Sekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Genro.

La maskla gameto (spermo) fekundante la inan gameton (ovolo)
Amorantaj leono kaj leonino.

La individuoj de multaj specioj de vivuloj dividiĝas en du (aŭ pli da) kategorioj nomataj seksoj. Ĉi tiuj kategorioj rilatas al komplementaj grupoj kombinantaj genan materialon por la reproduktado. Ĉi tiun procezon oni nomas seksa reproduktado.

Kutime, specio havas du seksojn: viran (nomeblan ankaŭ malina) kaj inan. La ina sekso difiniĝas kiel tiu produktanta la plej larĝajn gametojn (t.e. reprodukt[iv]aj ĉeloj). La seksaj kategorioj priskribas, do, la reproduktajn funkciojn kiujn individuo povas plenumi iam en sia vivo.

La vorton sekso oni uzas ankaŭ kiel mallongigon anstataŭ (homa) seksumado t. e. seksa interagado aŭ rilato (la fizikaj agoj rilataj al seksa reproduktado).

Sekso en plantoj kaj fungoj[redakti | redakti fonton]

Fungoj kaj aliaj organismoj ekzistas en pli ol du seksoj, tamen ili reproduktiĝas pare (ajnaj du seksoj povas kune reproduktiĝi).

Ĉe multaj florplantoj la organoj de du seksoj estas kombinitaj en ĉiu floro. Ĉe aliaj ekzistas divers-seksaj floroj. Iuj el tiuj specioj portas diversseksajn florojn sur la sama planto, ĉe aliaj la tuta planto estas unuseksa.

Sekso ĉe bestoj[redakti | redakti fonton]

Sirfedoj engaĝigintaj en seksa interagado

Pluraj specioj, ekzemple de lumbrikoj, abeloj kaj gekoj, povas reproduktiĝi same sekse kiel sensekse. En himenopteroj, kio inkludas abelojn, la reĝino (t.e. plene funkciiva ino) povas decidi fekundigi ovon aŭ lasi ĝin nefekundigita. Fekundigitaj ovoj iĝos inoj -- laboristoj se averaĝe nutritaj dum sia larva stadio; reĝinoj se regalitaj kaj dorlotitaj per ĵeleo. Nefekundigitaj ovoj, kun nur duone la nombro de kromosomoj de fekundigitaj ovoj, iĝos vir-abeloj. En aliaj specioj, ekz. lumbrikoj, ĉiuj individuoj hermafroditas, t. e. la individuoj havas samtempe virajn kaj inajn seksajn organojn.

En mamuloj, birdoj kaj multaj aliaj specioj, sekson determinas la seksaj kromosomoj, nomataj X kaj Y en mamuloj, Z kaj W en birdoj. Virmamuloj normale havas po unu (XY), dum mamulinoj normale havas du X-kromosomojn (XX). Ĉiuj individuoj havas almenaŭ unu X-kromosomon; la Y-kromosomo ĝenerale malpli longas ol la X-kromosomo kun kiu ĝi paras, kaj en pluraj specioj ĝi malestas. Inverse ol pri mamuloj okazas rilate al virbirdoj (ZZ) kaj birdinoj (ZW). En aliaj specioj, i.a. krokodiloj kaj plej multaj insektoj, sekson povas determini pluraj aliaj sistemoj, inkl. tiuj regataj de mediaj faktoroj kiel la temperaturo. Aliaj specioj povas ŝanĝi sekson dum sia vivo, kiel ekzemple kelkaj fiŝoj.

Sekso ĉe homoj[redakti | redakti fonton]

Carracci Jupiter et Junon.jpg

Por plej multaj kaj diversaj sociaj celoj oni uzas homan sekson kiel koncepton unuecigan kaj determinan: ni (vir)inasviras. Tamen, se oni studas de pli proksime la kriteriojn por difini inojn kaj virojn, evidentiĝas du gravaj faktoj. Unue, sekson oni povas difini je multaj niveloj, kelkaj biologiaj, kelkaj sociaj, kelkaj psikologiaj. Due, signifa parto de la homaro ne plene akordas kun ĉiu aspekto de ĉiu nivelo de la difino; tio signifas, ke ili povas kunhavi karakterizojn tradicie rigardatajn kiel virajn kune kun aliaj rigardataj kiel inajn.

