Samurajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Samurajo (japane: 侍, samurai) estis termino por ano de la japana militista klaso en ŝoguna reĝimo antaŭ la industria epoko. Ili heredis militarton kaj estis rigide hierarkiigitaj per pluraj tavoloj de mastro-servistaj rilatoj. Ili respektis antaŭ ĉio honoron, bravecon kaj lojalecon. La japana vorto "samurai" devenas de la verbo "saburau" signifanta "servi". Ekde la fino de la 12 jarcento ĝis 1868, la samurajoj estris Japanion.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]