ estas ekzoskeletmaŝinoj (ektoskeletmaŝinoj) uzataj por medicinaj kaj industriaj celoj. Homaj ekzoskeletoj jam aperis en sciencfikciaj rakontoj, sed intertempe ekzistas veraj prototipoj.

Ortezo (ortopedia protezo) estas limigita medicina formo de ekzoskeleto (ektoskeleto), kiu estas alfiksita sur korpomembro aŭ sur la torso, por subteni la funkciadon aŭ formon de la membro aŭ spino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. exoskeleton. Online Etymology Dictionary.