Eva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de EVO rigardu en EVO.


Eva
Biblia persono
homa biblia persono • mita persono • unua homo
Kreita de dio
Verko Perdita Paradizo
Genezo 4
Korano
La Divina Principo
Libro de la Jubileoj
Informoj
Originala nomo חַוָּה‬
Eble sama Eve in Islam • mitokondria Evo
Sekso ina
Loĝloko Edena ĝardeno
Okupo helpanto
Patro sen valoro
Patrino sen valoro
Edzo/Edzino Adamo
Infanoj KainoHabeloSet • Azura • Awan • Aclima
vdr
Adamo kaj Evo, fare de Lucas Cranach la Maljuna je 1520

Eva (hebree חַוָּה) laŭ la libro Genezo estis la edzino de Adamo. En la historia kaj fundamenta traduko de la libro Genezo fare de Ludoviko Lazaro Zamenhof uziĝas la nomformoj Eva kaj Adam, dum la nomformoj Evo kaj Adamo kun substantivaj o-finaĵoj kiel alternativoj ekuziĝis nur poste.

La nomo en Biblio aperas unue en Genezo, 3, 3.20 ("Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj"). Tiu nomdono okazas nur post la forpelo el Eden kaj la malbeno de Tero.

La nomo "Eva" (Εύα) ekaperas en la greka traduko de Biblio (Septuaginto). La hebrea teksto sugestas la vorton por "vivo" (ĥaj), sed tiu klarigo estas duba. La esprimo "patrino de ĉiuj vivantoj" aperas en multaj praaj religioj.

Figurasence oni uzas la nomon por nomi la esencon de virineco.

Kvankam Genezo diras unue (1.27), ke Dio kreis la homon "en formo de viro kaj virino", ĝi poste (2.7) diras, ke viro (Adamo) estis kreita el "polvo de la tero", sed virino (Eva) el "unu el liaj ripoj" (laŭ kelkaj "el lia vivo"). El tio iuj konkludis antaŭecon de viro antaŭ virino. Tio grave influis la historion de ĉiuj judaj kaj kristanaj societoj.