Kelkaj kriterioj rilatas al la kromosomoj aŭ al la ekstera kaj la interna anatomioj; multaj estas statistikaj. Kelkaj pli facile mezureblas ol aliaj. Kelkajn difinas aŭ trudas la ĉirkaŭanta socio. Ekzemple, estas sociaĵo ke virhomoj vestiĝu pantalone. Kelkaj el la niveloj ŝajne estiĝas ene de ĉiu persono kiel subjektiva identeco aŭ motivilo.

Por plej multaj personoj, ekzemple, la ĉeesto de Y-kromosomo igas gonadojn iĝi testikoj, kiuj produktos hormonojn kiuj igos viraj la internajn kaj eksterajn generilojn, kio siavice igos la gepatrojn rigardi kaj eduki la infanon kiel knabon. Tamen oni daŭre diskutas pri la kontrasta efiko de biologiaj faktoroj kaj mediaj faktoroj (naturo kontraŭ eduko).

Rilate la tre diversajn neakordiĝojn kun tiu paradigmo, malsamaj socioj atribuas al ili malsamajn valorojn. Ŝajnas ke, en la lastaj jardekoj, la publika opinio de multaj t.n. okcidentaj socioj trovas tiajn situaciojn malpli maldezirindaj kaj pli tolereblaj ol en antaŭaj tempoj kaj ol en granda parto de la cetera mondo.

La komplikeco de tiaj situacioj igis plurajn sciencistojn argumenti ke la du seksoj estas kultura kreaĵo, kvankam bebo gajnas socian sekson antaŭ ajna kultura influo. Kelkaj preferas difini sian seksan identecon ne uzante tiajn polusajn terminojn.

Seksa duformismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Seksa duformismo.
Ino (live) kaj masklo Komuna fazano, montrante la rimarkindajn diferencojn en kaj koloro kaj grando, inter seksoj

Seksa duformismo estas la sistema diferenco en formo inter individuoj de diferenca sekso en la sama specio. Ekzemploj inkludas grandon, koloron, kaj esto aŭ malesto de partoj de la korpo ĉefe uzitaj en pariĝadaj montroceremonioj aŭ luktoj, kiel ornamaj plumoj, kornojkaninoj.

Dimorfismo estas pli teknika termo (komuna al aliaj lingvoj) kaj devenas el la grekaj vortoj, di signife du kaj morph signife formo. Tiele, seksa dimorfismo ĉefe aludas al du formoj de sekso, masklo kaj ino. "Duformismo" estas la esperanta formo de "Dimorfismo".

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Virpavo alloganta pavino

En multaj specioj, inkludante plej parton de mamuloj, la masklo estas pli granda ol la ino. En aliaj, kiel ĉe plej parto de insektoj, araneoj, birdoj, reptilioj kaj amfibioj, multaj fiŝoj, kaj kelkaj mamuloj kiel ĉe kelkaj specioj de hieno, la ino estas pli granda ol la masklo. Aliaj seksospecifaj diferencoj inkludas diferencojn en koloro (seksa dikromatismo), esto aŭ malesto de specifa parto de la korpo kiel kornoj, kaninoj aŭ montroceremoniaj plumoj; grando de la okuloj (ĉe kelkaj insektoj); posedo de pikiloj (kelkaj tipoj de Himenopteroj), kaj diferencaj antaŭdisponoj por specifa kutimaro (agresemo, idozorgo, ktp).

