Kiraso
El Vikipedio
Kiraso estas fortika vestaĵo, kiu ŝirmu kontraŭ vundiĝo kaj efikoj de armiloj. Kirasoj, faritaj el diversaj materialoj kaj laŭ diversaj manieroj, estas uzataj de jarmiloj. La kirasoj kutimaj en la eŭropa mezepoko konsistis el metalaj platetoj aŭ ringoj, kovrantaj bruston, kolon, brakojn, krurojn kaj dorson. Kasko kaj ŝildo kutime ne estis rigardataj kiel partoj de kiraso. En aliaj epokoj kaj mondregionoj kirasoj konsistis ankaŭ el ligna aŭ leda armaĵoj.
Kirasoj ekzistis ankaŭ por ĉevaloj, hundoj kaj aliaj bestoj uzataj en batalo.
La vorto devenas de la franca cuirasse, litere ledaĵo, kiu nur poste signifis ankaŭ metalajn ŝirmilojn.
|
Leda kiraso de japana samurajo. |
Plata kiraso en la muzeo Zwinger en Dresdeno |
Kirasoj en muzeo en Graz |
|
|
Ĉevala kiraso en la Muzeo pri Arthistorio en Vieno |
Hunda kiraso de batalhundo el la 17-a jc. en la muzeo de la kastelo Wartburg |