Armaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armaĵo de kavaliro.
Armaĵo por Gustavo Vasa farita de Kunz Lochner, ĉirkaŭ 1540 (Livrustkammaren).

Armaĵo estas fortika vestaĵo, kiu ŝirmu kontraŭ vundiĝo kaj efikoj de armiloj. Armaĵoj, faritaj el diversaj materialoj kaj laŭ diversaj manieroj, estas uzataj de jarmiloj. La armaĵoj kutimaj en la eŭropa mezepoko konsistis el metalaj platetoj aŭ ringoj, kovrantaj bruston, kolon, brakojn, krurojn kaj dorson.

Kirasoj estis la partoj de armaĵoj kiuj kovris bruston kaj dorson.[1] Kaskohelmo kovris kapon. Bracelo estis la parto de lamenoj kiu utilis por ŝirmi la suprajn membrojn, el la ŝultro ĝis la mano. Kaj ŝildoj kutime ne estis rigardataj kiel partoj de armaĵoj. En aliaj epokoj kaj mondregionoj armaĵoj konsistis ankaŭ el lignaleda armaĵoj. Armaĵoj ekzistis ankaŭ por ĉevaloj, elefantoj, hundoj kaj aliaj bestoj uzataj en batalo.

Kiraso devenas de la franca cuirasse, litere ledaĵo, kiu nur poste signifis ankaŭ metalajn ŝirmilojn. Laŭ Francisko Azorín kiraso estas Metala, foje leda armaĵo ŝirmanta la bruston k. la dorson, ofte arte prilaborita. Armaĵo, protektilo de io.[2] Li indikas etimologion el la latina coratia, el corium (ledo).[3]

Plata armaĵo estas historia tipo de personkorpa armaĵo farita el platoj da bronzo, feroŝtalo, kulminata en la ikona armaĵa vestaro tute ŝirmanta la portanton. Kvankam estas fruaj antaŭaĵoj kiel la Rom-epoka "lorica segmentata", la kompleta plata armaĵo disvolviĝis en Eŭropo dum la fino de la Mezepoko, speciale en la kunteksto de la Centjara Milito, el la platomantelo vestita sur la maŝkuto dum la 14a jarcento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV [1] Alirita la 22an de Aprilo 2017
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  3. Azorín, samloke.