Ino (live) kaj masklo Pentrita galinago, montrante seksan dimorfismon

Inter vertebruloj, seksa dimorfismo estas partikulare videbla ĉe anasoj, kaj plej parto de kokoformaj birdoj eble plej rimarkinde ĉe pavoj. Multaj fazanoj estas rimarkinde pli grandaj ol la inoj kaj posedas brilan plumaron; inoj estas plej ofte pli helbrunaj sendepende de la propra specio. Ĉe multaj predantoj, birdinoj estas pli grandaj ol maskloj, ofte konsiderinde. Tio ŝajnas malpliigi la konkurencon inter membroj de la paro, ĉar ili havas diferencajn preferindajn predograndojn. Kelkaj kazoj de seksa dimorfismo en birdoj estas tiom frapaj ke maskloj kaj ino de la sama specio estis originale konsideritaj membroj de tute diferencaj specioj, kiel ĉe la Eklekta papago (Eclectus roratus), kie la masklo estas ĉefe verda kun oranĝa beko kaj la ino skarlata kaj tre blua kun nigra beko.

La Huiao (Heteralocha acutirostris), novzelanda birdospecio (nuntempe formortinta), estis alia mirinda ekzemplo de seksa dimorfismo. La beko de la masklo estis mallonga, akrapinta kaj fortika, dum tiu de la ino estis longa, maldika kaj kurba. Tiu beka dimorfismo permesis la membrojn de la paro ne konkurenci por la sama manĝotipo, kun maskloj rompantaj putrintajn branĉojn por serĉi manĝaĵojn, dum la inoj serĉis larvojn en pli freŝa ligno.

Masklo (frunte) kaj ino de anasoj. La viranaso havas nekonfuzeblan verdan kapon.

Kelkaj kazoj de seksa dimorfismo havas klaran utilecon krom la allogo por pariĝado, kiel ĉe la Blua gnuo (kaj multaj aliaj parhufuloj). La kornoj de la masklo estas multe pli grandaj, permesante lin engaĝiĝi en lukto pli efike kiam li konkurencas kun aliaj virgnuoj.

Grava ekzemplo de seksa dimorfismo troviĝas en la genro Osedax (Osedakso) de vermoj Poliĥetoj, kiuj vivas en balenkadavroj. La inoj manĝas la ostojn de la mortinta baleno, sed la maskloj vivas ene de inoj kaj disvolvigas sian larvan staton nu por produkti grandajn kvantojn de spermo. Ĉe anelidoj Bonellia viridis, la ekspono al inaj plenkreskuloj kaŭzas ke la trafitaj larvoj disvolviĝas al maldikaj, duonparazitaj maskloj kiuj estas englutitaj kaj vivas parazite ene de la generila sako de la ino. Ankaŭ la argonaŭtoj havas masklojn kiuj estas etaj kompare kun inoj. En la parazitaj ciripedoj de la genro Sacculina, la maskloj estas etaj, liberaj animaloj, dum la inoj ekzistas nur kiel retecaj histoj ene de siaj gastigantoj. En plej parto de la insektoj koĉoj, la inoj estas tre modifitaj (senokulaj kaj senflugilaj, kun senfunkciaj apendicoj kaj malpliigita segmentado), ligitaj porĉiame al la gastiganta planto, dum maskloj estas ordinaraj, sed fajnaj insektoj, pli etaj kaj kunflugiloj.

Ino de Cryptopsaras couesii, lofio, kun masklo ligita ĉe ventro (sago)

Dukromatismo aŭ dikromatismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe kelkaj birdoj (plej parto el kiuj estas vadbirdoj kiel la falaropoj kaj la pentrita galinago), inoj havas pli brilajn kolorojn ol maskloj. Ĉar tio estas la malo de la kutima seksa dikromatismo, ĝi nomiĝas inversa seksa dimorfismo.

Psikologia kaj kutimara diferenco[redakti | redakti fonton]

Diferencoj kaŭzitaj de seksaj steroidoj en plenkreskaj reproduktuloj kaj alia kutimaro estis demonstritaj eksperimente en multaj animaloj. En kelkaj mamuloj, la reprodukta kutimaro de seksodimorfaj plenkreskuloj (ekz., pariĝadolordozizo) povas esti ŝanĝita al tiu de alia sekso per kromigo aŭ depreno de androgenoj en feta vivo de frua infanaĝo, eĉ se la plenkreskaj niveloj estas normalaj.

Seksa duformismo en homoj[redakti | redakti fonton]

Seksa duformismo en homoj estas polemika temo, kaj aparte tia kiam rilate al mensa povo kaj psikologa genro. Evidentaj diferencoj inter viroj kaj virinoj inkluzivas ĉiujn trajtojn rilatajn al reprodukta rolo, notinde la endokrinajn (hormonajn) sistemojn kaj iliajn filiologiajn kaj kondutajn efikojn. Tiaj nepridisputataj ekzemploj de seksa duformismo inkluzivas diferencojn je la gonadoj, internaj kaj la eksteraj seksorganoj, mamoj, muskolmaso, kaj la korphararo.

Ekstere la plej sekse duformaj partoj de la korpo estas la brusto, la suba duono de la vizaĝo, kaj la tuta areo inter la talio kaj la genuoj.[1]

Plako sur spac-sondilo Pioneer
Maskla pelvo
Femala pelvo

Supre: Stilizita pribildo de homoj kiu sendiĝis en la satelito Pioneer, montranta ambaŭ masklon (maldekstre) kaj inon (dekstre).
Sube: Komparado inter viraj kaj inaj pelvoj.

La baza metabolo estas ĉirkaŭ 6-procente pli rapidas en adoleskantaj knaboj ol knabinoj kaj pliiĝas al ĉirkaŭ 10-procente plia rapideco post pubereco. Virinoj emas grasigi pli multan manĝaĵon, kaj kontraste viroj ŝanĝas pli multan al muskolaro kaj finuzeblaj ĉirkaŭatendantaj rezervoj de energio. En la supra korpoparto, mezvirinoj estas proksimume 52-procente tiom forta kiom la mezviro, kaj en la suba korpoparto ĉirkaŭ 66-procente tiom forta. Viroj emas havi pli densajn, fortikajn ostojn, tendenojn kaj ligamentojn. Tio ebligas al ili pli fortecpostulantan korpolaboradon[2].

Viroj disipas varmecon pli rapide ol virinoj per siaj ŝvitglandoj. La tavolo de subhaŭta graso estas en virinoj pli izola kontraŭ malvarmo, pli absorbanta ekstervarmon kaj malpli retenanta metabolvarmon. Seksaj diferencoj en eltena vetkurado estas malpli signifaj ol en sprinta vetkurado.

Viroj normale havas pli grandajn traĥeojn kaj forkiĝantajn bronkojn, kaj ĉirkaŭ 30-procente pli grandan pulmovolumenon per korpa maso. Ili havas pli grandajn korojn, 10-procente pli multajn eritrocitojn per volumeno da sango, pli multan hemoglobinon, kaj pro tio pli grandan kapaciton de oksigenportado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gray 1918, Nowell 1926, Green 2000, k. a.
  2. A Glucksman, Sexual Dimorphism in Human and Mammalian Biology and Pathology, (Academic Press, 1981).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arnqvist, G. & Rowe, L. (2005) Sexual conflict. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-12217-2
  • Alberts B, Johnson A, Lewis J, Raff M, Roberts K, kaj Walter P (2002). Molecular Biology of the Cell (4th ed.). New York: Garland Science. ISBN 0-8153-3218-1.
  • Ellis, Havelock (1933). Psychology of Sex. London: W. Heinemann Medical Books. xii, 322 p.
  • Gilbert SF (2000). Developmental Biology (6th ed.). Sinauer Associates, Inc. ISBN 0-87893-243-7.
  • Maynard-Smith, J. The Evolution of Sex. Cambridge University Press, 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]